Pro instigo de Floreal Martorell mi verkas jenan protokoleton pri mia agado en Esperantujo rilate al muziko.
Mia muzika "kariero" komenciĝis en la hispana rok-bando Galadriel (plu legu). Nun mi kantas kiel tenoro en ĥoro (jen albumo kun kelkaj kantoj).
En Esperantujo mi tradukis kelkajn pop-kantojn, kiel tiu ĉi de la bando Los Secretos. Granda parto da ili troviĝas en la Kantaro-Vikio, kun kiu mi mem kunlaboras. Per tiu materialo estas ankaŭ subtekstigitaj pluraj filmetoj de hispanaj rok-bandoj en la servo Overstream.
Mi ankaŭ tradukis partiturojn de facilaj ĥor-kantoj. Ili troviĝas en Ipernity. Vi povas facile vidi ilin en mia albumo Partituroj. Tie troviĝas, krome, 4-voĉa aranĝo de La Espero, kiun mi faris surbaze de la tradicia instrumenta akompano.
Ĉi-rilate, mi kunlaboris kun la voĉensemblo Akordo tradukante la kanton La Menuo, kiun ili prezentis en la UK 2005 (Vilno) kaj en la tiama IJK. Mi ankaŭ kun-tradukis du julkantojn de ilia disko Kristnaska Kordo.
Ĉiuj miaj muzik-dokumentoj en Ipernity estis aldonitaj al la grupo Muziko.
Nuntempe mi kunlaboras kun la hungara artisto, Attila Schimmer, en disko kun hispanlingvaj kantoj en esperanto. Legu pli pri Attila en la intervjuo de Imre Szabó.
Send a message
Search for members
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Bonege ke vi faris tiun resuman kompilon ...
kaj gratuloj pro via vere aktiva muzika agado
muzikamike
Flo !
Cindy Mckeepro says:
Dankon, Manolo! Mi nun aŭskultas tre feliĉe. Kaj gratulon pro via pasio por muziko.
Manolopro replies:
Kaj ankaŭ pro la atentigo pri misaj ligiloj. Korektite! (mi esperas...)
Kunar says:
Manolopro replies:
Kunar replies:
Siatempe mi iel akiris pecetojn de diversaj kantoj de tiu grupo. Fakte la MP3-peceto ne havas etikedon, do simple nomiĝas "Avalon". Ĝi memorigas min pri Marillion; la teksto ŝajne parolas pri la sagao de reĝo Artus. Verŝajne temas pri la kanto "To Die In Avalon" de la albumo Muttered Promises From An Ageless Pond.
Manolopro replies:
Mi klopodos alŝuti ĝin baldaŭ. Tiu albumo "Muttered..." estas por mi iom tro amatora, tial mi ne donas tiom da atento al ĝi, kiom al "Chasing..."
Dankon pro via pacienco ;-)
Kunar replies:
Manolopro replies:
Nu mi alŝutis la tutan kanton, do mi esperas ke vi ne elreviĝu!
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/2219690
Pako says:
Manolopro replies:
Carlos Devizia says:
Do vi laboris kun la ensamblo Akordo. Mi auxdis kelkajn el iliaj kantajxojn kaj mi tre sxatas ilin. Mi kredas ke ili estas tre profesiaj.
Gxis baldaux!
Carlos
Manolopro replies:
Akordo estas ege profesia ensemblo! Mi ĝuis ĝiajn koncertojn dum UK:
www.ipernity.com/tag/mpancorbo/keyword/249593