Manolo Published on June 23, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Subtekstigo filmetojn
Posted on October 1st, 2008
10 comments (latest 14 months ago)
Miaj kantoj dum IAV
Posted on August 10, 2008
13 comments (latest 15 months ago)
KN 1606
Posted on August 1st, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
67a Hispana Esperanto-Kongreso
Posted on July 14, 2008
Intervjuo en tutlanda radio
8 comments (latest 18 months ago)
Bonvenon al la kongres'!
Posted on June 15, 2008
22 comments (latest 7 months ago)
Muziko, Esperantujo kaj mi
Posted on June 12, 2008
13 comments (latest 14 months ago)
Ŝamaneca muziko
Posted on June 6, 2008
8 comments (latest 11 months ago)
Barbireja kanto
Posted on June 1st, 2008
15 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 915 times

Intervjuo en tutlanda radio

Monday June 23, 2008 at 05:06PM

Vendrede vespere mi estis intervjuata en RNE1 (tutlanda hispana radiĉeno, unua kanalo) pri esperanto. La intervjuo estis motivigita de gazetara dissendo, kiun faris Tonyo, pri la ĵusa rekorda atingo de esperanta vikipedio al 100.000 artikoloj; la dissendo celis grandan parton de la hispana amasmediaro sed nur RNE1 reagis.

Precize, mi estis ĉe Toni Garrido, ĵurnalisto kiu gvidas la programon "Asuntos Propios" (propraj aferoj); li havas akompanon, Tom Kallen, svedan ĵurnaliston kun kiu li faras tre strangan kaj amuzan paron. Tom donas iom da eksterlanda rigardo super la temoj pritraktataj dum la programo.

Dum la programo, Toni inside pikis min; tiu sakreca konduto al gastoj estas sigelo de lia ag-maniero kiel intervjuisto! Eĉ la plej altpintuloj devas suferi liajn moketojn. Ekz., li intervjuis s-ron Jordi Pujol [ĵordi puĵol'], eks-prezidenton de la kataluna registaro kaj moke demandis al li: vi, kiel emeritulo, devas enuiĝi multe pro la malabundo de masonaĵoj (vi sciu, ke la kliŝa okupo de emerituloj estas rigardadi mason-laboraĵojn...) Do, se tiel moŝta gasto ricevas tian bonvenon, imagu mi!

Mi proponas al vi, unue sekvu jenan ligilon kie troviĝas foto mia dum la programo. Kaj, kompreneble, aŭskultu la intervjuon (ioma scipovo de la hispana estas necesa...)!

8 Comments / add your comment?

Mielo says:
Mi gxojas, ke mi auxdis la interjuvon. Cxefe ke mi komprenis kelkajn vortojn, kiel: saluton, bonan vesperon ... :-)

Manolo, mia kara amiko vi havas tre agrablan vocxon. :-)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Mielo! Mi ĝojas ke vi kuraĝis aŭskulti, antaŭsciante ke vi malmulton komprenos! Sed, kiel vi diras, estas aliaj mesaĝoj, krom verbaj, el son-registraĵo: ekz., la voĉ-kvalito de la partoprenantoj ;-)

Ankaŭ mi ofte aŭskultas la sonaĵojn proponitajn de aliaj Ipernitanoj, kun registroj de nacilingvaj intervjuoj: ankaŭ mi ŝatas percepti la voĉojn de miaj retaj amikoj ;-)

P.S.: Vi povas plu aŭskulti mian voĉon 4-oble en tiu ĉi mem-kreita kanto:
www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 18 months ago.
Mielo replies:
Dankon, mi aŭskultis :-) Ĉu vi estas la tuta koruso sole ? Mi gratulas ! :-)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes! Dankon, kara.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ankaǔ mi aǔskultis ĝin. Kaj mi sensis, kiom pli rapida estas la hispana parolo ol Esperanto. Tiun fenomenon kiel problemon mi alfrontis dublante hungarajn ludfilmojn: En Eǔropo ie kaj Mefisto. Inter la du filmoj estas 40 jaroj. Dume la rapideco de la hungara pli ol duobliĝis. Sed tiuj estas nur svagaj pensoj venintaj al mi en la kapon dum la aǔskultado de la intervjuo... Mi gratulas al vi pro tiu ĉi longa intervjuo. La amika sinteno de la intervjuanto sperteblis.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Imre!

Mi ne perceptas veran diferencon de rapideco inter esperanto kaj mia denaska lingvo. Mi subtekstigis scenon de filmon kaj ne trovis gravajn malfacilaĵojn rilatajn al ĝustigo longecon de frazoj eldiritaj hispane kaj legotaj esperante (jes, mi scias ke paroli kaj legi ne estas samaj aferoj, sed parola provo ŝajnas sukcesa...)

Jen la sceno (ĝi estas humura kaj, nu, eble maldeca...):
www.overstream.net/view.php?oid=mxntnem3s2a4

La ĉefa parolisto estis iom moke insida, tamen la insido ne estis vere malica... La eksterlanda kolego estis multe pli "helpema".
Posted 18 months ago. ( permalink )
Pako says:
Manolo!

Mi malkovris tiun radioprogramon (sed ne via partopreno) antaŭ nur kelkaj semajnoj, dum mi veturis. Plaĉas al mi multe la frenezeta etoso de la programo. Via interveno estis simpatia. Tamen mi ne certas ĉu vi ne estas "friqui" (strangulo), kiel vi asertas! ;P (ĉu ekzistas esperantisto ke ne estu stranga?)

Gratulon.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Eble mi estas friko, sed ne pro esperanto sed pro alia afero: mi ne havas televidilon! Tio estas la plej pinta simbolo de frikeco, laŭ la reagoj kiujn tio vekas!

Paradokse, kiam konato eksciis pri tiu afero, li ekkris: "Mirinde! Jen normalulo!" ;-)

Dankon pro via afabla komento.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...