Cindy Mckee Published on July 15, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Librejo de Xhang Xuesong
Posted on September 17, 2008
15 comments (latest 14 months ago)
Amikoj
Posted on September 10, 2008
16 comments (latest 15 months ago)
Torentoj
Posted on September 8, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Ĉu Esperanto rolus pli bone? - pensoj
Posted on August 18, 2008
18 comments (latest 16 months ago)
Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo
45 comments (latest 16 months ago)
Plantu-arbon --Praktika uzo de Esperanto
Posted on July 6, 2008
13 comments (latest 14 months ago)
Esperantigita Zoho Sheet
Posted on July 1st, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
Feliĉiga kanto - aŭ - Dancu!
Posted on June 26, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
Firefox: elŝuta tago 2008
Posted on June 17, 2008
13 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 588 times

Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo

Tuesday July 15, 2008 at 09:10PM

Lastatempe, mi alŝutis parton de mia leglisto pri 'World Englishes' -- la malsamaj dialektoj de angla (anglaj) kiuj ekzistas en la mondo nuntempe. Mi scivolas pri la ebla disrompiĝo de angla en plurajn, plurajn lokajn dialektojn, kaj la eventualaj rezultoj; mi scivolas pri kiu 'posedas' la anglan lingvon; evidente Usono, Britujo, Kanado, Aŭstralio jam ne povas pretendi posedon. Ne nur pri kio estas la estonto de lokaj lingvoj, sed ankaŭ kio estas la estonto de angla.
Malfeliĉe, mi ne trovas tempon por fini la legadon, do ne povas skribi artikolon pri la temo -- eble post alia monato. Mia plej longa skribaĵo pri tio estis letereto al korespondanto, tuj post mi komencis legi -- mi skribis:

Profesoro David Crystal (prelegoj enretigitaj) diras ke la nombro de parolantoj de angla kiel dua lingvo estas pli alta nun ol la nombro de devenaj anglaj parolantoj. Ne nur tio, li asertas ke oni emas uzi lokan dialekton de angla kiel fieran agnoskon kaj prezenton de identeco.
Tio efektive rompas la 'posedon' de angla de iu nacio aŭ etno, kaj devigas la lernadon de du formoj de angla; la lokan kaj 'norman anglan' por internacia uzo.
"The Future of English" komisiita de la British Council kaj verkita de David Graddol, PDF-libro, subtenas la asertojn de Profesoro Crystal, kaj deklaras tre malsubtile (memoru ke la Brita Konsilio komisiis lian verkon!), "Devenaj parolantoj eble sentas ke la lingvo apartenas al ili, sed estos tiuj, kiuj parolas anglan kiel duan aŭ fremdan lingvon kiu difinos la estonton de angla en la mondo".

Graddol diras ke la presada vorto, kiu pasinte estis la normilo de angla, jam ne estas tiel grava, kaj ke eĉ elektronikaj dissendaĵoj jam ne estas tiel popularaj. Pro la subiro de la normigaj institucioj, la persona-al-persona komunikado de la interreto, la volo de presistoj de lernolibroj presi laŭ la deziro de lokaj merkatoj, li antaŭvidas plurajn konkurantajn normojn de angla.

Mi ankaŭ komencis liston de 'novaj angloj' -- mi devas trovi la tempon plenigi la liston!

Novaj angloj (kreoloj kaj piĝinoj):
Singapore Standard English
Singapore Colloquial English
New Guinea Pidgin English, Melanesian English
Krio

Trovis interesan grafikaĵon de la jaro 1992; mi intencas krei pli ĝisdatan version post mi kolektas la informojn.


45 Comments / add your comment?

Paulo Geyer says:
Wired publikis interesan artikolon pri angla lingvo, eble vi interesiĝos, www.wired.com/culture/culturereviews/magazine/16-07/st_essay
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro replies:
He, dankon Paulo, jes, vi trovis alian interesan artikolon! Mi aldonis ĝin al mia listo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Mi ne tute komprenas la inkludon de kelkaj landoj en la listo, kiel Japanujo aŭ landoj de la malnova Sovetunio. Ĉu la nombro de la parolantoj estas sufiĉe granda por enkalkuli ilin en la listo?
Posted 17 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Kara Cindy,

Ankaŭ mi multe interesiĝas pri tiu ĉi temo. Mi havas bonegan vidbendon kiu klarigas multajn dialektojn de la angla, kaj kiel kaj kial ili iĝis kiel ili estas. Ĝi nomiĝas "The Story of English", kaj la prezentisto estas Robert MacNeil, eks prezentisto de la usona "MacNeil-Lehrer News Hour". Tiu vidbendo elstaris en la jaro 1986, kaj pro tio eble estas iom malnova, sed la principoj ankoraŭ pravas, kaj almenaŭ ĝis tiu jaro ĝi montras kiel ŝanĝiĝis la angla lingvo.

Du aŭ tri jaroj antaŭe faris MacNeil ĝisdatigitan programon kiu nomiĝas "Do You Speak American?". Por ambaŭ vidbendoj ekzistas ankaŭ bonaj libroj sub la samaj titoloj. Ili priskribas multajn detalojn pri diversaj dialektoj de la angla.

