Foje mi demandas min, kiuj kialoj
Min movas studi sen espero
De precizeco, dum mia nokt’ alvenas,
La lingvon de la aspraj Saksoj.

Eluzita de la jaroj la memorkapablo
Lasas fali la vane ripetitan
Vorton kaj estas ĉi tiel ke mia vivo
Teksas kaj malteksas sian lacan historion.

Estus (mi diras min do) ke de iu maniero
Sekreta kaj sufiĉa la animo scias
Ke ĝi senmortas kaj ke sia vasta kaj grava
Cirklo ĉirkaŭas ĉion kaj povas ĉion.

Preter de ĉi tiu fervoro kaj ĉi tiu verso
Min atendas nelacigebla la universo.

--Jorge Luis Borges
(tradukita de Neniuuu)