Manolo Published on June 6, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
67a Hispana Esperanto-Kongreso
Posted on July 14, 2008
Intervjuo en tutlanda radio
Posted on June 23, 2008
8 comments (latest 17 months ago)
Bonvenon al la kongres'!
Posted on June 15, 2008
22 comments (latest 7 months ago)
Muziko, Esperantujo kaj mi
Posted on June 12, 2008
13 comments (latest 14 months ago)
Ŝamaneca muziko
8 comments (latest 11 months ago)
Barbireja kanto
Posted on June 1st, 2008
15 comments (latest 17 months ago)
Flamenka versio de 'Sultanoj de la svingo-danco'
Posted on May 19, 2008
8 comments (latest 18 months ago)
Surpriza esperantaĵo
Posted on April 5, 2008
3 comments (latest 19 months ago)
Esperanto en tutlanda televido
Posted on March 18, 2008
5 comments (latest 20 months ago)

Keyword tags

muziko
ĥoro
GVS21
Urmas Sisask

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 970 times

Ŝamaneca muziko

Friday June 6, 2008 at 07:33PM

Mi prezentos iujn kantojn el la muziko kiun mi faras kun mia ĥoro, kiujn mi konsideras iel interesa por vi.

Ĉi-foje mi atentigas pri kanto titolita Benedictio (trad. benumado aŭ io tia), far la estona komponisto Urmas Sisask. La nuntempa balta ĥor-muziko havas apartan prestiĝon, kaj tiu ankoraŭ juna komponisto estas bela ekzemplo. Li krome estas iom mistikema, kio rilatas al la prezentata muziko.

La latina teksto estas rutina preĝo de la kristana rito: Benedicat vos omnipotens Deus, Pater et Filius et Spiritus Sanctus [vin benu ĉiopova Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito]. Ĝi estas ĉante ripetata plurfoje (do, vi povus taksi nian prononcon de la latina lingvo...), en maniero kvazaŭ pagana! La muziko havas tre karakterizan sorĉan ritmon, super kiu virinoj kantas litanie, kvazaŭ trance, laŭ ŝajne improvizita modala melodio. La tuto aspektas kiel ŝamana rito, anstataŭ kristana preĝo!

Jen nia versio, ludita koncerte la 31an de majo de 2008 15an de novembro de 2008. Mi invitas al aŭskultado!

(Post-redakto: mi ŝanĝis la ligilon de la komponisto al esperanta vikipedio, kie troviĝas artikolo verkita ĉefe de Imre)

(Post-redakto: ŝanĝita la muziko)



8 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Spirrabe belega! Kiel pulsas la arĥaika en la arĥaika! Kaj Sisask eluzas ĉiujn eblojn de la teksto -- ĉu li preparas sin al Oratorio laǔ la modelo de lia granda Majstro Händel (La Mesio)?
Min konvinkis la prezento denove, ke la ĉefa muzikinstrumento estas la homa voĉo mem.
Spirrabe belega -- nur tion mi povas ripetadi.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon pro via komento Imre! Mi ĝojas ke vi aprezis la trajtojn de la muziko kiujn mi magre klopodis ekspliki en la enkonduko.

Jes... ârĥaikeco! Ankaŭ la 20a-jarcentaj hungaraj muzikistoj multe sciis pri kiel revivligi la arĥaikajn modalojn en moderna muziko.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lodchjo says:
gratulojn! vi havas ne nur fotografian talenton!
(kvankam mia filo diris ke similas al Batman-muziko)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Kion diri! Dankon, Lode, pro viaj konsideroj pri miaj talentoj (tamen mi bone konscias pri miaj limoj...)

Mi ne memoras nun la muzikon de Batman, sed kredeble via filo parte pravas...
Posted 18 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Imre tre bele, trafe sin esprimis rilate la muzikon... Mi povas ja neniom aldoni! Ankaŭ mi dankas kaj gratulas vin pro tiu interesa - bela komponaĵo!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Dankon Dorina! Mi feliĉas ke vi aliĝas al la vortoj de Imre. Mi prezentos plian kanton de mia ĥoro baldaŭ.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Rafaelo homo says:
Saluton

Nur hodiau mi audis tiun sondosieron. Mi gratulas vin kaj viajn kunkantistojn; mi multe shatas Arvo Part, Veljo Tormis kaj aliajn komponistojn el tiuj baltaj landoj. Estas interesa afero ke ne nur mi sed multaj aliaj mizukamantoj kiuj kutimas audi mezepokan kaj renesancan kaj barokan muzikon shatas samtempe nuntempan muzikon. Lastatempe mi audis "Pierrot Lunaire" de Schoenberg: vau! mirigajho! Mi envias vian aktivadon en via hhoro. Antauen, kara, kun tiu belega agado. Mi vere pensas ke muziko estas simila al esperanto, metra mezura sistemo, homaj rajtoj kaj aliaj akirajhoj de homaro char ili poiome detruas barojn inter kulturoj kaj malsamaj popoloj.

Amike
Rafaelo -sano kaj amikeco-
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi ĝojas, ke Pärt kaj aliaj komponistoj, ne estas plene nekonataj. Dankon pro via mesaĝo!

Parenteze, Benedictio estas unu el muzikaĵo per kiu ni venkis pasintan konkurson. Jen ligilo al la registraĵo, pli nova ol tiu ĉi proponita:

Benedictio - Urmas Sisask - GVS21 (2008-11-15)
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...