Por respondi al la komento de Belgabirdo, oni memoru ke Japanio kaj eks-Sovjetio estas en la plej ekstera rondo. Mi estas jam loĝinta en Japanio dum tri jaroj, kaj tie mi instruis la anglan lingvon. La plejmulto da japanoj ne regas tiom bone la anglan, sed ili nun ĉiuj devas lerni ĝin, kaj oni ofte vidas reklamojn kaj afiŝojn en la angla. La uzado de la angla en Japanio estas "moda". La japana lingvo eĉ importis multajn anglalingvajn vortojn kaj frazojn. Sed la uzado de ili kaj la prononcmaniero estas ofte tre malsame ol en la angla, kaj pro tio denaskaj parolantoj de la angla ofte ne komprenas la "japanglan" (Jenglish). Sed sendube la angla jam havas fortan influon sur la kulturo kaj lingvo tie. La japangla estas preskaŭ memstara dialekto, kaj la nuntempa japana lingvo estas ja iomete malsame ol antaŭ la dua mondmilito.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara David, Jen kiu estas la "problemo" ne ke homoj lernas la anglan, kaj ofte terura formo de la angla, sed la influo kiun la lingvo havas al aliaj kulturoj fremdaj al angla..
Ankaŭ mi spertis kiel malprononce oni uzas la anglan en Japanio. Eble tio estas plej bona propagando por Esperanto?;-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
La libroj kiujn mi legas diras ke tio ne estas fuŝparolo, simple alia dialekto. Ne eraroj, sed malsama parolmaniero. Mi pensas, "Pardonu min, mi kredas ke estas pro manko de regado de angla". Kaj la libroj diras ke la ĝenerala angla, la 'normo', ne devas deveni de la indiĝenaj parolantoj, povus esti unu (aŭ pli) el la novaj angloj.
Pri la influo, influaĉo de angla sur la loka kulturo, entute Esperantistoj komprenas tiun grandan problemon. La indigno pri tio kaj la indigno pri la deviga lernado de angla pro la tutmonda monopolo de ĉiu kaj ĉio fare de Usono, kaŭzas la lokan adapton de angla. La adapto, ŝanĝo de angla signifas ke angla ne posedas ilin, ili posedas la anglan. Nu, la libroj ŝajnas aludi tion. Mi devos trovi kaj traduki tiujn partojn.
David, mi kredas ke mi spektis "Do You Speak American?". Mi nun serĉas "The Story of English"......ho, estas en 9 partoj! Mi preferas la libron!
Jakvo kaj David, ĉu vi komprenas la Jenglish? Mi havas komprenan problemon. Kiam oni akcentas la malĝustan (pardonu min, nekutiman) silabon, mi ne komprenas la vorton. Antaŭe, mi iris al tre bona kuracisto, sed mi ne povis kompreni ŝian anglan. Do, mi forlasis viziti ŝin.
Posted 17 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Saluton Cindy!

La pensmaniero al kiu vi aludas, Cindy, estas la plej moderna en lingvistiko - nun oni diras ke ni rimarku kaj akceptu la lingvon kaj ĝies dialektojn, kiel ili vere estas, ne diru al tiuj homoj ke ili devas paroli en iu maniero, kiu estas nenatura. Nature oni lernas la "normalan anglan" en la lernejo, por komerco, ktp, sed sur la strato....La pensmaniero ke estas nur unu prava skrib- aŭ parolmaniero estas nun iom antikva, kaj angle oni uzas la nomon "prescriptive linguistics". La pli moderna pensmaniero, kiu akceptas malsamajn dialektojn pli, nomiĝas "descriptive linguistics".

En tiu vidbendo "The Story of English" ili montras la tiaman prezidenton de Sierra Leone. Li havis fortan akĉenton, sed nature li parolis la anglan, kiel oni lernas en la lernejo. Sed la vidbendo montris tiun prezidanton, kiam li aĉetis fiŝon de stratvendistoj. Li parolis la lokalan "Krio"-n, la okcident-afrika kreolan dialekton. Ĉiu dialekto havas propran lokon, ĉu ne?

Tiu vidbendo estas ja tre longa, sed se vi interesiĝas pri la temo...ĝis nun mi ankoraŭ ne trovis pli detalan klarigon de la evoluo de la angla en vidbenda formo, kie vi vidas la homojn kaj eĉ aŭdas kiel ili vere parolas.

Kiel mi diris, ĉiu dialekto havas propran lokon. Jenglish ne estas hejme en oficejo de kuracisto en Usono. Sed kun junuloj en Japanio, ĝi estas tute taŭga. Mi unue ne komprenis ĝin, sed lernis. Vi komprenos ĝin trepli bone post vi lernas iomete pri la japana lingvo. Kiel vi diris, estas parte problemo de intonacio. Sed ankaŭ la japana lingvo ne havas multajn sonojn, kiujn la angla havas. Kelkaj signifoj de vortoj ankaŭ ŝanĝas. Por ekzemplo, se vi volas plibongi vian eblecon aŭ konon de iu afero, vi diras ke vi volas fari "Level Up", en la japana lingvo. Japanlingve oni diras "reberu appu o suru". En la japana oni ne havas l-on aŭ v-on, kaj antatataŭigas r-on kaj b-on. Ili ankaŭ mallongigas vortojn. Por ekzemplo, "Seku hara" estas la japana esprimo kiu devenas el la angla "sexual harassment".

