Cindy Mckee Published on April 10, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Bertiligita WordPress
Posted on April 29, 2008
5 comments (latest 6 months ago)
Joomla, helpopeto pri hundino
Posted on April 29, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
La Civito staras kontraŭ ipernity
Posted on April 25, 2008
15 comments (latest 6 months ago)
Al Onklo pri Zamenhof
Posted on April 16, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
La beno
5 comments (latest 7 months ago)
Mia fratino - akcidento
Posted on April 8, 2008
7 comments (latest 7 months ago)
Helpo funkcias! :-)
Posted on April 5, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Esperantigita WordPress 2.5
Posted on March 31, 2008
7 comments (latest 7 months ago)
La Esperanto de komputiloj
Posted on March 15, 2008
15 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 409 visits

La beno

Thursday April 10, 2008 at 12:42AM

Longtempa dezerto
la rivero eniras monton
tra valetoj preter cedroj, atingas formon
odoron de altaj altecoj, raraj estaĵoj
monta suno en la ŝaumo
krutaĵo vidigas ebenaĵon
eta paŭzo,
la monto delasas la riveron
anhelante dezerten

La aglo parolas al la taglumo, eniras mallumon
ungegoj malplenaj, ĉu dio ĉu diablo?
flugas antaŭen silente ĉiam

Hastu vento, rapidigu la pason
tra la krutaĵoj de la monto
blovu

Kaj la rivero gajnis formon
kaj jen la formo estis bona
Kaj la aglo konis la sunon
Kaj la vento blovas.

5 Comments / add your comment?

Cezar /Kaiserpro says:
Hallo, Cindy,

interesa poemo kun kelkaj lingvaj malglataĵoj! Pardonu, ke mi kritikas ilin, eble iom helpas al vi. Por mallumo mi prenus malhelon aŭ tenebron (tre malhela). "Ĉu dio ĉu diablo", tion mi miskomprenis ĉe la unua legado. Ĉu li estas dio ĉu diablo? (certe tiel pli facile legebla)
Paso estas sen iu aldono apenaŭ uzata en E-o , trapaso inter... mi preferus... kaj kutime oni konas personon, sed scias aferon, aĵon.

Amike, Cez!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Dankon Cezar, sed estas nur miaj pensoj hieraŭ; mi strebis konstrui vortbildojn kiuj portus miajn pensojn, mi ne strebis konstrui ritman, gracian poemon. Mi havis ion kion mi volis diri, kaj mi diris ĝin.
Do, legu se vi volas, ĝuu se vi povas, sed ne opiniu ke estas kutima poemo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi legas, kaj relegas la verkon, kaj miaj pensoj vagas ĉiudirekte. Sekve mi pensas, ke tutegale, kiu kion pensas, ĉu poemo, ĉu ne. Sed ĝi kompletiĝas poemo en la animo. Nu sekve, ĉio ĉi forgesigas la lingvajn malglataĵojn...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Tio nur estis privata mesaĝo. Mi uzis mian blogon kiel personan mesaĝejon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee edited this comment 7 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Cez, ĉar vi viŝis viajn aliajn komentojn, mi devis viŝi miajn respondojn.

Vere, ni povas interparoli honeste, kvankam foje ni eble iritas aŭ eĉ vundas unu la alian iomete. Mi valoras honestecon, do kiam ajn mi sentas etan 'pikon' pro la veraj pensoj de alia, mi toleras.

NE kredu ke vi devas esti tro, tro ĝentila kun mi. Kiam persono kaŝas siajn sentojn ĉar la sentoj estas malagrablaj, tio estas malhonesta, laŭ mi. Parolu kun mi!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee edited this comment 7 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.