Cindy Mckee Published on April 25, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Borodin - Nokturno el korda kvarteto nro. 2
Posted on May 14, 2008
4 comments (latest 4 months ago)
La gluo de la korpo
Posted on May 10, 2008
Bertiligita WordPress
Posted on April 29, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Joomla, helpopeto pri hundino
Posted on April 29, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
La Civito staras kontraŭ ipernity
15 comments (latest 4 months ago)
Al Onklo pri Zamenhof
Posted on April 16, 2008
6 comments (latest 5 months ago)
La beno
Posted on April 10, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Mia fratino - akcidento
Posted on April 8, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Helpo funkcias! :-)
Posted on April 5, 2008
2 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 759 visits / 2 votes

La Civito staras kontraŭ ipernity

Friday April 25, 2008 at 03:00PM

Ĉar oni uzis -- aŭ misuzis -- la nomon Giorgio Silfer en ipernity, la Civito nomas ipernity "alta deliktorisko" kaj malkonsilas uzon de la komunumo.

Tiaj agoj estas neeviteblaj; ĉiu malnaiva plenkreskulo komprenas tion.

Jen, la troa reago: www.esperantio.net/index.php?id=530

 

 
 

15 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
kompatindaj nervoj! Felicxe Civit-anoj estas nur eta parteto de la esperantistaro, kiu plu svarmos en tiu simpatia ricxiga malkrovriva ejon, tiun bonegan novan koncepton, kiu oferas mirindajn pliaj eblojn al Esperanto. (Kaj ni lasu la grumblulojn inter si!)
Vivu Ipernity!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Mi ne scias ĉu ridi aŭ plori...! "Estas evidente ke en Ipernity okazis delikto!"... ha! ha! La fakto ke iu registriĝis sub kromnomo, kiu estas nenies nomo, jam estas konsiderata delikto! Civiton kaj la arogantan konduton de ĝiaj gvidantoj mi forfajfas.

Mi nur bedaŭras la eksiĝo de Anja... mi ne vidas la motivojn kiujn ŝi aludas. Simple, oni forgesu pri stultaĵoj kaj koncentriĝu en la bonaĵoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Jes! Ankaŭ mi volas ke Anjo denove revenu! Pri la cetera, la okuloj grandiĝis kaj mi levis la ŝultrojn. :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
Ĉiuj politikistoj de la mondo estas primokataj. Oni primokas Bush, Putin, Sarközy ... Se Silfer efektive volas esti politikisto, li akceptu la mokojn kaj ridetu pri ili.
Posted 5 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Post 28 jaroj de esperantistiĝo, mi ja havas la oportunon ĉiutage interagi kun homoj kiuj ne parolas la saman lingvon (la plej gravan celon por la ekzisto de E-o) kaj mi nur povas danki pri la realaĵo kiu estas Ipernitio.