La homoj kiu diras ke tiu estas "malpropra" lingvaĵo vere ne konas la historion. Lingvoj ŝanĝas dum la jaroj. Unu de la kialoj ke la angla havas malfacilan literumadon estas ke ĝi iĝis "koruptita" dum la jarcentoj. La angla lingvo akceptis multon da influo de la germana, la dana, la franca, kaj miksiĝis. La ideo ke lingvoj estas "puraj" aŭ "nekorupteblaj" vere estas olda kaj ne agnoskas la veron. Ĝi okazas nature per kontakto inter kulturoj. Nuntempe havas la angla multon da influo, kaj donas vortojn al la tuta mondo. En la pasinteco akceptis la angla multon ankaŭ. Eĉ Esperanto importis kelkajn esprimojn kaj vortojn el la angla, kaj nature la nuancoj iom ŝanĝiĝis. (olda, drinki, ktp). Puristoj ŝokiĝas, sed gratulon! Esperanto evidente ankaŭ faras same kiel iu ajn natura lingvo!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi legis ĉe www.ling.upenn.edu/courses/Fall_1998/ling001/prescription.html ke 'prescriptive linguistics' ĉiam estas strebo dividi la popolon en klasojn, sed mi dubas. Lingvo bezonas normon, ĉu ne?
Se mi kredas je la bezono subteni 'bonan anglan', ĉu mi estas klasafektulo? Mi ne volas esti. Mi vidas la lastatempajn klopodojn de la British Council, kaj tiuj klopodoj klare estas 'prescriptive'. Mi ankaŭ scias ke en Britujo 'prescriptive linguistics' ja efektive estas uzita por subpremi la malaltajn klasojn.
......Nu, ĉu descriptive linguistics furoras ĉar estas nuna malvolonto fari distingojn laŭ klaso?
Hodiaŭ, mi legas ĉe: www.beaugrande.com/Descriptive.htm
Diras ke lingvo estas 'teorio' (kaj citas Chomsky), kaj ne povas esti konfirmita aŭ pruvita falsa. Kaj parolantoj estas teoristoj.
Mi iras fini la legadon de tio, ne volas komenti pri tiu parto de descriptive linguistics ĝis mi legas. :)
(mi nun volas spekti "The Story of English"; dankon!)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Tamen priskriba lingvistiko eble ne estas (moderna) pensmaniero, sed tio, se oni... priskribas
efektivajn lingvon kaj lingvouzon. Se oni ne priskribas (John Wells eble dirus: ne deskriptas)
lingvon, tio ne estas priskriba lingvistiko (malgraŭ moderna pensmaniero).

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Saluton.
Mi devas esti sincera: ŝajnas al mi ke ĉi tiu alirmaniero al la temo de la angla lingvo en la mondo estas iom ideologia (laŭ la marksa - Marx...- senco).
Fakte, paroli pri "dialektoj" de la angla ankaŭ rilate al la fuŝa kaj misa regado de tiu lingvo fare de - ekzemple - japanoj kaj ĉinoj (kvankam konsiderataj kiel anoj de la "kreskanta rondo"), ŝajnas al mi, kvankam mi ne spertas pri interlingvistiko, ne pravigebla surbaze de konkretaj faktoj. Tute alie, ŝajnas al mi antaŭvideble ke en la estonteco, kiam la politika/ekonomia/milita forto de la "anglosferaj" landoj (esence, tiuj de la "interna rondo") disfalos - kaj tio nepre okazos pli aŭ malpli frue, ĉar eĉ ne la Roma Imperio estis eterna - nur tiam naskiĝos veraj "dialektoj" el la angla lingvo, simile al la naskiĝo de la latinidaj lingvoj post la disfalo de la Roma Imperio.
Kial mi diris ke la citita alirmaniero ŝajnas al mi ideologia? Ĉar ĝia sekvo estas ke, tial ke - laŭdire - la angla ne plu estus posedaĵo de la "intern-rondaj" landoj (la "anglosfero") sed de la tuta angloparolantaro (inkluzive de ĉinoj kaj japanoj), do (subkomprenite) la regado tutmonda de la angla super la aliaj naciaj lingvoj tute ne plu estus fenomeno de kultura (sed ankaŭ politika/ekonomia/milita) imperiismo... Alidirite, la subkomprenata sekvo de tia alirmaniero al la problemo estas ke anstataŭ ol koloniado super la aliaj kulturoj fare de la angla, ĉi tie temus pri koloniado super la angla fare de aliaj kulturoj. Tia vidpunkto estas tre efika argumento favore al eĉ pli vasta tutmonda disvastigo de la angla, kiu ne plu estus minaco al la aliaj lingvoj kaj kulturoj, tial ke ĝi estus posedaĵo de ĉiuj popoloj de la tero.
La kritik-ebl-eco de tiu starpunkto kuŝas en tio, ke la angla povus vere iĝi tutmonda posedaĵo nur post la disfalo de la ekonomia/politika/milita povo de la anglosferaj landoj; sed, dum la plej potenca armeo kaj registaro de la planedo parolas la anglan, la tielnomataj "anglalingvaj dialektoj" estas kaj restas ilo de kultura (kaj ekonomia, kaj politika, kaj eĉ milita) dominado super la aliaj popoloj.
Ĉi-sence, ne mirigas la fakto ke tia alirmaniero estas subtenata de la British Council.

Ĉi tiu estas, kompreneble, simpla opinio de nespertulo. Mi ne intencis skribi ion kleran (nek polemikan...), sed simple pridubi tian alirmanieron al la problemo de la anglalingvo en la mondo, surbaze de tre simpla persona sperto de nedenaska angloparolanto, devigata studi la anglan ne pro persona elekto/pasio/ŝato, sed pro tio ke en mia lando (Italujo) la angla iĝis, laŭ la konkretaj faktoj, tute deviga lernobjekto.

Kritike sed amike
Anĉjo

[???ESPERANTO???]
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 17 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Ankaŭ mi ne estas spertulo; mi legas kaj penas kompreni. Via aserto estas ke veraj dialektoj estiĝos nur post la kolapso de la dominado de la angla-parolantaj landoj. Kaj ke la nunaj dialektoj estas iloj de 'la plej potenca armeo kaj registaro' -- Usono, ni diru ĝin -- Usono. Sed, laŭ tio kion mi legas, kaj David Dougherty kaj Jakvo Schram diras supre, la japana dialekto ne estas tre komprenebla al aliaj anglaj parolantoj. Mi dubas ĉu Usono aŭ Britujo opinias ke la nunaj dialektoj estas dezirindaj.
Ĉu angla -- kiel unu lingvo -- povas fariĝi tutmonda posedaĵo? Eble vi kaj mi ambaŭ kredas ke tio ne okazos dum la ekonomia kaj kultura dominado fare de Usono (kaj eble Britujo?). La identeco de la lingvo estas tro forte ligita al ni (mi estas usonano). Sed mi legas pri la novaj dialektoj en kiuj la novparolantoj enmetas siajn kulturojn, kaj mi vidas la frakason de angla, kiel unu lingvo, nuntempe, ĉu ne?
Sed jes, se vi pravas, ke la nunaj dialektoj ankoraŭ estas bonaj, inter-kompreneblaj formoj de angla, kaj ke la parolantoj posedas ilin (la sukceso de la loka kulturo super la angla), tio ja estas bona argumento por la plua disvastigo de angla.

Mi volas daŭrigi mian legadon; sendube tio ŝanĝos kelkajn el miaj opinioj. Mi vidos ke mi malpravis pri tio kaj tio (kaj tio..), aŭ mi alĝustigos kelkajn opiniojn, ĝis ili finfine fariĝos konvinkaj kredoj. :) (nuntempe, mi nur havas opiniojn)

ps. Kaj jes, la deviga lernado de angla estas konkreta fakto. Tre bedaŭrinda fakto, mi scias. Mi eĉ volas pardonpeti ke vi devis lerni tiun lingvon, anstataŭ lingvon de via elekto.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mi pli klare klarigu mian starpunkton, ĉar mi devas konfesi ke mi iom tro rapide bildigis ĝin.
Precipe, mi verdire ne opinias ke dialektoj devenintaj de iu dominanta lingvo povas naskiĝi nur post la disfalo de la ekonomia/politika/milita potenco de la dominanta popolo denaske-parolanta tiun originan lingvon. Fakte, ekzemple, sendubas ke la angla lingvo parolata en Hindujo havas gramatikajn karakterojn malsamajn ol tiuj de la angla de Britujo (ekzemple, tre pli vasta uzo de la esprimoj "going to"...), kaj sendubas ke la pidginoj estas memstaraj variaĵoj (esence: novaj lingvoj) devenintaj de la angla.
Tio kion mi pridubas, pli ĝustadire, estas la - kiel diri - eksterteoria kunteksto de tiaj studoj, kunteksto kiu emas kredigi ke, pro la ekzisto de pidginoj kaj dialektoj de la angla lingvo, do la angla lingvo mem pli kaj pli ĉesas esti etna lingvo, kaj pli kaj pli iĝas lingvo laŭvorte internacia (la tiel nomata "international language de facto"). Tia kredigado, farata de teoriistoj, intelektuloj, politikistoj kaj lingvistoj, ŝajnas al mi malnaiva kaj laŭintenca, pro tio ke ĝi tre evidente plifortigas la komunan konscion (tre disvastiĝinta en multaj neanglalingvaj landoj) laŭ kiu la angla lingvo estas komuna propraĵo de la tuta mondo (ĝuste kiel esperantistoj opinias pri la lingvo Esperanto: "nenies propraĵo, ĉies lingvo"); tia komuna konscio estas, miaopinie, la plej forta (falsa) argumento favore al la science planita strebo, fare de registaroj de la "anglosfero" (ĉefe Britujo kaj Usono), anglalingvigi la tutan mondon, cele al ĝuado de la profitoj kiujn tia pozicio de la angla lingvo donus al la anglosfero (diris eksa prezidanto de la British Council: "la mondo necesas mil lingvoj pli mortintaj, kaj unu lingvo pli vivanta"...). Rilate al tiu temo, mi invitas vin pristudi la artikolon de Profesoro Robert Phillipson (intelektulo kiu prilaboris la koncepton de "lingva imperiismo"): "International Languages and International Human Rights" (esperantlingve: "INTERNACIAJ LINGVOJ KAJ INTERNACIAJ HOMAJ RAJTOJ"); sendepende pri la fakto ke la koncepto de "lingva imperiismo" konvinkos vin aŭ ne, la puraj historiaj informoj (kaj precipe la citaĵoj el dokumentoj de la British Council kaj de la registaroj Brita kaj Usona) forte impresos vin: vi fakte malkovros ke la lingva dominado en la mondo estas taksata, de politikistoj, kiel grava strategia batalkampo.
En tiu ĉi kunteksto, do, povas nun esti iom pli klara mia kritiko rilate al la emfazado de la ekzisto de "pluraj anglaj lingvoj" (dialektoj kaj pidginoj) en neanglalingvaj landoj. Tia emfazado, fakte, sufiĉe komuna en dokumentoj de la British Council, ĈIAM PRISILENTAS LA ĈEFAN FAKTON: kvankam oni eĉ povas aserti ke ĉiuj variantoj, dialektoj, pidginoj de la angla (en neanglalingvaj landoj...) estas ekzemploj de pluraj malsamaj "anglaj lingvoj" (eĉ la verdire fuŝparolata angla fare de japanoj kaj ĉinoj!), tamen nur unu angla (la "vera angla") estas la ŝlosilo por ĝui fortan strategian pozicion en la internacia lingva komunikado: temas pri la angla de la denaskaj angloparolantoj, la angla de la anglosfero. Oni povas aserti ke eĉ ene de tiu "vera" angla ekzistas variantoj aŭ eĉ dialektoj (ekzemple, la brita, la usona, la skota, la aŭstralia, ktp...), tamen ĉeestas granda diferenco inter tiuj variantoj (la ununuraj "nobelaj") kaj tiuj naskiĝintaj en landoj de nedenaskaj angloparolantoj: la diferenco estas ke nur tiuj variantoj (la variantoj de la anglosfero) estas normigaj en internacia kunteksto (kaj ĝuste por tio mi nomis tiujn variantojn "la vera angla").
Por pli klare bildigi ĉi tiun lastan ideon, ni pripensu kio okazas kiam filipino devas debati kun brito antaŭ internacia tribunalo, en la angla, kaŭze - ekzemple - de konflikto pri la rajto ekspluati internacian inĝenieran patenton; ĉu vi pensas ke la filipino rajtus uzi sian pidginan anglan (kiu fakte estas nur anglida lingvo, rimarkinde malsimila ol la angla) dum la debato? Ĉu vi opinias ke li povintus rekte verki la tekston de sia patento per tiu pidgino? Ĉu vi pensas ke ŝ/liaj ŝancoj konvinki la tribunalon, tre subtile - kiel okazas en tribunaloj - debatante surbaze de anglalingvaj tekstoj, estus egalaj al la ŝancoj de la brita antagonisto? Tute saman ekzemplon oni povus proponi rilate al internacia konflikto inter ŝtatoj, decidota de internacia organizo, pridiskutota en la angla lingvo fare de, ekzemple, usonaj kaj japanaj diplomatoj. Ĉu vi opinias ke la decidontoj de tiu internacia organizo egale bonvole akceptus kaj pritaksus la anglan varianton de la usonanoj kaj la fuŝa kaj balbuta "angla" de la japanoj? En tiaj konfliktoj, kies armiloj estas la vortoj (kiuj devas esti uzataj tre subtile), fuŝa regado de la lingvo estas ege malfortiga kondiĉo...
Miloj povus esti la aliaj ekzemploj doneblaj (ekzemple: du manaĝeroj - unu aŭstralia kaj la alia germana - kiuj devas konkurenci por akiri, pere de negocado nepre anglalingva - gravan kontrakton por sia firmao; alia tre mensofrapa ekzemplo estas tiu de la postenoj en la Eŭropuniaj Instancoj: por esti dungitaj necesas havi nivelon, en la regado de la angla, ekvivalentan al tiu de denaska parolanto: ĉu vi opinias ke hispano aŭ italo povus diri "mi posedas denaskan nivelon en la ITALA/HISPANA dialekto de la angla"? Tute ne; la "testo-ŝtono" de la regado de la angla je nivelo de denaskulo tute ne estas, kompreneble, iu ne ekzistanta "eŭropa nebrita angla", sed la "normiga" angla de la anglosfero - ne tiom gravas ĉu brita ĉu usona...).

Resume: jes, oni povas nomi variantojn ekster-anglosferajn de la angla "dialektoj de la angla", sed tute ne veras ke pro tio la angla iĝis tutmonda propraĵo. Fakte, nur unu angla estas vere normiga: la angla de la anglosfero, la angla de la denaskuloj, do ĝi estas propraĵo nur ilia. Per la argumento ke la angla ne plu estas (estus) propraĵo de la denaskuloj, oni emas konvinki ke la disvastigo tutmonda de la angla estas io ne-imperiisma, io tute "natura", tamen tute ne veras ke ĉiuj variantoj de la angla lingvo estas egalrajtaj kaj egalpotencaj: kiam ĉino kaj skoto kverelas "angle", la angla de la skoto estas ĉiam pli forta kaj potenca ol la tielnomata "angla dialekto de la ĉino" (verdire, la skoto tre facile povas silentigi sian kontraŭulon dirante: "parolu pli bone! Tio kion vi diras estas nekomprenebla!").
Pro ĉiuj ĉi argumentoj, mi emas opinii ke la ciam pli kaj pli kutima emfazo de la ekzisto de "pluraj anglalingvoj" estas tre ofte parto de ideologia starpunkto: tiu starpunkto kiu celas trompe konvinki ke la [ en la realo konscie kaj science planita ] disvastigo de la angla estas io tute natura, kaj ke ĝi ne estas puŝata de lingvo-imperiismaj celoj (dume la dokumentoj - bv legi la cititan artikolon de Phillipson kaj ĝiajn gravajn notojn - pruvas ĝuste la ekzaktan malon...).

Amike salutas
Anĉjo.

