Al karaj iranaj samideanoj Reza, Lumina kaj pliaj.
Mi ĵus spektis la kinaĵon Persepolo bazita sur la samtitola bild-rakonto far la irana artisto Marĵan Satrapi. Ĝi rakontas pri la vivo de naiva infano kiu kreskas dum la eltronigo Imperiestron ("ŝaho"), la revolucio kaj ties posta renversiĝo al teokratio, kaj la milito.
Konfese, mi emociiĝis kaj pensis multe pri vi dum la spektado. Inter la bildoj de la filmo, kiu montras la teruran efikon de la teokratia subpremado, interplektiĝis en mia menso viaj fotoj pri la ekskursoj de la esperanto-grupo, kie la virinoj povas libere demeti sian kaptukon. Mi ankaŭ pensis pri mia irana amiko Kuroŝ, kiun mi konis en la jaro 1983 kiam li alvenis en Hispanujon, fuĝinte el la Islama Revolucio kaj el la milito, kaj kiu estas unu el miaj plej intimaj nunaj amikoj.
Vere mi empatias vian travivadon. Mi scias ke vi ne povas spekti la filmon, sed sciu ke ĝi estas tre kortuŝa kaj senvualiga.
Samideane via,
Manolo.
Send a message
Search for members
Belgabirdo says:
Mi ĵus fariĝis membro de ipernity por komenti vian tekston. Krome, unu el viaj aŭskulteblaj kantoj estas dediĉata por mia urbeto. Mi malfermis mian buŝon pro surprizo kiam mi vidis ke vi enhavas tiun-ĉi kanton.
Mi ŝategas la kinaĵo kaj la komikso Persepolo. Se vi povas, mi konsilias al ĉiuj legi unue la komikson, kaj poste spekti la filmon. Ambaŭ estas malsamaj kaj mirindaj verkoj. La komikso estas pli skema, rakontas apartajn historiojn kaj la filmo unuigas la fragmentojn por plibonigas koherecon. Jen la vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Persepolo_%28komikso%29
Estas eraro: la aŭtoro ne loĝis en Aŭstralio, sed en Aŭstrio. Mi tre ĝojas ke estu iranaj gesamideanoj en tiu-ĉi reto. Cetere, la komikso montras la irana novjara festo (ĉu Mohammad aŭ aliu menciis tion?).
Mi havas la libron. Se vi volas, mi povus intenci traduki elfrance kelkajn paĝojn.
Mi dankas vin se vi korektos miajn erarojn.
Manolopro replies:
Pri la kanto dediĉita al via urbeto... nu, unue mi kredis ke mi ne havis iun kanton pri iu belga urbo. Sed poste evidentiĝis ke malgraŭ via uzulnomo vi iel rilatas al Aragono, do mi divenas ke via urbeto estas Ejea de los Caballeros ;-) Mi esperas ke vi ŝatis nian interpretadon.
La vikipedian artikolon mi ankaŭ proponas en la teksto (estas ligilo sur vorto "Persepolo"). Mi ĵus korektis tiun eraron, sed vi mem aŭ iu ajn povus fari. Mi prenas vian konsilon pri la komikso, tamen la kinaĵon mi jam vidis unuavice.
Via teksto estas plene komprenebla kaj glate legebla; por mi tio sufiĉas ;-)
P.S. Mi ĵus vidis vian geo-etikedon sur Ejea... ;-)
Reza says:
Ankoraŭ mi ne spektis la filmon sed laŭ la raportoj mi scias pri kio temas kaj la regantoj kiom profunde estas furiozaj pri ĝi! ĉar ĝi rakontas puran veron pri la irana socio ...
Mi esperas ke baldaŭ en irano oni sukcesos en "nigra bazaro" kiel ĉiuj malpermesaĵoj kapabli aĉeti la filmon! :)
PS: Ŝaho estas pli ĝusta
Manolopro replies:
La plej bona "nigra bazaro" estas interreto mem, ĉu vi provis trovi ĝin per "eMule" kaj similaj programoj? (nu, se via interret-konekto ne estas kontrolata...)
(Mi korektis pri Ŝaho).
Amike,
Manolo.
Manolo edited this comment 17 months ago.
Belgabirdo says:
Lumina replies:
Lumina says:
Belgabirdo says:
Venti - 文缇pro says:
Jen kelkaj ligiloj, mi esperas, ke vi povas aliri al iu:
www.myspace.com/persepolislefilm
www.tleaves.com/weblog/images/articles/persepolis.jpg
blog.hiro.art.br/up/h/hi/blog.hiro.art.br/img/persepolis.gif
scienceblogs.com/worldsfair/upload/2006/07/persepolis.gif
www.boston.com/ae/movies/blog/satrapi2.jpg
flickr.com/photos/pforret/87950120/in/photostream
flickr.com/photos/pforret/87944736/in/photostream
ktp.
Reza says:
Mi sukcesis spekti la filmon!
:)
www.ipernity.com/blog/23187/50474
Izabel says:
Koredankon !
Izabel
Lumina says:
Manolopro replies:
A Giridhar RAO says: