Mi jam prezentis muzikon kiun mi faras nun en mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento. Sed multaj ne scias ke mia unua serioza muzika sperto estis en rok-bando nomata Galadriel. Ni ludadis la tiel nomatan "progresan rokon" kaj mia rolo estis gitaristo kaj komponisto de muziko; mi ne kantis ion ajn!
|
| Kovrilo de la disko "Chasing t… |
En tiu epoko mi ne estis esperantisto. La tekstojn skribis la kantisto, Jesús Filardi, kanada-devena (el Toronto); kvankam li parolis la hispanan tute senakcente, li sentis sin pli komforta en la angla lingvo, rilate al verkado. Do la unuaj tekstoj estis ĉiam anglalingvaj sed poste li hispanigis ilin por la lokaj koncertoj. Tamen la registradon ni faris anglalingve por la franca disk-eldonejo Musea.
Do, mi deziras prezenti kelkajn muzikaĵojn el nia dua disko, "Chasing the Dragonfly" (ĉasante la libelon). En tiu epoko(*) ni estis tre stranga kaj bunta bando: la klavaristo ĵus forlasis la grupon; Jesús Filardi, kanada-devena kantisto kaj komencanta klavaristo; Çidão Trindade, drumisto kaj perkutisto, Marco do Santos, bas-ludisto (ambaŭ brazilanoj el São Paulo) kaj mi mem, gitaristo. Aldone, Alfredo G. Demestres, violonisto el Barcelono, kiu parta-tempe helpis nin (krome, li komponis du muzikaĵojn de tiu disko) kaj Santi Pérez, kubano loĝanta en Barcelono kiu produktis la diskon kaj ludis la plej defiajn klavarajn partojn.
Do, mi esperas ke vi ĝuu mian tiaman muzikon ;-) Mi nur bedaŭras ke mi devas reteni ĉiujn rajtojn, ĉar mi ne plene posedas ilin.
(*) P.S. Temas pri la jaro 1991. La disko lanĉiĝis en la jaro 1992.
Send a message
Search for members

Imre Szabo says:
Manolopro replies:
Lluís says:
Ĉu eventuale mi povas akiri la plenan diskon tra vi aŭ tra iu alia? Mi pretas pagi, espereble ne tre altan prezon.
Manolopro says:
Kompreneble, mi tre ĝojas ke vi ŝatas la muzikon. Nia unua disko estis, laŭ la kritikoj, tro proksima al Genesis. En tiu ĉi dua ni komencis alpreni propran stilon sed mi forlasis la grupon du jarojn post la eldono de tiu ĉi (en 1994), kaj ne partoprenis la trian diskon, "Mindscapers", kiun mi honeste ne tro multe ŝatas (fakte, kiel sola daŭriganto restis la kantisto, Jesús).
Pri aĉeto de "Chasing..." eblas tion fari rekte al Musea, kontraŭ proksimume 15 € plus sendokostoj. Verŝajne plu restas stoko da ili:
musea.musearecords.com/ext_re_new_catselect.php?np=772
Karulo (Karles) * replies:
Manolopro replies:
Bildigu la situacion kiel komencanta grupo, ĉirkaŭ la jaro 1987: Basisto, admiranto de Chris Squire el Yes. Kantisto, admiranto de Peter Gabriel (Genesis), sed kun alt-tona voĉo, simila al Jon Anderson (Yes). Klavaristo, kiu senhonte imitis al Keith Emerson (EL&P) kaj eĉ virtuozis kiel li! Mi mem, gitaristo, senkaŝa admiranto de Steve Hackett (Genesis). La drumisto venis poste, el Brazilo, sen fiksa admirata fama drumisto, sed ankaŭ tre proksima al nia komuna muzika ŝato ;-)
Ne mirinde, ke tiaj influoj noteblas, eĉ 4 jarojn post nia komenco.
Lluís says:
Tie malpli kostas la diskoj... :) Mi tie aĉetis ambaŭ ilin, kontraŭ 12€ en flac, kaj mi nun ilin elŝutas (malrapideeege ili servas). Espereble vi ricevos enspezetojn. :)
Manolopro replies:
La nura bedaŭro estas ke vi ne disponos la kajereton, kun abunda informo, ekz., pri la muzikistoj kiuj ludas en ĉiu kanto, la tekstoj (dulingvaj, angle kaj hispane).
Mi esperas ke vi ĝuu nian muzikon ;-)