P.S.
mi tute ne malamas la anglan (se vi eniros miajn ipernitajn paĝojn, vi malkovros ke mi multe kantis angle kun mia ĵaza voĉa muzikgrupo...). Tutsimple, mi preferus esti libera elekti la de mi preferatajn lingvojn kiel lernobjektojn (la brazilan portugalan kaj la rusan), kaj mi preferus ke pere de tiuj lingvoj mi povus studi ĉefe la kulturon kaj la literaturon de tiuj popoloj. Sed, bedaŭrinde, la realo estas ke mi estis devigata studi lingvon kiun mi ne elektis, kaj ke la vera celo de tiu studado tute ne estis ĝui - ekzemple - la belecon de la dramoj de Shakespeare, sed akiri ilon de internacia komunikado (kiun mi ĉiam mastrumos ege malplibone ol denaskulo...).
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 17 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Mi tute amas la fakton ke vi revenis (pro mia miskompreno) kaj donis brilan respondon. Mi komprenas! Vi diras ke ili (la strategiistoj) uzas/uzos la dialektojn por pruvi ke angla estas ĉies propraĵo, sed vere ili plene konscias de la fakto ke nur 'ĝusta' angla daŭros esti la internacia lingvo.
Mi rapide legis la artikolon kiun vi rekomendis, kaj la citaĵo kiun vi donis el tio, "la mondo necesas mil lingvoj pli mortintaj, kaj unu lingvo pli vivanta".. estas abomeninda sinteno kiu ŝokis min.
Mi konfesas, mi kredis ke vi eble estas paranoja pri la 'granda plano' kaj ankaŭ la verkisto de la artikolo, kiam mi komencis ĝin, sed nun mi estas en la finonotoj, kaj vidas la referencojn. Nu, mi jam sciis iomete pri la planoj de la Brita Konsilio, sed nur sciis ke English as a Second Language (ESL) funkcias pli kaj pli laŭ la principo de priskriba lingvistiko. Nun mi volas legi pri la strukturo de ESL, kaj tiu menciita usona investo en ESL.
Sendube viaj bonegaj ekzemploj pravas: sed nuntempe. Vere jes, ekzistas 'ĝusta' angla kaj 'fuŝa' angla. Ĉu tiuj samaj situacioj okazos estonte? La strategio kaj la kampo de priskriba lingvoscienco -- kiu diras ke ne ekzistas malbonaj dialektoj -- lernigas ke ĉiuj dialektoj samvaloras; eble ni efektive lernos tion. Eble ilia strategio misos. Eble, same kiel politika ĝusteco (aŭ ĉu politika konveneco?), lingva konveneco furoros. Ĉiuj kredus je la samvaloreco de ĉiuj dialektoj.
Mi tute ne scias. Mi ja vidas la klopodojn antaŭenigi anglan. Mi ja vidas la registarojn de aliaj landoj postulante la multjaran studadon de angla en lernejoj. La mondo akceptas tion. Kiam mi legis kelkajn tekstojn, librojn (kiujn mi alŝutis), mi komencis dubi pri la akcepto. Mi legis pri la alĝustigo de angla al la kulturo, kaj kredis ke tio estas ribelo kaj/aŭ montrado de kultura fiereco. Ĉu ili daŭrigos tion, aŭ ĉu la indiĝena angla ĉiam estos la akceptata normo? Vi ja montris al mi ke ekzistas bone financata (multe da mono), intencata kampanjo disvastigi la indiĝenan tipon de angla.
Kiel ĉiam, la mono gravas.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
"Mi konfesas, mi kredis ke vi eble estas paranoja pri la 'granda plano' kaj ankaŭ la verkisto de la artikolo"

:-D

Ha Ha Ha! Jes! Mi mem opiniis la samon kiam mi komencis legi la artikolon de Phillipson, sed kiam mi daŭrigis la legadon (precipe legante la notojn, kiuj estas riĉaj de referencoj al oficialaj dokumentoj) mi ne plu povis rifuzi konstati la seriozecon de la artikolo. Plie, tuj poste mi serĉis la kariertabelon (curriculum) de Phillipson, kaj mi tuj rimarkis ke la homo estas tute serioza esploristo (lia karietabelo elŝuteblas el la paĝo uk.cbs.dk/content/download/13286/205519/file/CV%20Robert%20Phillipson.pdf).
Plie, la artikolo de Phillipson estas unu el la unaj priesperantaj artikoloj kiujn mi legis, kaj tiutempe mi ankoraŭ opiniis ke esperanto estas afero por frenezuloj: mia tiutempa sinteno estis: "Esperanto? Kia strangaĵo! Ĝi tute ne necesas: oni jam havas la anglan!". La artikolo de Phillipson estis la unua kiun malfermis miajn okulojn rilate al la problemo de la lingva demokratio, montrante al mi la valoron de neŭtrala internacia lingvo por protekti la lingvajn kaj homajn rajtojn de ĉiu homo el ĉiu lando...

Amike salutas
Anĉjo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, li estas grava, faras profundan esploron; mi respektas tion. La referencoj estis imponaj! Nun mi volas legi unu el liaj referencoj: "radical-critical (The otherness of English. India's auntie tongue syndrome , Dasgupta, Sage"

Mi hazarde trovis Esperanton dum mi retumis, kaj tuj ŝatis ĝin kaj komprenis la ideon. Nur poste, mi eltrovis ke multaj personoj kontraŭas Esperanton. Mi neniam sukcese komprenis/as tion. La argumento 'ni jam havas anglan' -- se oni komencas instrui la infanojn komence de tre juna aĝo, jes. Sed la flankefikoj de tio.......estas alia temo. smile
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ege interesan respondon al via demando vi trovos en la artikolo de Claude Piron "Psikologiaj reagoj al Esperanto" legebla ĉe:

claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm.

Ĝenerale, mi konsilas al vi viziti la retpaĝon claudepiron.free.fr/articles.htm, kie troveblas tre interesajn artikolojn de tiu tre grava aŭtoro de la Esperanto-kulturo.

