About this blog

Freŝa Aero  هوای تازه

translate into English
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

Favorite blogs

Anteo's Blog
27 posts
Adeptes de la rectitude politique, prière de s'abstenir
2 posts
Milokula Kato's Blog
107 posts
Katalin Kovats's Blog
27 posts / 2 comments
David Dougherty's Blog
22 posts / 1 comment
Getuls de AGFU Francisko Garcia's Blog
76 posts
Béla Apáti Kovács's Blog
71 posts
Tilio's Blog
389 posts / 2 comments
Imre Szabo's Blog
46 posts
Henri Masson's Blog
74 posts / 2 comments
Mia malsekreta eksperimentejo
27 posts / 2 comments
Mahmud's Blog
30 posts
Lingvo kaj vivo
56 posts
Mielo's Blog
109 posts
Jakvo's Blog
82 posts
Ora Mezo
86 posts
"IPERNITIA BLOGOMOZAIKO" de Cezar/Kaiser (en Esperanto und in Deutsch)
651 posts / 2 comments
Mi blogas, sekve, mi ekzistas / Bloguejo, per tant, existeixo
337 posts
Roland Platteau's Blog
63 posts
Manolo's Blog
34 posts / 1 comment
Cindipensoj
122 posts / 1 comment
Paŭl Peeraerts's Blog
69 posts / 1 comment

December 14, 2009

Danclernado: M A L P E R M E S A T A !

Laŭ la averto de la oficiala organizaĝo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" lernendaĵoj kiel parkeri La noblan Korano ktp.

Interese ke dum 1400 jaroj irananoj ne "putriĝis" kaj islamo neniam endanĝeriĝis sed ekde la stabiligo de la islamo respubliko en irano, islamo iĝas tiom sensiva ke dancado de infanoj ja povas endanĝerigi ĝin.
Published at 22:22 ( 19 comments / 64 visits )
This post is public

December 14, 2009

KUNE!

Together / kune / با هم
Together / kune / با هم

tiu ĉi desegnaĵo de Mana Neyestani tre konvenas kun la plaĉa himn-kanto de majstro Mohammad Reza Ŝaĝarian

La tekston antaŭe mi jam tradikis kaj ĉi tie legeblas.



Published at 09:13 ( 0 comments / 50 visits )
This post is public

December 9, 2009

Ne timu, ni estas kune! / ! نترسید نترسید ما همه با هم هستیم

Dum la popola demonstrado, tiam kiam la gardistoj/policistoj/basiĝioj (branĉo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio) kruele batadas la homojn, inter la manifestantoj iuj (ofte pli spertaj kaj kuraĝaj) avertas al la timitoj ke "ne timu, ni estas kune" kaj tio kaŭzas ke oni iom estu trankviligitaj kaj ke la aliaj subtenas ilin kaj ke ili ne estas solaj ...

...
la kant-himno ĝuste ripetas tiun frazon arte ...

Published at 10:54 ( 13 comments / 128 visits )
This post is public

December 7, 2009

pluvas ...

Kiam pluvas

Mi vin memoras

...

Published at 16:46 ( 7 comments / 114 visits )
This post is public

Published at 14:18 ( 2 comments / 94 visits )
This post is public

December 7, 2009

policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!


Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!).
Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato.
Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn.
Pli kruele la policanoj batas virinojn.
Ekde hieraŭ ĉiuj eksterlandaj ĵurnalistoj estas MALPERMESataj raporti ion ajn pri irano(?!) kaj ilia laborpermesilo estas malvalidigita ĝis post morgaŭ.
Interreto preskaŭ fojfoje ĉesita kaj ofte EGE malrapidas, filtrada pli kaj pli fortiĝas.

...


PS:
Published at 10:37 ( 7 comments / 78 visits )
This post is public

December 5, 2009

koŝmaro ...


Lulkanto / lullaby / لالایی
Lulkanto / lullaby / لالایی

Kia koŝmaro por tiuj kiuj kruele batas la homojn surstrate kaj en sia propra hejmo eĉ ilia bebo ...

Published at 16:23 ( 8 comments / 109 visits )
This post is public

December 5, 2009

stagnita interreto en la islama SUPERPOTENCA lando!

Post morgaŭ (la 7a de decembro) estos "studenta tago" tra irano. Tiu tago ne estas "registara", la tago apartenas al protestanta studenta movado. Ekde nun la interreto estas preskaŭ haltigita en irano. La studentaro intencas organizi grandan manifestadon kontraŭ la fraŭdanta registaro.
Kiu timas de kio/u?

16 azar
16 azar

Kiom stulte oni penas stagnigante la interreton ili sukcesos "kontroli" la aferojn. Kiom kompatindaj ili estas ...

Feliĉan studentan tagon!

kaj ĝis poste! (tiam kiam la interreto retrovos sian "harmonion" en irano)

:)

Published at 15:37 ( 2 comments / 59 visits )
This post is public

November 29, 2009

minaco

Nasreddin
Nasreddin

Mulao Nasredin iun tagon iras al vilaĝo kaj laŭte krias: "manĝigu kaj trinkigu min, malkaze mi faros samon kion mi faris kun la antaŭa vilaĝo".
La vilaĝanoj ektiminte manĝigas kaj trinkigas lin.
Post horo oni demandas lin: Kara mullao kion vi faris kun la homoj de la antaŭa vilaĝo?
Nasredin respondas: Nu mi diris ilin manĝigu kaj trinkigu min!



PS: tiu ĉi rakonto nenian rilaton havas kun ajna politika okazintaĵo!?

Published at 21:18 ( 9 comments / 181 visits )
This post is public

November 29, 2009

imuneco kaj limiteco

La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco'.

Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

Hiĝabo / Hijab / حجاب
Hiĝabo / Hijab / حجاب

Published at 08:35 ( 18 comments / 148 visits )
This post is public

November 25, 2009

BBC, kiun mi ŝatas

La persa BBC televidkanalo preskaŭ antaŭ 10 monatoj lanĉiĝis. Mi multe sintenis ne aĉeti satelit-pelvon por spekti ĝuste tiun TV-kanalon sed vane estis la sinteno. La okazintaĵoj de junio konvinkigis nin ankaŭ ni aliĝu al miliono da irananoj kiuj kontraŭleĝe (?!) spektas satelite elsenditajn TV-kanalojn ...
Estas persa proverbo: "kato ne kaptas muson pro Dio", jes tiu proverbo validas pri BBC sendube, sed ĉiu senpartia persono povas prijuĝi kiom neŭtrale kaj profesie oni preparas kaj dissendas la programojn kaj la programeroj vere estas brile altrangaj kaj bonkvalitaj. Mi ne pentas pro 260 US dolarojn pagita al la ricevilaro! :)

PS:
Pasintsemajne la persa BBC estis premiita inter 150 profesiaj novaĵkanaloj tutmonde, pro sia bonkvaliteco kaj fidindeco.

PS 2a:

En Irano estas malpermesita spekti la satelit-TV-programojn sed laŭ la lastaj statikoj pli ol 50% de iranaj familioj jam estas spektantoj! (imagu kiom da "krimuloj" - laŭ la registaro- ekzistas en irano!)

Published at 10:58 ( 13 comments / 174 visits )
This post is public

November 25, 2009

Pli bonas ekstrari mi ...

...
Pli bonas ekstrari mi
farbon preni mi
sur mia soleco
birdon desegni mi
...

De: Sohrab Sepehri

... بهتر آن است که برخیزم

رنگ را بردارم

روی تنهایی خود

... نقشه مرغی بکشم



سهراب سپهری



Ŝirmante ĉielon / Sheltering Sky / آسمان را رنگ کردن
Ŝirmante ĉielon / Sheltering S…

Published at 07:59 ( 9 comments / 106 visits )
This post is public

November 14, 2009

Reno vendata ...

"Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn.

Fi, fi al ...

anoncoj pri reno-vendado en irano
anoncoj pri reno-vendado en ir…

PS:

kaj intertempe mi trovis jenan fotoraporton pri la temo (klarigoj en la persa sed la fotoj mem estas fortaj ĉagrenigaj dokumentoj internaciaj ...): http://asriran.com/fa/pages/?cid=91337

Published at 12:04 ( 7 comments / 213 visits )
This post is public

November 10, 2009

De kie fontas tiu kuraĝo?

13 aban 4a de novembro 2009 (29)
13 aban 4a de novembro 2009 (2…

De kie fontas tiom da kuraĝo malgraŭ atencado, mallibeigado, mortigado, perfrtado, ekzekutado, ... ?

Published at 09:45 ( 8 comments / 202 visits )
This post is public

November 7, 2009

Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...

Maltrankvilaj stratoj de la urbo, sub piedoj de maltrankvilaj homoj ... .

Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... .

Ne, la vekiĝintan popolon ne eblas silentigi per minaco kaj perforto. malgraŭ fortega minaco de la puĉista registaro hodiaŭ en mia urbo la civitanoj marŝis sur la maltrankvilaj stratoj de la urbo kaj kontraŭis al rabistoj kiuj ŝtelis revojn de la nacio kaj ilia ununura havaĵo estis kaj estas "abomeno al ĉiuj". Hodiaŭ la protestanta popolo senkulpigis sin de fiagoj kiujn la registaro ŝajnigas je la nomo de Irana popolo. Hodiaŭ la urbo en kiu mi loĝas spertis viglan tagon ...

PS:
Je la 4-n de novembro de 1979 grupo da Iranaj studentoj kiuj subtenis Ĥomeini okupis la Usona ambasadejo kaj prenis 52 hostaĝoj inter la Usonanoj kiuj laboris tie. Ĥomeini oficiale subtenis la movon de la studentoj. La okupo de la ambasadejo daŭrigis kaj la hostaĵoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco. Irana registaro ĉiu jare "omaĝe" al tiu "okupo kaj hostaĵo" aranĝas ceremonion kaj ĉi jare la popolo protestante al la jam okazinta puĉo dum la prezidentbalotado disaranĝis la hontceremonion. Ŝajnas ke post 29 jaroj la nova generacio ne nur ne fieras pri la okazintaĵo sed sentas honton pri tio.

fotoj pri la 4a de novembro: http://www.mardomak.ws/photos/13_abn_mardomak

Published at 13:09 ( 7 comments / 191 visits )
This post is public

November 3rd, 2009

Post 20 horoj ...

Morgaŭ je la 9a la verda movado tra la lando komencos mannifestacion. Mana Neystani dum la lastaj monatoj multe kontribus al la movado, jen lia lasta verko:

subpremo / repression / سرکوب
subpremo / repression / سرکوب

Published at 09:53 ( 10 comments / 182 visits )
This post is public

October 26, 2009

Geedziĝa islama etiko

Verdiko de lakto suĉanta bebo
Demando:
Ĉu eblas geedziĝi kun bebo? Ĉu eblas seksumi kun la bebo post la geedziĝa ceremonio?

Respondo:
Laŭ ĉiuj islamaj sektoj geedziĝo ĉu provizora ĉu por ĉiama kun knabino kiu ankoraŭ ne estas adoleska, eĉ bebo kiu luktas de sia patrino, estas aprobita kun ties patra permeso. Seksfrandado (sen enigo al ŝi) kondiĉe ke tiu ne kaŭzu ajnan ĝenon al ŝi, estas permesata kaj ebla.



حكم عقد بچه شير خواره

پرسش:
آيا مي توان بچه شيرخواره را صيغه كرد؟ آيا بعد از عقد مي توان با او عمل جنسي انجام داد؟

پاسخ:

براساس نظر همه مذاهب اسلامي عقد نكاح دائم و موقت با دختر ي كه به سن بلوغ نرسيده است، حتي اگر شير خواره باشد، با اجازه ولي او صحيح است .استمتاع جنسي (غيراز دخول ) به شرط عدم مفسده و عدم ايذاء و اذيت بعد از عقد كردن ممكن و جايز است.

منبع: پايگاه حوزه علمیه قم
Published at 08:02 ( 27 comments / 329 visits )
This post is public

October 12, 2009

konfeso

Ho jes! vi estas nekredeble nekredebla!

Published at 08:17 ( 1 comment / 356 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 next →

( 163 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Reza

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...