Manolo Published on December 9, 2007
by Manolopro

Manolo's blog

Browse posts
Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)
Posted on January 22, 2008
5 comments (latest 23 months ago)
Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran
Posted on January 16, 2008
4 comments (latest 23 months ago)
Mia muzika vivo: Galadriel
Posted on January 12, 2008
8 comments (latest 23 months ago)
Persepolo
Posted on January 6, 2008
14 comments (latest 6 months ago)
Noktaj bildoj de Madrido
Posted on January 3rd, 2008
9 comments (latest 2 years ago)
Feliĉan julon!
Posted on December 23, 2007
3 comments (latest 2 years ago)
Por barcelonanoj
Posted on December 10, 2007
Koloroj de paĝo
11 comments (latest 2 years ago)
Nur provo
Posted on August 27, 2007
4 comments (latest 2 years ago)

Member tags

Céline M

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 369 times

Koloroj de paĝo

Sunday December 9, 2007 at 11:08AM

Mi ŝanĝis la kolorojn de la enirpaĝo. La persilenta stilo estas bona, sed iom enua; tamen, mi ne kuraĝis fari iun ajn ŝanĝon ĉar mi ne estas dizajnisto kaj, do, tiaj modifoj kutime estas katastrofaj.

Sed mi vidis modelon kiun mi senhonte paŭsis. Ĝi apartenas al franco kies Ipernity-nomo estas Céline M (vidu flankan membro-etikedon), kies kreativon mi dankas, honoras kaj disvastigas per tiu ĉi artikoleto.

11 Comments / add your comment?

Lluís says:
Al mi absolute malplaĉas viaj novaj koloroj. ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Nu, atentu ke ĉiuj gravaj koloroj estas diversnuancaj grizoj. Nur kelkaj tekstoj estas alikoloraj... tian minimalismon mi ŝatas: per malgranda ŝanĝo (de elstarkoloro) oni povas tute aliaspektigi la fasonon.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Printempo says:
Kara Manolo, eble io pli vive? Sxajnas tiu Celine estis iom malbonhumora ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Saluton Vesna! Vi verŝajne duonpravas ke Céline estas, ne malbonhumora, sed mi dirus deprimiĝema (laŭ tio kion oni povas subpercepti el ŝiaj fotoj kaj komentoj).

Sed tio ne malhelpas ke ŝia elekto de koloroj estas trafa kaj, laŭ mi, tute ne deprimiga.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ahha! Cxu tamen nur tre provizore transira provo?
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
Jes kompreneble! Ĉio estas provizora, krom la morto...

Nu serioze, mi konservos la aferon por vidi ĉu mi alkutimiĝas aŭ ne.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 2 years ago.
Tonyo says:
Pardonu, sed ankaŭ mi ne ŝatas la novan fasadon. Ĉefe la purpuraj literoj estas malfacile videblaj. Nu, sed por gustoj oni faris la kolorojn :-)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Sed, kara avĉjo, ĉu vi surmetis la okulvitrojn antaŭ ol rigardi? :-DDD
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro says:
Koran dankon al ĉiuj pro ties komentoj kaj kritikoj.

Tamen, la celo de mia artikoleto NE estis propagandi ke mia fasono ŝanĝiĝis, sed *nur* agnoski la aŭtorecon de la originala artisto, kies kreaĵon mi piratumis.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Mi interesiĝas pri la maniero, kiel vi faris. Ĉu vi skribis al Celine, kaj demandis la kodojn de la koloroj, kiujn ŝi uzis? Aŭ ĉu ekzistas iu maniero "senhonte" ekscii tion sen demandi?
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Nu, mi improvizis. Mi vidis la kolorojn kaj kaptis ilin per kolor-analizilo (facile disponebla en Linukso) kaj tuj metis ilin en mian paĝon, ne vere paŭse sed kun ŝanĝetoj. Poste mi sciigis ŝin pri mia ago sed ŝi ne reagis krom vizito al mia spaco. Kaj fine mi decidis aldoni tiun artikoleton por publike agnoski la originalan artiston, kun ŝia membro-etikedo (mi antaŭe aligis ŝin al mia reto) kaj sciigis ŝin pri ĝi.

Ĉu mi devintus peti permeson unue? Uhmmm.... mi kredas ke ne, ĉar temas pri tre konkreta afero ne vere artisma (la stilo konsistas el malmultaj elektoj; se temus pri tuta stilfolio mi ja petus permeson) kiu krome troviĝas ekster la kopirajta atingo de la regularo de Ipernity (kiu estas la fotaro, la vera artisma celo).

Resume: mi agis al ŝi samkiel mi ŝatus esti priagita de aliaj: tiun simplan moton mi uzas kiel gvidilon en tiaj cirkonstancoj.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...