[???ESPERANTO???]
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Koran dankon! Mi kredis ke mi jam legis ĉiujn liajn enretigitajn artikolojn, sed ne! Mi vidas kelkajn kiujn mi ne legis. Cetere, mi nun legas "La bona lingvo" de Claude Piron.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Francesco Lorenzon says:
Tre interese! Dankon pro via artikolo :)
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo says:
Mi nur signas nun, ke la artikolo kaj la komentoj estas valoregaj kaj interesegaj. Mi simple volas nur formuli frazon tre gravan: Esperantistoj devas kontribui al la savado de ĉiuj lingvoj! Ne nur la malgrandaj etnaj lingvoj estas endanĝerigitaj, sed ankaǔ mem la internacie -- do misfunkcie uzata -- granda etna lingvo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Verda Pino says:
Koran dankon por via interesega kaj signifia artikolo!!! Ĝi ankaŭ helpi min pli kompreni pri la roloj de multaj diversaj lingvoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi deziras montri ankaǔ la alian flankon de la monero www.ipernity.com/blog/32699/82249. Iama estraranino de la Internacia PEN-Klubo malkovras siajn spertojn pri la temo: genocido de la lingvoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Dankon al Cindy kaj al aliaj pro la interesega temo!
Fakte, mi ne scias, kion aldoni... necesas trapensi, tralegi ĉion....
Mi mem ŝategas lingvojn, eĉ se mi posedas preskaŭ neniun... sed lingvoj estas, estis por mi ĉiam iu trezorejo por malkovri.... tial mi bedaŭrus la morton de iu ajn....
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dorina, mi dubas ĉu multaj personoj kredas ke angla mortos. Sed laŭ la libroj, tio ja povus okazi. (estonte) Mi ankoraŭ devas legi multe; mi ne scias -- tio ŝokis min!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
Ni auskultis interesan prelegon dum la UK pri la dialektoj de nederlanda lingvo. Apud mi sidis brazilaiano. Post la prelego mi diris al li, ke sekvantfoje li povus prelegi pri la dialektoj de portugala lingvo, pri tio de diferenco inter la lisabona kaj la braziliana polrugala lingvo. Li diris, ke ne, ili ambau estas la sama lingvo. Mi ne kredas.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Aleksandro, mi sendos tiun komenton al brazilano!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ho! Mi iomete komprenas la portugalan, kaj ŝajnas al mi ke tiu brazila kaj tiu de Potugalujo estas sufiĉe malsimilaj dilektoj el la sama lingvo.
Ekzemple la brazila havas pronomon "voce" (vi) kiu tute malaperis el la portugala.
Plie tre rimarkindas la diferencoj en la elparolo.
Ekzemple en Bahio, por mendi ĉe startinkejo du tasojn da kafo, oni elparolas:

dojs kafejs'

dum en Lisbono oni elparolas:

doŝŝ kafeŝŝ

[???ESPERANTO???]
Posted 17 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Koreoj ofte uzas Konglish(Korea lingvo +English),kiun Usonano tute ne komprenas. Tamen tio estas tro malgranda,ne havas problemon en mia lando. Zamenhof diris ke arkaikaj vortoj malaperos kaj novaj vortoj naskiĝos nature. Koran dankon al Cindy ! Via paroltemo donis al mi intereson. Kiam mi komunikiĝis kun germana Esperantisto per Esperanto unuafoje en mia vivo en skribbabilejo en la jaro 2000,li demandis al mi "ĉu vi estas blindulo ?" komence mi tute ne komprenis kaj respoindis al li ke mi ne estas blindulo.Se mi estus tiu blindulo,kiel mi povas skribi al vi nun ? Poste mi rimarkis ke tiu blindulo estas tiu,kiu por momento, ofte babilas ,laborante per komputilo en oficejo. Ni,Esperantistoj ne plu uzu tian strangan vorton,kiun alilandaj esperantistoj tute ne komprenas ! Ankaŭ mi trovis strangan vorton,"koramikino","koramiko",kiuj ne troviĝas eĉ en PIV. Komence mi ne komprenis tiun vorton, tamen poste mi komprenis la signifon de tiu vorto. Se ni uzas tiujn ne permesitajn vortojn, tio kondukas Esperanton al infero,laŭ mi. Onklo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Nu, ŝajnas al mi ke koramikino estas tute tolerebla vorto. Eble, kiam iu ne komprenas, ĝi povas esti disdivitita en siaj partoj, tiel: kor-am-ik-ino (ino kiu estas onia amiko je la koro...)

[???ESPERANTO???]
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Koramikino estas vorto kiu konfuzas min. Pluraj intencas diri 'amikino ---ne de la koro, sed de la korpo. (pardonu min)
Unufoje, mi eĉ petis klarigon, "Ĉu vi volas diri ke ŝi estas via kvazaŭ-edzino?" Li jesis. (mi kredas ke mi mirigis lin) sad
Alia persono diris al mi, "Ne, mi volas diri 'tre kara amikino' ".

Kaj mi tute ne komprenas pri 'blindulo'. Kiam ni parolas internacie, ni bezonas eviti uzon de lokaj esprimoj, ho jes! Mi kulpas pri tio de tempo al tempo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ho, jes... Eble ja pli indus "korpamikino"...
;-)

