Manolo Published on August 1st, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Bankorabo en Esperantujo
Posted on October 5, 2008
18 comments (latest 14 months ago)
Mamma mia: kiaj eŭskoj!
Posted on October 3rd, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Subtekstigo filmetojn
Posted on October 1st, 2008
10 comments (latest 14 months ago)
Miaj kantoj dum IAV
Posted on August 10, 2008
13 comments (latest 15 months ago)
KN 1606
6 comments (latest 16 months ago)
67a Hispana Esperanto-Kongreso
Posted on July 14, 2008
Intervjuo en tutlanda radio
Posted on June 23, 2008
8 comments (latest 18 months ago)
Bonvenon al la kongres'!
Posted on June 15, 2008
22 comments (latest 7 months ago)
Muziko, Esperantujo kaj mi
Posted on June 12, 2008
13 comments (latest 14 months ago)

Member tags

Zlatko Tišljar - Pajo

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 736 times

KN 1606

Friday August 1st, 2008 at 10:49PM

1606
1606
Jen mia kongres-numero dum la pasinta 93a UK en Roterdamo. Pro hazardo, ĝi koincidas kun la dato de elkonstruiĝo de la muzeo-domo de Rembrandt en proksima urbo Amsterdamo, kiel montras la apuda bildo.

Kelkaj miaj fotoj de la evento estas videblaj en tiu ĉi albumo. Ĉiuj fotoj de la albumo estas tute libere preneblaj por kia ajn celo, eĉ komerca, kun la nura postulo agnoski devenon kaj aŭtorecon al Manuel Pancorbo Castro.

Kelkaj kongresanoj amasiĝis en la pun-salono dum la inaŭguro...
Kelkaj kongresanoj amasiĝis en…
Mi ne deziras fari plen-detalan raporton pri la kongreso. Mi tamen nepre diru, kiel negativaĵon, la priplorindan limigitan hom-kapablon de la ĉefa salono -nur 850 sidlokoj-, kio puŝis multajn en alian improvizitan salonon kun ekranoj -kiun mi spite nomis punsalono, punĉambro- laŭ tute ne kontentiga solvo priplendita de multaj kongresanoj. Pliaj tiaj plendoj legeblas en Libera Folio, kaj en la blogo de Zlatko.

Preparoj por la nacia vespero
Preparoj por la nacia vespero
Pozitiva estis, kiel ĉiam, renkontado konatojn, eĉ nurretajn konatojn, kaj koni novajn amikojn. Mi aparte menciu la unuan fojon kiam mi vidis, aŭskultis kaj alparolis la grupon Akordo, kiun mi adoras eĉ kultas! Ili tute ne elrevigis min. Ĝenerale la artaj aranĝoj estis tre kontentigaj, kaj mi klopodis ĉeesti ĉiujn!

Kara amiko
Kara amiko
Mi partoprenis por unua fojo en la internacia arta vespero (nu, antaŭe mi partoprenis sed nur kiel ano en Internacia Ĥoro) en tri programeroj: en la Internacia Ĥoro; en la Gresiljona ĥoro, gvidata de Franjo Provost, kiu ludis la 16-jarcentan kanton Kara Amiko, en la hispana kaj esperanto; kaj ankaŭ mi kantis sola du kantojn, pri kiuj mi skribos poste. En unu el ili mi estis akompanata al piano de Mayuko Tazima.

Mayuko Tazima
Mayuko Tazima
Ĝuste pri tiu aminda japano mi deziras aparte skribi: ĉarmega, simpatia, sprita, bonega pianludisto kaj kantisto... kaj helpema! (jen la signifo de ŝia nomo; vere! tion ŝi malkaŝis al mi!) Ŝi tute sinofere akceptis lerni la pianan parton de la kanto Granada, tute novan por ŝi. Ŝi faris profesiege, haste lernante per skiza partituro kiun mi hazarde portis! La rezulto estis bonega ŝiaflanke: tute nature ŝi ludis kun tio, kion hispanaj ciganoj nomas duende [feo] (inspiro, artemo.... mi ne scias kiel traduki), laŭ stilo tute fremda por ŝi!

Memorinda renkontiĝo, bonŝance kiel kutime.

6 Comments / add your comment?

Lluís says:
Kie mi auxskultu ion de la grupo Akordo? Mi tute ne konas gxin!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Lluís replies:
Dankon Tonjo!
Mi provis aŭskulti tion, kaj post tri kantoj mi ne volas aŭskulti pliajn kantojn. :)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Nu, ili aktivas en Esperantujo de antaŭ 18 jaroj, mi kredas! Jen iom da ilia muziko:

www.ipernity.com/doc/flandra_esperanto-ligo/1593305
www.ipernity.com/doc/33750/1138327
Posted 16 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Ho, mi aŭskultis vian prezentadon, mi tre ŝatas la kanzonon "Granada". Mi ankaŭ priskribis kelkajn negativaĵojn, tamen mi preferas memori "pozitivaĵojn". Tre adekvata nomo por la salono de Uitterdiijk - "punĉambro". Via priskribo de la kongreso estas tre interesa.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Dankon pro via komento, Dorota!

Kiel mi diris en via blogo, mia priskribo estas tre personeca. Kaj krome, resuma! Do, mi simple elstarigis la plej anim-skuajn sentojn kiujn mi havis ĵus reveninte de UK.

(Por ceteraj legantoj: bv. sekvi la ligilon se vi deziras legi la pli ampleksan raporton pri la UK fare de Dorota)
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...