Kelkaj homoj ne rajtas kanti la Himnon, ĉefe kiam ĝi aludas al 'pacaj batalantoj'.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
La nura peko de Ipernity en tiu afero estas ĝia kreskiĝo kiam la civito ne plu kreskas.. aŭ tro malmulte.. En tiu afero, Silfer profitas la misfarojn de sia propra ĉikaŭaĵo por ataki la ĝenan Ipernity.. Fakte, mi ja vidis la deliktan retejon, tutsimple ĉar la falsa Silfer kontaktis min.. kaj reciproke mi vizitis lin.. du aspektoj evidentiĝis : unue pluraj fotoj prezentitaj konsistigis tre kredindan dokumentaron pri la ĉirkaŭaĵo de la konsulo kaj li mem, due evidentiĝis ke la prezento de Silfer estis karikatura farita por malutili al li.. venĝo ? pro kio ? tio ne koncernas min. Post la averto de la civito pri la apokrifa karaktero de la retejo, kaj kvankam mi estas koncernata nur pro la ĝeno okazinta ĉe kelkaj el miaj amikoj , mi chatis kun famkonata civitanino kaj helpis ŝin en la trovado de taŭga vojo por fini kun tiu afero.. Du horojn poste, la "apokrifa" retejo estis fermita. La skipo Ipernity anoncis ke tiu retejo estis fermita pro la demando de Giorgio Silfer kio fakte veras.. Evidentiĝas kun tiuj bedaŭrindaj eventoj ke Ipernity faras sian devon kiam oni avertas ĝin. Oni evidente ne povas riproĉi ke la skipo ne povas ekscii ĉe la momento de la enskribiĝo ĉu iu estas honesta aŭ ne.. Antaŭ ne longe Facebook, alia simila reto havis saman problemon en Maroko kun iu kiu malfermis retejon uzurpante la nomon de filo de la reĝo.. La uzurpanto estis trovita kaj severe punita.. Evidentas ke tiaj agoj konsistigas delikton punindan ĉe tribunalo.. Pro tiaj deliktoj ne kulpas la organizo kiu estis trompita [ĉiu ajn socia retejaro, kaj eĉ la leterpoŝto] sed la farintoj mem
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Ĉu li malkonsilas ankaŭ la eldonejon, kiu publikigis la libron de Camacho "La Majstro kaj Martinelli" ? kaj ĉiujn esperantligvajn ret-ejojn, kie aperis ia recenzo aŭ eltiraĵoj de tiu libro?!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 5 months ago.
Belgabirdo says:
Dankon pro la ligilo de esperantio.net. Antaŭ ol legi ĝin, mi tute ne komprenis la aferon. Mi ne konas la veran Silfer, mi devas serĉi lian nomon ĉe vikipedio. Mi ankoraŭ ne komprenas kial Anjo foriris. Bonvolu iu ekspliki al mi. Ĉu ŝi rilatas kun Silfer iamaniere? Tiaj aferoj jam okazis ĉie en interreto, ekzemple en la plimulto de la forumoj en kiuj mi partoprenis.
Krome, la Cito ŝajnas forgesi ke tiu ĉi estas plurlingva retejo, eble pli komplike kontroli ol unulingvaj.
Paŭl, ĉu Silfer volas esti polikisto? Nenion tiel aperis en la vikipedia artikolo...
La Civito ŝajnas akcepti nur la gravulojn... kaj pro la fakto ke mi ne estas kaj ne estos tiaj, mi restas ipernitiano :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
La "establo", kiun li estras, havas parlamenton kun senato kaj forumo, partioj, konsuloj ktp. Pro tio mi skribis, ke li estas politikisto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Mi tute samas al vi. Mi ne komprenis tiun "Esperanta Civito". Post la legado de Vikipedio, me ne komprenas pli pri tiu organizaĵo. Fakte, la legado de la disktuto-paĝo de Vikipedio, multe pli informas ol la artikolo mem.

Esperanta konsulo... Laŭ la artikolo menciita, la kromnomo "Giorgio Silfer" kongruas "konsulon".

Tiu afero ŝajnas ridinde, ĉar al mi tute ne gravas. Sed tiaj konfliktoj tedas homojn.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Belgabirdo says:
Tilio, ĉu vi atendis mian komenton por aldoni alian :D... "verkita nur unu minuto post mi je la unua postnoktmeze" :))
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
En tiu kazo, en tiu kaĉo aŭ en tiu ka...? :-D
This is a reply to Tilio's comment.
Posted 5 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
La Civito, UEA kaj SAT estas ne tiom organizoj, kiom ROLLUDOJ. Ĉiu "partoprenanto" strebas atingi en la ludo kaj pere de ĝi ion neatingitan en la reala vivo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ edited this comment 5 months ago.
Lars Sözüer pro replies:
Tre trafa analizo, mi memoru tion!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
Se iu deziras ludon- tiu ludu - sed chu malludo ankau estas ludo? ! tutcerte ne - ghi estas la vivo

skribas la ludanto de e- civito senatano el rugha frakcio - la dromedaro
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.