Manolo Published on January 22, 2008
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Maldecaj koploj
Posted on February 18, 2008
8 comments (latest 9 months ago)
Mediteraneo
Posted on February 5, 2008
6 comments (latest 9 months ago)
Alia versio de La Espero...
Posted on January 31, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Mi venkis!
Posted on January 27, 2008
9 comments (latest 9 months ago)
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
5 comments (latest 9 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
Posted on January 16, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
Posted on January 12, 2008
8 comments (latest 10 months ago)
Persepolo
Posted on January 6, 2008
13 comments (latest 8 months ago)
Noktaj bildoj de Madrido
Posted on January 3rd, 2008
9 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 665 visits

Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)

Tuesday January 22, 2008 at 06:28PM

Mi prezentas mian tradukon de iama furoranta hispana pop-grupo Los Secretos (la sekretoj). Temas pri ilia plej sukcesa muzikaĵo Déjame (lasu min).

Jen filmeto de iama televida prezento, kun la traduko en la subtesktoj. La muziko estas facile ludebla per gitaro, do mi invitas muzikemulojn lerni ĝin por ampleksigi la repertuaron en esperanto-renkontiĝoj ;-)

http://www.overstream.net/view.php?oid=l9samqi4n1et

(P.S.: mi ŝanĝis la filmeton. Nun la supersignoj videblas bone)

Kaj sube mi skribas la tutan tekston. Mi anticipe pardonpetas pro kelkaj atencoj al parnasa bonstilo, kiel en la trivita rimo kor'/for sed, nu, la originalo ankaŭ ne estis akademie verkita do permesu al mi tiajn licencojn ;-)

Lasu min, ne trompu amo-sentojn
jen la fin', ne laŭtu ve-lamentojn
ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

Lasu min, ne frapu mian pordon,
kvar el kvin, mi falis en malordon.
Sed ĉion mi postlasis jam,
nenio restas el ĉi am'.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Nenion povas vi ripari nun
ne plu revenos mi, jen via pun', jen via pun'.

Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon,
kredu min kaj sekvu vian vojon
ĉar mian prenis la destin'
do tial ja forlasu min.

Ĉar ŝancon donis mia kor'
sed ĝin vi lasis flugi for.

5 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Mi kore gratulas vin. La laboro estas majstre plenumita.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Dankon Imre. Ĝojigas min la komplimentoj de beletristo kia vi!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Manolo, mi ĵus lernas ludi gitaron kaj ŝatus havi tiajn esperantigitajn kanzonojn sed mankas al mi indikoj pri la akordoj, ĉu vi povas helpi?
(komplementa noto: mi tute ne regas solfeĝon)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Jen la ligilo al tiu ĉi kanto, kun la teksto plus la akordoj en la Kantaro-Vikio. Ĉu vi konas jam la bazajn akordojn? Se ne, sekvu la antaŭan ligilon aŭ alklaku, en la unua proponita paĝo, la ligilojn al koncernaj akordoj.

Estas pliaj famaj kantoj kun ties akordoj en la menciita vikiejo, ĉiuj esperantlingvaj, originale aŭ traduke.

Mi esperas ke tio solvas provizore vian scivolemon.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Dankon Manolo! Mi konas la bazajn akordojn.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.