Reza Published on June 30, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Hombuĉado en Ĉinio, silenta subteno de Irano
Posted on July 13, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Alia mortigito en Irano far de puĉistoj
Posted on July 12, 2009
4 comments (latest 4 weeks ago)
Via neanto estas mi
Posted on July 7, 2009
14 comments (latest 4 months ago)
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...
Posted on July 1st, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Noktaj krioj sur la tegmentoj ...
14 comments (latest 5 months ago)
Konstitucio de Irano: artikoloj 101 ĝis 177
Posted on June 29, 2009
Konstitucio de Irano: artikoloj 1 ĝis 100
Posted on June 29, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
Alergio
Posted on June 29, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
10 procenta narkotistaro
Posted on June 28, 2009
6 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 405 times

Noktaj krioj sur la tegmentoj ...

Tuesday June 30, 2009 at 10:00AM

Kiom rankore estis pasintnokta kriado de la civitanoj kontraŭ la registaro sur la tegmentoj.
Pasintnokte je la 21a oni anoncis ke laŭ la opinio de " La Gardanta Konsilio" -kiu estas aprobanto de ĉiuj balotoj en Irano- la prezidenta balotado jam okazis en la normoj de islama respubliko kaj la rezultoj estas aprobitaj.
Ĉu "La Gardanta Konsilio" aprobinte la hontindan balotadon sukcesis meti finan punkton al la okazintaĵoj? Mi forte dubas pri tio ĉar la faktoj montras ion alian.
Gis kiam oni nokte sur siaj tegmentoj krios kontraŭ la registaro? kaj kion faros la registaro kun civitanoj kiuj krie esprims sian malkontenton?
La prizonoj kaj arestejon plenplenas ... ĝis kiam oni kapablos aresti malkontentajn civitanoj kaj pro kiu kulpo?
La registaro eĉ ne respektas sian propran ludon kaj la monopolismo ene de ĝi pli kaj pli firmiĝas tiel ke pli da malnovaj amikoj iĝas novaj malamikoj ...
Irano gravedas, fajro estas sub cindro de la jam okazintaĵoj ...

14 Comments / add your comment?

Irek Bobrzak says:
Dankon, ĉar televido ĉe ni nun kvazaŭ evitas la temon. Hodiaŭ oni prezentis nur la rezultojn de la 10% kontrolado de voĉdonoj kaj feliĉan mienon de la prezidento. Entute kelkaj sekundoj. Pli gravis foriro de la usona armeo de la irakaj urboj, falo de sekva ĉi-monate Airbus A 310 aviadilo en oceanon kaj informoj pri subita morto (bedaŭrinde) de Michael Jackson.
Dimanĉe oni multe politikumis pri la unua, sed ne la lasta ondo de la malkontento, kiu denove ripetiĝos por silento-tempo pro la mortintoj. Fartu bone kaj atentu je vi!
Posted 5 months ago. ( permalink )
montamaristo says:
Verdire estas mirinde vidi ke homoj sen multaj rimedoj trovas la forton kaj kuragxon esprimi malkontenton kontraux perfortema registaro. Viaj mesagxoj tie cxi tre bone informigis min pri la situacio: la popolo, la respubliko, la gardanta konsilo, kaj la konkurantaj politikistoj. Bondezirojn!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kara Reza, kuraĝon!
Mi dankas vin pro via laboro de atestado, kiu estas altvalora politike kaj etike: ĝi estas lumo de libereco!

Permesu al mi malkomfortan demandon: tial ke certe, malgraŭ la fraŭdoj, parto de la irananoj ja voĉdonis por Aĥmadineĵad, kiel povas la subtenantoj de la opozicio konvinki ilin ke fraŭdoj ja okazis?
Alidirite: tial ke neeblas al neiranaj institucioj kontroli la regularecon/neregularecon de la voĉdonado, kiajn pruvojn/argumentojn havas la Aĥmadineĵad-kontraŭantoj por argumenti, fronte al siaj samlandanoj kiuj subtenas Ahmadineĵadon, ke la voĉdonada rezulto estas trompo, kiu fakte kaŭzas la finon de la Respubliko?
Mi tion demandas, ĉar ŝajnas al mi ke nur per tiaj pruvoj, kiuj konvinku la porAĥmadineĵadajn voĉdonintojn, estos eble faligi la reĝimon, evitante la riskon de intercivitana milito...
Mallonge: sur kiuj bazoj la opozicio tiel konvinke parolis pri fraŭdoj? Ĉu vi povas verki artikolon pri tio?

Ĉion bonan por vi kaj por Irano!