[???ESPERANTO???]
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
smile
Mi voĉdonas por 'korpamikino', he, he.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska replies:
Pri koramikino: okazis ankaŭ al mi esti konfuza pro esprimo"koramiko", ankaŭ se mi persone sentas ĝin (la esprimon)kiel precipe longedaŭran amikecon kun iu, por kiu mi ne havas sekretojn,al kiu mi povas rakonti ĉiujn ĝojojn kaj dolorojn kaj ankaŭ peti plej seriozan konsilon...kaj renverŝe. Alian specon de amiko mi nomus "intima amiko/ino"Intimaj amikoj kunvivas, kunspertas ion privatan,apartan kaj apartiĝan (?) Kiam mi legas aŭ aŭdas pri "intimaj amikoj"mi sentas la devon ne enigi tiun intimecon, mi sentas ke tie eniras seksaferoj aŭ io tre, tre privata (eble amo). Pri koramiko estas alie, estas granda interkompreniĝo (ankaŭ se ideoj povas esti diversaj), emo, eĉ devo helpi se venas tia bezono,senti sin proksimaj eĉ se distanco fizika estas granda. Mi sentas por koramiko kvazaŭ fratan senton, fratecan alligon. Estas terura perdi koramikon; tiu estas la perdo ne anstataŭebla.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth replies:
Antaŭlonge mi legis romanon de L. M. Montgomery: Ana de verda domo. En ĝi Ana volis havi tre bonan amikinon, en laŭvorta hungara traduko: brustan amikinon. Mi ne scias kiel tiu esprimo estas en la oroginalo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Laŭ mi,anstataŭ koramikino,estas permesita vorto,fianĉino,ĉu ne ? Tamen, fianĉino estas tiu,kun kiu viro edziĝos. Ne rilate al gfeedziĝo,eŭropanoj ofte uzas la vortojn "koramikinon","koramikon". mi nun supozas ke koramiko vivas kune kun sia koramikino sen geedziĝo,permesite de siaj ambaŭ gepatroj. En azio ankoraŭ ne estas tiaj kulturoj. Neniu gepatroj permesas al siaj filoj(filinoj) kune vivi kun siaj amikinoj(amikoj). Kvankam kulturo estas diferencaj inter eŭropo kaj azio, tamen mi persone akceptas tiujn vortojn, sed Akademio de Esperanto unue devas agnoski ĝin kiel oficialan vorton. Onklo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jes, la elektitaj parolturnoj dependas de la kulturo, ĉu ne, kaj tio estas domaĝo en Esperanto. En Eŭropo partneroj ofte kunloĝas, sen geedziĝo. Do, fianĉino ne priskribas la situacion. Kaj koramikino konfuzas nin. smile
Posted 17 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Kara Onklo,

Estas inverse: unue vorto devas esti uzata de la Esperantistoj, antaŭ ol la Akademio povas oficialigi ĝin. Alie tro multaj homoj sentos sin devigitaj uzi tro multe da vortoj kiujn ili nek ŝatas, nek bezonas!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Jam Zamenhof timis ke Esperanto progresos kaj fine fariĝos dialekto,tial tiamaj frunuaj Esperantistoj aparte organizis lingvan komitaton por defendi Esperanton. Tiu lingva komitato poste ŝanĝis sian nomon al Akademio de Esperanto. Ĉar Esperanto havas Akademion de Esperanto,tial mi kredas ke Esperanto neniel progresos laŭ dialekto. Tiun rakonton jam Zamenhof diris en siaj paroladoj ,kiujn li faris ,kiam li vivis en diversaj ,tiamaj universalaj kongresoj. Kvankam mia komento ne havas rilaton kun supre menciita paroltemo, tamen Esperanto estas perfekta lingvo,kiu sufiĉe meritas ludi la rolon de internacia helplingvo,laŭ mi. Onklo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi ne havas sufiĉon da scio por paroli pri la rolo de la Akademio; kvankam ŝajnas al mi ke la Akademianoj rigardadas la evoluon de la lingvo inter la parolantoj kaj akceptas, kaj oficialigas, la komune akceptitajn vortojn. Kaj tiu sinteno plaĉas al mi. Ho ve, mi ĵus donis mian opinion. Vere, mi ankoraŭ ne scias sufiĉe pri tio.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Onklo says:
kiam mi vizitis Aŭsralion por Adekajdo UK en la jaro 1977, tiam en hotelo, iu demandis min pri mia nomo en angla lingvo, "What is your name ?" Komence mi tute ne komprenis,ĉar ili tute alie prononcas "name". What is your Naim ?? name------>naim ???????
Posted 16 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
Mi jam plurfoje elvolvigis mian opinion, ke la evoluo de Esperanto ege diferencas tio de naciaj lingvoj, parolata poplogrupo, kiu vias kompakte. Tie la novaĵo rapide povas esti konata por tuta grupo, kaj aŭ ellernos ĝin aŭ forĵetos ĝin. Kontraŭe la parolantoj de Esperanto vivas disĵetate en la tuta mondo. La individuoj povas informiĝi pri la novaĵo nur malrapide. Do malriskeme la novaĵojn!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Tio estas trafa punkto, ke la Esperantaj parolantoj loĝas dise, do la lingvo evoluos malsame ol la lingvo de densa homgrupo. Kvankam........ni havas la interreton. Ni estas virtuala homgrupo kaj ni tuj kontaktas unu la alian. Tio tordas la aferon interese, ĉu ne?
Posted 16 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
Antaŭlonge mi legis romanon de L. M. Montgomery: Ana de verda domo. En ĝi Ana volis havi tre bonan amikinon, en laŭvorta hungara traduko: brustan amikinon. Mi ne scias kiel tiu esprimo estas en la oroginalo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Priparoleblas ankaŭ jeno: diverslandaj Esperantoj.

Jen:
1. Mi demandis mia fratino fari la manĝo. (franca esperanto)
2. Mi alvenis al la flughaveno kun mian kofron kaj forflugis sen la kofron. (germana)
3. Gustumu freŝajn fikojn. (itala)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Subite, Italujo fascinas min.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Mirinda Mondo says:
chaw,
via artikolo pri la variajhoj de angla lingvo estas tre interesa
marjo
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...