Kiom rankore estis pasintnokta kriado de la civitanoj kontraŭ la registaro sur la tegmentoj.
Pasintnokte je la 21a oni anoncis ke laŭ la opinio de " La Gardanta Konsilio" -kiu estas aprobanto de ĉiuj balotoj en Irano- la prezidenta balotado jam okazis en la normoj de islama respubliko kaj la rezultoj estas aprobitaj.
Ĉu "La Gardanta Konsilio" aprobinte la hontindan balotadon sukcesis meti finan punkton al la okazintaĵoj? Mi forte dubas pri tio ĉar la faktoj montras ion alian.
Gis kiam oni nokte sur siaj tegmentoj krios kontraŭ la registaro? kaj kion faros la registaro kun civitanoj kiuj krie esprims sian malkontenton?
La prizonoj kaj arestejon plenplenas ... ĝis kiam oni kapablos aresti malkontentajn civitanoj kaj pro kiu kulpo?
La registaro eĉ ne respektas sian propran ludon kaj la monopolismo ene de ĝi pli kaj pli firmiĝas tiel ke pli da malnovaj amikoj iĝas novaj malamikoj ...
Irano gravedas, fajro estas sub cindro de la jam okazintaĵoj ...
Send a message
Search for members
Irek Bobrzak says:
Dimanĉe oni multe politikumis pri la unua, sed ne la lasta ondo de la malkontento, kiu denove ripetiĝos por silento-tempo pro la mortintoj. Fartu bone kaj atentu je vi!
montamaristo says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mi dankas vin pro via laboro de atestado, kiu estas altvalora politike kaj etike: ĝi estas lumo de libereco!
Permesu al mi malkomfortan demandon: tial ke certe, malgraŭ la fraŭdoj, parto de la irananoj ja voĉdonis por Aĥmadineĵad, kiel povas la subtenantoj de la opozicio konvinki ilin ke fraŭdoj ja okazis?
Alidirite: tial ke neeblas al neiranaj institucioj kontroli la regularecon/neregularecon de la voĉdonado, kiajn pruvojn/argumentojn havas la Aĥmadineĵad-kontraŭantoj por argumenti, fronte al siaj samlandanoj kiuj subtenas Ahmadineĵadon, ke la voĉdonada rezulto estas trompo, kiu fakte kaŭzas la finon de la Respubliko?
Mi tion demandas, ĉar ŝajnas al mi ke nur per tiaj pruvoj, kiuj konvinku la porAĥmadineĵadajn voĉdonintojn, estos eble faligi la reĝimon, evitante la riskon de intercivitana milito...
Mallonge: sur kiuj bazoj la opozicio tiel konvinke parolis pri fraŭdoj? Ĉu vi povas verki artikolon pri tio?
Ĉion bonan por vi kaj por Irano!
Amike kaj subtene
Anĉjo.
[???ESPERANTO???]
Reza replies:
Pri la farita honta rezulto de la fibalotado ĝuste kulpas la registaro mem.
Oni scias ke la regantoj havas 10 ĝis 15 procento de la popola subteno kiuj firme kaj arde subtenas ilin la resto ne estas(is?) kontraŭ ili sed foje kun ili ankaŭ tamen ĉi foje la plimulto forte rezzignis pluan regadon de Ahmadineĵad kiu estas pura islam-faŝisto kaj kreadas malalikojn tra la mondo kontraŭ irano ...
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Do, ĉu viaopinie la vesteco de la fraŭdado povas konviki tiujn, kiuj voĉdonis por Aĥmadineĵad, tute forlasi kaj kontraŭstari lin? Ĉu vi opinias ke ili povos kuniĝi kun la Aĥmadineĵad-kontraŭstarantoj, konvinkiĝintaj ke alie ili persmesus a li forbalaj ĉiun etan spuron de la (cetere - laŭ mia kompreno - ege malvasta) demokratio irana?
Forlaso kaj kontraŭstarado al iu politikisto fare de liaj voĉdonintoj mem, kiam li montras sian faŝistecon/nedemokratecon, estas signo de demokrata maturiĝo. Alie, ĉiam estas la risko de intercivitana milito (kiel okazis en Italio, kiam interbatalis faŝistoj kaj kontraŭfaŝistoj...).
[???ESPERANTO???]
Reza replies:
Se vere Ahmadineĵad ekhavus 24 milionan da voĉoj oni ne povus protesti kontraŭ li.
mensogisto kiu ŝajnigas sin gajninto de pli ol 60 procento de la voĉoj ne plu aperas publike ĉr pli ol ĉiuj li mem scias kiom la kompanio fraŭdis ... kaj kiom da popoloj subtenas lin
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
mi do esperas ke ankaŭ tiu 10/15 procento kiu voĉdonis lin, konstatu kaj komprenu kiomagrade estas riske lasi tian homon ĉe la regadposteno, kaj ke tiu procento uniuĝu kun la cetera 85/90 procento de la loĝantaro, en la batalo por libereco.
Oni ne povas regi kontraŭ la volo de 100% de la loĝantaro, eĉ per la plej kruelaj krimoj kontraŭ la persona kaj politika libereco de la civitanoj...
LIBEREC' POR IRAN'!!!
[???ESPERANTO???]
la Grafo says:
Kiamaniere oni kontrolas voĉdonadon ĉe la sama baloto – ĉu en ĉiuj balotkomisioj havas reprezentantojn de la diversaj kandidatoj?
Reza replies:
Mariagrazia-Danilo says:
Manfred Westermayer says:
1. ne allasi pli da kandidatoj - virinoj tute ne estis allasitaj
2. oni printis multe pli da vochdoniloj
3. mankis sendependa kontrolo de la balotado
4. tuj post la fino de la baloto-tempo Khamenei gratulis al A. kaj diris la finan procentajhon
Tio sufichas - chu ne ?
La sola rimedo pacigi la civitanojn: komenci denove kompletan elekto-proceduron.
Se vi volas scii pli, jen pagharo: http://iran.whyweprotest.net
Ili ankau serchas tradukistojn por aliaj lingvoj.
Bondezirojn al Irano, Manfred
Manfred Westermayer says:
Pardonpeti kaj subteni la familiojn de la murditajn personojn (ch. 20);
Liberigi chiujn politikajn malliberulojn.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
[???ESPERANTO???]
Roland Platteau says:
http://fr.readwriteweb.com/2009/07/06/a-la-une/boycott-nokia-siemens