Amike kaj subtene
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
la faktoj pri la fraŭdo estas tiom multa kaj granda kiun ĉiu senpartia neŭtrala persono povas konfesi. Mi mem ne voĉdonis kaj argumentis la kialojn (http://www.ipernity.com/blog/reza.torabi/157564) tamen preskaŭ ĉiuj miaj geamikoj kaj familianoj partoprenis en la balotado. Mi havas vastan rilaton preskaŭ tra la lando kaj mi scias ke la plej multo voĉdonis al kiu.
Pri la farita honta rezulto de la fibalotado ĝuste kulpas la registaro mem.
Oni scias ke la regantoj havas 10 ĝis 15 procento de la popola subteno kiuj firme kaj arde subtenas ilin la resto ne estas(is?) kontraŭ ili sed foje kun ili ankaŭ tamen ĉi foje la plimulto forte rezzignis pluan regadon de Ahmadineĵad kiu estas pura islam-faŝisto kaj kreadas malalikojn tra la mondo kontraŭ irano ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Interese.
Do, ĉu viaopinie la vesteco de la fraŭdado povas konviki tiujn, kiuj voĉdonis por Aĥmadineĵad, tute forlasi kaj kontraŭstari lin? Ĉu vi opinias ke ili povos kuniĝi kun la Aĥmadineĵad-kontraŭstarantoj, konvinkiĝintaj ke alie ili persmesus a li forbalaj ĉiun etan spuron de la (cetere - laŭ mia kompreno - ege malvasta) demokratio irana?
Forlaso kaj kontraŭstarado al iu politikisto fare de liaj voĉdonintoj mem, kiam li montras sian faŝistecon/nedemokratecon, estas signo de demokrata maturiĝo. Alie, ĉiam estas la risko de intercivitana milito (kiel okazis en Italio, kiam interbatalis faŝistoj kaj kontraŭfaŝistoj...).

[???ESPERANTO???]
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kiel mi diris ili estas NUR 10 ĝis 15 procenta.
Se vere Ahmadineĵad ekhavus 24 milionan da voĉoj oni ne povus protesti kontraŭ li.
mensogisto kiu ŝajnigas sin gajninto de pli ol 60 procento de la voĉoj ne plu aperas publike ĉr pli ol ĉiuj li mem scias kiom la kompanio fraŭdis ... kaj kiom da popoloj subtenas lin
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu,
mi do esperas ke ankaŭ tiu 10/15 procento kiu voĉdonis lin, konstatu kaj komprenu kiomagrade estas riske lasi tian homon ĉe la regadposteno, kaj ke tiu procento uniuĝu kun la cetera 85/90 procento de la loĝantaro, en la batalo por libereco.
Oni ne povas regi kontraŭ la volo de 100% de la loĝantaro, eĉ per la plej kruelaj krimoj kontraŭ la persona kaj politika libereco de la civitanoj...

LIBEREC' POR IRAN'!!!

[???ESPERANTO???]
Posted 5 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Kaj mi aldonas demandpeton:
Kiamaniere oni kontrolas voĉdonadon ĉe la sama baloto – ĉu en ĉiuj balotkomisioj havas reprezentantojn de la diversaj kandidatoj?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
formale jes sed dum la finkalkulado ĉiuj reprezentantoj estis forigiitaj
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Lau' mi, por atingi liberecon, ne sufic'as sidig'i sur la riverbordo kaj atendi ke la senviva korpo de malamiko preterpas'u lau'onde antau' propraj okuloj !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manfred Westermayer says:
Lau eksil-iranaj jhurnalistoj en germanaj gazetoj estis jenaj fraudoj:
1. ne allasi pli da kandidatoj - virinoj tute ne estis allasitaj
2. oni printis multe pli da vochdoniloj
3. mankis sendependa kontrolo de la balotado
4. tuj post la fino de la baloto-tempo Khamenei gratulis al A. kaj diris la finan procentajhon
Tio sufichas - chu ne ?
La sola rimedo pacigi la civitanojn: komenci denove kompletan elekto-proceduron.

Se vi volas scii pli, jen pagharo: http://iran.whyweprotest.net
Ili ankau serchas tradukistojn por aliaj lingvoj.
Bondezirojn al Irano, Manfred
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manfred Westermayer says:
Mi forgesis gravan punkton por ebla repacigho:
Pardonpeti kaj subteni la familiojn de la murditajn personojn (ch. 20);
Liberigi chiujn politikajn malliberulojn.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Koran dankon, Manfred!

[???ESPERANTO???]
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
estas alvoko bojkoti NOKIA (jam misfamigita pro forigo de laborlokoj), ĉar tiuj elpensis superefikan filtradon de la reto por la irana registaro (estu singarde Reza ! konjekteble la komputiloj de NOKIA ne scipovas Esperanton) vidu :
http://fr.readwriteweb.com/2009/07/06/a-la-une/boycott-nokia-siemens
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...