Legante la lastan brilan tradukon de Imre Szabo, mi perceptis ke la poemo konsistiĝas el verso-kvaropoj 9-silabaj, kun rimo inter la 2a kaj 4a. Mi supozas ke tio spegulas la originalon. Mi miras pri tiu versumado ĉar ĝi estas tre simila al hispana "romanco"; la diferenco estas, ke "romanco" estas kvaropo 8-silaba kaj la rimo (ankaŭ inter 2a - 4a) povas esti libere asonanca.
Tiu versumado estas tre uzata en pluraj popolaj kantoj kaj proverboj sub la nomo "koplo". Inter ili, ekzistas aparta kategorio kies celo estas la humuro, tre ofte tra sakrado aŭ maldeco. Ĝi iel estas ekvivalenta al irlanda limeriko.
Do, jen kelkaj tiaj maldecaj koploj; ili prezentiĝas ofte en komuna kunkantado, en ekskursoj, renkontiĝoj, kaj la bubaj knaboj estas la ĉefaj instigantoj ;-)
La doloro plej dolora,
la plej aĉa dolorsento,
estas maĉi la kojonojn
per piana kovrilfermo.La knabinoj de l' kongreso
havas piĉojn sen hararo
pro grimpado ofta arbojn
kaj subiro per glitado.Kiam estis mi infano
el botelo suĉis lakton
kiam mi jam knabo estas
mi ĝin melkas el la kaco.Kiam estis mi infano
dormis kun la servistino
kiam mi jam knabo estas
ne plu volas ruzulino!
Send a message
Search for members
Karulo (Karles) * says:
Manolopro replies:
Karulo (Karles) * replies:
Mi sufiĉe kulturiĝis en la hispana. Pensu ke mi estis 15-jara kiam Franko mortis kaj ne necesas diri ke en tiu epoko la kataluna ne tiel facile disvolviĝis. Tamen, ĉirkaŭ 18-jara mi aliĝis al la katalunaj skoltoj kaj ekkonnsciis pri la vera valoro de mia hejma lingvo kaj la afero ekvilibriĝis.
Manolopro replies:
Proksime al Font' de l' Kat'
renkontiĝis, renkontiĝis
proksime al Font' de l' Kat'
la knabin' kaj la soldat'
Karulo (Karles) * replies:
Imre Szabo says:
La poemo naskiĝis en 1926 (la poeto tiam estis 21-jara). Li estas meze de diversaj eksperimentoj de diversaj ismoj. Krome ankaǔ li ekeksperimentis pri ritmoj kaj rimoj. Li komencis apliki ekz. la t. n. memrimojn, kiam la rimparon faras samformaj sed diverssencaj vortoj.
Krome Attila strebis ĉiujn siajn poemojn verki en malsamaj formoj.
Manolopro replies:
Mi dankas la ceteran interesan informon.
Dorina replies: