Manolo Published on June 15, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Miaj kantoj dum IAV
Posted on August 10, 2008
13 comments (latest 13 months ago)
KN 1606
Posted on August 1st, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
67a Hispana Esperanto-Kongreso
Posted on July 14, 2008
Intervjuo en tutlanda radio
Posted on June 23, 2008
8 comments (latest 16 months ago)
Bonvenon al la kongres'!
22 comments (latest 6 months ago)
Muziko, Esperantujo kaj mi
Posted on June 12, 2008
13 comments (latest 13 months ago)
Ŝamaneca muziko
Posted on June 6, 2008
8 comments (latest 9 months ago)
Barbireja kanto
Posted on June 1st, 2008
15 comments (latest 16 months ago)
Flamenka versio de 'Sultanoj de la svingo-danco'
Posted on May 19, 2008
8 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

esperanto
kanto
muziko
barbireja kanto

More information

This post is public
Attribution
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 743 times

Bonvenon al la kongres'!

Sunday June 15, 2008 at 07:00PM

Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros.

Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn..

Aŭskultu kaj amuziĝu ;-)

Jen la teksto:

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
tion ne forlasu vi en forges'
vian poŝon melkados ni kun avid'
per via mon' la fina venk' alvenos tuj!

Bonvenon al la kongres'!
Pagu kaj venu
vokas vin Esperantuj'!

Vi ĝuos ĉiaman programon
la verdan flagon kaj tiel plu...

"Vi iru al la kongres' "
reklamas gazeto,
"La granda kongres'"
eĥas la reto
Da tia kongres' ne eblas du!

Atentu al lima dat'
plenumu vi l'aliĝilon sen prokrast'!
ĉar la kongreso ekas jam!

22 Comments / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Amuza :))
Posted 17 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Karles!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cie Double Un DUOBLE UNU says:
Saluton ! Bela kanto por tiu kiu sxatas lirikan stilon : gratulojn ! Mi ne cxion komprenis kvankam via prononcado tre bonas. Eble estas erareto pri "aligxilo" : mi auxdis "aligilo" ... Cxu mi eraris ?
CXu vi cxion kantis ? kaj registris hejmen ? Estas bonkvalite.
Estas tiel agrable vidi nian lingvon viva kaj vigla ! Gxis !
Ps : mi skevis la ligon kaj trovis respondojn al miaj demandoj ! Do, vi cxion kantis : gratulegojn !!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon "duobla unu" (diable duobla!)

Estas pluraj prononc-fuŝetoj, kiuj estas malfacilaj pro la devigo al muziko. Ekz., tiu "aliĝilo" troviĝas meze de rapidaj notoj kaj la frazo estas iom langotordiga.

Mi dankas vian rimarkon.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Reza says:
interesa :)
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
He, he... mi ĝojas ke vi ŝatas ;-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Attila Schimmer says:
Kara Manuel,
dankon pro la atentigo por ke mi auskultu vian bonkvalite registritan kanzonon.
Plurvoche kantata :-) Mi gratulas!
Attila
Posted 17 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi varme akceptas viajn gratulojn, kara. Ili estas por mi pli valoraj ol oro!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Bertilo Wennergrenpro says:
:-) Brile!!!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Bertilo!

Eble mi proponos ĝin kiel himnon por inaŭguri UK-ojn anstataŭ "La Espero"... sendube UEA konsideros tion ;-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Tre bone. Oni komprenas vin tiel bone kiel vi Kajto-n ;-)

Atentu la titolon de la blogero ("bovenon"). Kaj, mm, ĝuste la fino ne estas tiel akurata.

Sed mi plu miras: mi ne kapablas kanti unu strofon ne erarante, kaj vi kantas kvarope!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ne plendu pri la teksto, mi jam skribis ĝin ;-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Kia laboro !
Gratulojn !
kaj amuze !
Amike
Flo !
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Flo!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Brile. Ĉu ni rajtas uzi ĝin en la hungara E-kongreso?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Kompreneble jes! Vi kaj iu ajn rajtas uzi ĝin ie ajn, iam ajn.

Sed atentu al la teksto! Eble ĝi estas "maloportuna" por via celo ;-)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Manolo, Finfine, mi sukcesis aŭskulti la kanton. Ĝi estas tre bone ellaborita. Mi reaŭskultadas kun plezuro ĝin. Gratulojn kaj multe da sukcesoj.
Plej amike, Anjo
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anjo edited this comment 13 months ago.
Manolopro replies:
Dankon Anjo! Estas plezuro legi viajn vortojn.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Hehe, amuza! :-)
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
Dankon Viola!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Vere bonegaj kanto kaj teĥnika prilaboro! Se vi mem kantas ĉiujn voĉojn, vi estas nekredeble eminenta kantisto!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Vladimir!

Jes, mi kantis ĉiujn voĉojn aparte kaj kungluis ilin per Audacity. Sed tio ne estas aparte eminenta afero, nur iom defieta. ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...