Longtempa dezerto
la rivero eniras monton
tra valetoj preter cedroj, atingas formon
odoron de altaj altecoj, raraj estaĵoj
monta suno en la ŝaumo
krutaĵo vidigas ebenaĵon
eta paŭzo,
la monto delasas la riveron
anhelante dezerten
La aglo parolas al la taglumo, eniras mallumon
ungegoj malplenaj, ĉu dio ĉu diablo?
flugas antaŭen silente ĉiam
Hastu vento, rapidigu la pason
tra la krutaĵoj de la monto
blovu
Kaj la rivero gajnis formon
kaj jen la formo estis bona
Kaj la aglo konis la sunon
Kaj la vento blovas.
Send a message
Search for members
Cezar /Kaiserpro says:
interesa poemo kun kelkaj lingvaj malglataĵoj! Pardonu, ke mi kritikas ilin, eble iom helpas al vi. Por mallumo mi prenus malhelon aŭ tenebron (tre malhela). "Ĉu dio ĉu diablo", tion mi miskomprenis ĉe la unua legado. Ĉu li estas dio ĉu diablo? (certe tiel pli facile legebla)
Paso estas sen iu aldono apenaŭ uzata en E-o , trapaso inter... mi preferus... kaj kutime oni konas personon, sed scias aferon, aĵon.
Amike, Cez!
Cindy Mckeepro replies:
Do, legu se vi volas, ĝuu se vi povas, sed ne opiniu ke estas kutima poemo.
Imre Szabo says:
Cindy Mckeepro says:
Cindy Mckee edited this comment 7 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Vere, ni povas interparoli honeste, kvankam foje ni eble iritas aŭ eĉ vundas unu la alian iomete. Mi valoras honestecon, do kiam ajn mi sentas etan 'pikon' pro la veraj pensoj de alia, mi toleras.
NE kredu ke vi devas esti tro, tro ĝentila kun mi. Kiam persono kaŝas siajn sentojn ĉar la sentoj estas malagrablaj, tio estas malhonesta, laŭ mi. Parolu kun mi!
Cindy Mckee edited this comment 7 months ago.