Cindy Mckee Published on March 15, 08
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

La beno
Posted on April 10, 08
5 comments (latest 4 weeks ago)
Mia fratino - akcidento
Posted on April 8, 08
7 comments (latest 4 weeks ago)
Helpo funkcias! :-)
Posted on April 5, 08
2 comments (latest 5 weeks ago)
Esperantigita WordPress 2.5
Posted on March 31, 08
7 comments (latest 6 weeks ago)
 →  La Esperanto de komputiloj
Mia peto, belega respondo - kia ĝojo!
Posted on March 8, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj
Posted on March 5, 08
5 comments (latest 8 weeks ago)
Mi luktas kompreni la movadon
Posted on February 13, 08
43 comments (latest 4 weeks ago)
Angla anstataŭigota per mandarena/Engli sh will be replaced by Mandarin
Posted on February 4, 08
17 comments (latest 4 weeks ago)

Keyword tags

Linux
Linukso
libera programaro

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 663 visits / 1 vote

La Esperanto de komputiloj

Saturday March 15, 2008 at 04:23AM

"Linukso - la Esperanto de komputiloj

Esperanto - la Linukso de lingvoj" -Tim Morley ->Vilhelmo Lutermano

Tim Morley inspiris ĉi tiun artikolon:

 

Windows-uzantoj: Ĉu vi scias pri Linux -- Esperante Linukso? Linukso estas alia operaciumo - tio estas, ĝi funkciigas la komputilon, plene anstataŭigante Windows (Vindozon Esperante). Kiom multe ĝi kostas? Nenion. Linukso estas tute senpaga. Sed, kion vi diras -- La penso pri anstataŭigi Vindozon timigas vin? Bone! Vi ne devas. Miraklo ekzistas. Linukso povas regi vian komputilon rekte de lumdisko. Jes! Vi enmetas la KD-on, reŝargas la komputilon, kaj Linukso komencas kontroli la aparataron, ŝargi taŭgajn pelilojn, ktp, ktp. Fine, vi rigardas belan labortablon kiu eble montras vian Vindozan diskon en dosierujon kiun vi povas foliumi. Sed atendu! Ne ekzistas nur unu labortablon. Vi havas plurajn virtualajn labortablojn en Linukso.

Pri tio: Serĉu etajn skatolojn en via taskostrio kaj alklaku la apartajn skatolojn. Se vi havas malfermitan aplikaĵon en la unua labortablo kaj alklakas la apudan skatolon, vi iras al alia virtuala labortablo kiu ne enhavas tiun aplikaĵon.

Kiam vi finas la linuksan seancon, nur malŝaltu vian komputilon (memoru pri demeti la lumdiskon). Nenio en via komputilo estis ŝanĝita. Vindozo ankoraŭ estas tie. Nun ke vi vidis Linukson, kial ĝi estas nomata la Esperanto de komputiloj? Ne ĉar ĝi estas senpaga, kvankam tio estas kialo festi! Ne -- estas pro la alia libereco. Linukso estas malfermkoda. Ĉiu persono en la mondo rajtas legi la kodon. Ne nur legi - ĉiu ajn rajtas ŝanĝi la kodon laŭbezone. La kodo apartenas al neniu. La kodo apartenas al ĉiu. Linukso apartenas al vi -- ĉu vi volas uzi unu lumdiskon por instali Linukson en 100 komputilojn? Ĉu 1000 komputilojn? Ek al!

Neniu havas pli da rajtoj ol alia; neniu ĝuas avantaĝon super alia. Linukso egaligas ĉiun komputilan uzanton. Kaj kiam vi instalas Linukson vi ĝuas bonegan flankefikon. Vi nun estas la posedanto de via propra komputilo. Antaŭe ĝi estis la posedaĵo de Mikrosofto kaj tio kion ĝi faris vere estis mistero al vi - vi ne rajtis legi la kodon, vi ne havis ideon pri tio kion via komputilo faris.

Utilaj faktoj:

Por

1. Linukso estas pli stabila kaj utiligas malnovajn komputilojn bele.

2. Vi povas dividi vian fiksitan diskon kaj instali Linukson en apartan subdiskon. Alivorte, vi povas havi ambaŭ.

3. La programistoj kiuj laboras pri Linukso laboras pro amo, kaj verŝajne tio kaŭzas sindonan, senĉesan laboron. Linuksaj distribuoj estas ĝisdatigitaj tre ofte.

4. Kiam vi elektas kaj instalas linuksan distribuon, vi ankaŭ ricevas veran amason de liberaj programoj kune kun la operaciumo: tekstredaktiloj, retumiloj, muziklegiloj, k.s.

Kontraŭ

1. Iuj produktintoj de presiloj, sonkartoj, ktp, ne produktas pelilojn kiuj funkcias en Linukso. Do eble via presilo ne funkcius.

