Ekspozicio pri esperanta literaturo en Madrido, finita antaŭ 2 semajno, altiris atenton de pluraj amasmedioj.
Vi povas vidi fotojn en la spaco de Tonyo kaj ankaŭ aŭskulti amuzan intervjuon ĉe loka radistacio. Bela raporto pri la tuta afero troviĝas en Libera Folio.
Sed ĉi tie mi deziras prezenti la plej laŭtan eĥon de nia agado: 2-minuta raporto en tutlanda televido! Temas pri programo La2 Noticias (novaĵoj de "La2", kiu estas la nomo de la televidejo). Spektu ĝin eĉ se vi ne scipovas la hispanan, ĉar la intervjuata esperantistoj, Roger Borges kaj Jorge Camacho, parolas en esperanto! Eĉ la ĵurnalisto kiu enkondukas la raporton parolas en (aĉa) esperanto.
Send a message
Search for members
Karulo says:
Manolo pro replies:
Vinicio says:
Lluís says:
Roberto Tresoldi says: