LaPingvino Published on January 30, 2009
by LaPingvinopro

LaPingvino's blog

Browse posts
Irishpolyglot.com kaj la menéame-efekto...
5 comments (latest 9 months ago)
Promeso pri libera muziko: helpu efektivigi revojn!
Posted on January 17, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
Jen elŝutu nun de World of Goo la demo-version, en Esperanto!
Posted on November 24, 2008
Voĉdonu de nun ĉiutage...
Posted on November 23, 2008
Voĉdonu por ipernity
Posted on November 11, 2008
6 comments (latest 11 months ago)
Mazi en Gondolando: elŝutu nun!
Posted on September 13, 2008
2 comments (latest 14 months ago)
Flickr fine aldonos eblon alsxuti filmetojn
Posted on March 17, 2008
Vind de verloren ring
Posted on March 15, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Flock + Ipernity...
Posted on February 16, 2008
1 comment (latest 21 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 897 times

Irishpolyglot.com kaj la menéame-efekto...

Friday January 30, 2009 at 02:28PM

Do, eble vi jam komprenis ke antaŭ iom da tempo mi estis en Hispanio por Pasporta Servo. Nu, tie mi ankaŭ vidis brilan Hispanan retejon meneame.net kaj tie mi aliĝis, kaj nun mi iom post iom tie lernas la Hispanan.

Meneame.net estas iom kiel digg.com kaj klaku.net, sed multe pli bona. Ĝi havas ĝuste la ilojn kiujn oni bezonas por havi veran komunumon, ankaŭ por amuziĝi, kaj la ilojn por rapide vidi kio furoras (jes, vere rapide!). Estas eĉ la eblo babili kaj afiŝi notojn kiel en Twitter.

Do bone, mi aldonis nokte la Hispanan version de la RSS-filmeto de Benio Levis en irishpolyglot.com al tiu retejo. Jam ene de kelkaj minutoj multaj voĉdonis, kaj la sekvan matenon mi aliris la retejon kaj vidis mian afiŝon de la retejo ĉefpaĝe kaj tute supre! (mi ne havas ekranfoton de tio, pardonu :( mi pensu pri tio sekvan fojon...)

Do mi ĝojis (kaj jam tiun vesperon informis al Benio, kiu kun plezuro reagis ankaŭ en meneame kaj eĉ aldonis instigon meneamumi la afiŝon en la afiŝo mem...) kaj poste iris lernejen.

Kaj venis hejmen kaj kontrolis facebook... kaj vidis mesaĝojn de Benio ke lia servilo mortis pro la multega vizitado. Ve! Kion mi faris!? Do Benio, dankon pro via bona filmeto kiu jam multajn Hispanojn entuziasmige trafis, kaj la 7-lingva retejo kiu multajn Hispanojn mirigis kaj per tio bone reklamis Esperanton :). Sed ankaŭ bonvolu pardoni min pro tio ke mi kaŭzis trotrafikon...

Do jen homoj, historia momento: Esperanta retejo trafita per la menéame-efekto!

Ligoj:

5 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Bonega filmeto pri RSS.
Sed bonvulo atentigi la retestron ke en la titolo li skribu "ĉirkaŭ" per normala esperanta alfabeto kaj ne per la aĉa X-sistemo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
LaPingvinopro replies:
Diru mem :P
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Thierry Salomon replies:
Farite, mi sendis ankaŭ ligilon al
www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html
Posted 10 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Temas pri teknika problemo kun Wordpress, en la titolo li ne kapablas uzi la normalan
esperantan alfabeton, ĉu iu kiu konas Wordpress povas helpi al li.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Peeter Aitai says:
La liston de temoj ligitaj kun Esperanto oni atingas per:
meneame.net/search.php?q=esperanto
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...