2. Se vi ludas videajn ludojn, restu kun Vindozo por tio. Linukso ne havas bonegajn ludojn.

3. Se vi laboras pri filmoj, mi aŭdas ke Vindozo kaj Mac OSX havas pli bonajn programojn por tio.

 

Du ekzemploj:

Pri PcLinuxOS

Pri Ubuntu

 

Multaj distribuoj:

DistroWatch

 

 

 

 

15 Comments / add your comment?

David S pro says:
Tre bone skribite!
Mi tute konsentas kun vi. Mi uzis multajn distrojn kaj provas novajn. Nun mi uzas Debian GNU/Linukson kaj mi estas tre kontenta.
Posted 2 months ago. ( permalink )
David S edited this comment 2 months ago.
Paŭl Peeraerts pro says:
Ankaŭ mi transiris al Linukso lastatempe (Mandriva + KDE) kaj preskaŭ ne plu uzas Vindozon. Sed via plendeto pri kelkfoja manko de peliloj estas prava.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Olivier says:
bela artikolo

Sed mi pensas ke grandparte ĉi tie vi prelegas por konvinkitoj.

Ĉu linuksaj malemuloj ĉeestas ?

Bedaŭrinde oficeje estas tute alia afero.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Multaj multaj Esperantistoj ankoraŭ uzas Vindozon. Mi aŭdas, "Kio estas Linux (Linukso)?"
Alia iper-familiano volis komenci Unikso-grupon por linuksuloj kaj MAC-uloj (?), kion vi opinias?
Mi sendos al ŝi mesaĝon, eble ŝi jam fondis tiun grupon.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Hmm. Mi bone konas Unikson kaj do certe aliĝus, sed mi ne bone komprenas kial nur por linuksuloj kaj MAc-uloj ...?
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
:)
Ups. Estus por iu ajn Uniksulo. Eble iu kiu uzas Sun Solaris aliĝos kaj mi povas inundi tiun personon per demandoj! :)
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Olivier replies:
Jam ekzistas yahoo-grupo, kaj li pli malpli vivas, kiel vi scias.

Kiel uniksemulo, mi ne satas duobligon sed kial ne kreo de nova grupo ĉi tie.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Ĉu la amata liberaprogramaro-grupo en Google? groups.google.com/group/eliberaprogramaro
Mi neniam volus anstataŭigi tiun grupon! Mi devus propagandi Liberaprogramaron. Fakte, mi intencas skribi pri libera programaro kaj nia grupo de Esperantistoj kiuj partoprenas en libera programaro.
Mi parolos kun Joan, kiu volis krei la ipernity-grupo, kaj ni diskutos.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Olivier replies:
Jes vi pravas, oni povus kunigi esperantajn artikolojn de Ipernity pri liberaprogramaroj en tia grupo.

Tiel oni povus pli facile konvinki la kelkajn ulojn kiuj ne aŭdis pri ili.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Olivier says:
alia interesa afero por la esperantistaro estas la tradukado de multaj programoj esperanten : eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_esperantigitaj_programaroj , kiuj funkcias, interalie per Linukso
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Ho, Olivier, mi vidas ke vi, Yves, Fefcas, kaj Denizo verkas tiun artikolon. (Mi ne konas Yekrats, sed kredas ke li estas administranto de Vikipedio, ĉu ne?)
Denizo nun preparas liston de tradukindaj programoj, laŭ prioritato. Mi petos lin sendi al vi la ligilon al tiu 'Google Doc'.
---
Mi skribis leteron al Joan.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Sammy says:
Francoj sagxaj uzas Mac ;-)
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Onidiras ke Mac estas tre bonega! Mi ŝatas la stabilecon de Unikso. Mi povas ruli plurajn programojn samtempe, kaj la sistemo ne paraliziĝas.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
ulo38 says:
linukso estas verŝajne tre taŭga sed mi estas tiom pigra ke mi uzas nur vindozo ĉar la komputilo ne estas mia. kaj ne estas mi kiu pagas ne plu la servilo. mi konfesas ke mi estas vera parazito.
plie, iu enmetis en komputilo la manieron skribi la ĉapelitajn literojn per ŝanĝo de virtuala klavaro. kaj vi?? kiel vi faras???
ĝis cindi!! smak!smak!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
:)
Mi uzas skripton kiu ŝargiĝas aŭtomate, kaj ŝanĝas la F-1 tra F-12 klavojn al la ĉapelitajn literojn.
Tiu skripto uzas la xmodmap-utilaĵon.
Sed ekzistas klavmapoj por Linukso ankaŭ, kiel vi uzas. Mi ne ŝatas klavmapojn; ili konfuzas min.
Ho, mi DEVAS havi mian propran komputilon. Ne povus vivi sen mia komputilo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.