Manolo Published on January 16, 08
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Mediteraneo
Posted on February 5, 08
6 comments (latest 5 months ago)
Alia versio de La Espero...
Posted on January 31, 08
8 comments (latest 4 months ago)
Mi venkis!
Posted on January 27, 08
9 comments (latest 5 months ago)
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
Posted on January 22, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
4 comments (latest 6 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
Posted on January 12, 08
8 comments (latest 6 months ago)
Persepolo
Posted on January 6, 08
13 comments (latest 4 months ago)
Noktaj bildoj de Madrido
Posted on January 3rd, 08
9 comments (latest 6 months ago)
Feliĉan julon!
Posted on December 23, 07
3 comments (latest 7 months ago)

Keyword tags

laura
happiness
muziko
virusa kampanjo

More information

This post is public
Attribution
  1. 508 visits

Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran

Wednesday January 16, 2008 at 11:51PM

En la printempo de 2006 la hispana branĉo de MTV lanĉis neatendite sukcesan virusan kampanjon por kontraŭstari la atakojn de la moral-gardistoj, kiuj akuzis ilin je perversado junularon (tiel!).

Kio estas virusa kampanjo? Nu, mi ne precize scias, sed temas pri kampanjo kie la rekta objekto de atentigo estas kaŝita kaj/aŭ kvazaŭ-paradokse mispropagandita. Do, plu legi por kompreni pri kio temas tiu ĉi konkreta kampanjo.

Mi amas Laŭran
Du geparoj da kateĥizecaj junuloj, sub la nomo "Happiness" ("feliĉo", en la angla) kantas laŭdon al antaŭnupta virgeco. Tio estas ŝajne kampanjo pledanta prudecon fare de kristanaj fundamentistoj, batalantaj kontraŭ "korupto" de idealoj en junularo.

Sed la realo estas tute alia. Tiu muzikvideo estas elpensaĵo de hispana branĉo de la fama satelita televido MTV, kiu tiel, malrekte mokas la skoldadon regule ricevitan de la ĉiamaj "gardantoj de la moralo".

La video estas la kerno de la tuta trompo-kampanjo, kiun gvidas iaspeca asocio (suspektinde falsa) "Nova renaskiĝo".

La kampanjo, sed ĉefe la filmo, estas neatendite sukcesa en Hispanujo. La filmo, ĝia etoso, la kostumoj de la kantistoj, la teksto... ĉio estas tiel mucide "kiĉa", naŭze sukereca kaj bigote naivaĉa, ke unuavide ĝi agacas; sed kiam oni komprenas ke temas pri inteligenta mokado, ĝi pelas al senbrida ridado.

Mi invitas ĝin spekti kaj kompreni ĉar mi tradukis, subtekstigis la filmeton en esperanton kaj alŝutis en mian retspacon. Tiu ĉi estas la dua fojo, kiun mi prezentas ĝin. Antaŭe mi alŝutis al YouTube sub la kaŝnomo "azenbugranto" sed la filmo malaperis. Mi aŭdis ke la kanto estis terure sukcesa dum la brazila e-kongreso de 2006!

Do, ĉu vi pretas ridi? Ek!

 

4 Comments / add your comment?

Karulo says:
Mi tradukis obscenan (malprudan) version pri ĝi: www.youtube.com/watch?v=BIZCyHinF8U
Temis pri stila kaj teknika ekzercado, ne atendu moralan kvaliton :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Karulo, bonege! ĜI ESTAS BONA KOMENCO!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Ne estas tiel vi faros pli da infanojn !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Mi jam avertis, Marilou, neniu prenu lecionon el ĝi krom, eventuale, leksikan se tio plaĉas.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.