Cindy Mckee Published on February 13, 08
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Esperantigita WordPress 2.5
Posted on March 31, 08
7 comments (latest 3 months ago)
La Esperanto de komputiloj
Posted on March 15, 08
15 comments (latest 3 months ago)
Mia peto, belega respondo - kia ĝojo!
Posted on March 8, 08
4 comments (latest 4 months ago)
Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj
Posted on March 5, 08
5 comments (latest 4 months ago)
Mi luktas kompreni la movadon
43 comments (latest 3 months ago)
Angla anstataŭigota per mandarena/English will be replaced by Mandarin
Posted on February 4, 08
17 comments (latest 3 months ago)
Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?
Posted on January 30, 08
4 comments (latest 5 months ago)
Provpoemo
Posted on January 27, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter
Posted on January 24, 08
1 comment (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 1429 visits

Mi luktas kompreni la movadon

Wednesday February 13, 2008 at 04:03PM

Mi estas meze de profunda pensado pri Esperanto. Ummmm, eble nur la komencaj, supraĵaj pensoj.
Mi ne scias kial mi volas afiŝi miajn unuajn pensojn. Ili estas konfuza ĥaoso.
 

Kiam mi komencis lerni Esperanton antaŭ 3 jaroj, la flago mallogis min. "Ĉu nacieca?" mi pensis. Mi tuj komprenis ke Esperanto estus bonega ilo por plenumi la promeson de la interreto. Ĉiu persono povus paroli libere kun aliaj personoj tutmonde; la lingva baro jam ne gravus. Mi neatentis la fakton ke Esperanto ja estas lingvo, kaj lingvo estas ligita al kulturo, al popola identeco. Rilate al Esperanto, unue la lingvo, poste la kulturo naskiĝis.

Mi certe ne komprenis la profundecon de emocioj kiu ekzistas en la Esperanta movado, aŭ la sintenon kiu kondukus onin uzi Flagon de Esperanto, kvazaŭ oni ligis sin al nova nacio. Kaj pri tiu termino 'movado'! Kiam oni parolas pri la 'movado', oni parolas pri idealo, ĉu ne? Ĉu La Interna Ideo? Ĉu la filozofio de homaranismo? Temas pri pli multe ol ilo, mi scias tion.

Do, mi komprenas nun ke Esperanto ne nur estas ilo al multaj personoj. Mi brakumas la kulturon. Mi ne estas certa ke mi brakumas la movadon. Jes, mi kredas ke ĉiuj estas egalaj. Mi neniam dum mia tuta vivo kredis ke unu gento estis pli supera. Jes, mi kredas ke lingvoj de la mondo meritas esti protektitaj. La lingvo de popolo estas fenestro en la menson, en la manieron de pensado de tiu homgrupo, kaj la lernado de novaj ideoj povas riĉigi nin kaj nian propran socion. Mi aŭdas pri la klikoj ene de la Movado. La intrigo, la atakoj. Jes jes, tio estas homa naturo. Eble temas pri mono, pri rekono, kiu estos la plej fama! Tio okazas kiam oni formas klubojn, grupojn.

Tamen, mi aŭdas pri la kabeoj de aliaj. Tiu kaj tiu persono kabeis de la Movado. Oni ne kabeas de ilo. Oni ne kabeas de klubo. Oni forlasas. Oni 'kabeas' de Esperanto. Kaj oni povas formi klikojn bazitaj sur malsamaj kredoj, ne simple bazitaj sur la personeco de elstara individuo, aŭ la deziro regi la monon de la grupo. Ŝajne, en la Esperanta movado, ja ekzistas klikoj bazitaj sur malsamaj kredoj. Mi volas legi plu pri tio. Hodiaŭ, miaj pensoj: "Mi ne volas fariĝi fanatikulo kiu apartenas al preskaŭ religia movado. Mi bone scias ke mi neniam kabeos de la ilo de Esperanto. Eble mi daŭros konsideri Esperanton ilo, kaj mi ankaŭ ĝuos la kulturon."

Referencoj: www.ipernity.com/blog/28101/42436

kaj artikolo en Esencoj memorigis min pri mia reago al la flago

 

43 Comments / add your comment?

Mondocivitano says:
Kara Cindy Mckee tre grava tia, kian vi skribis.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza says:
Esti malferma kaj preti aŭdi ne kutimajn voĉojn ...
Esperanto estas interesa afero kaj mi abomenas ajnan ideologian koncepton ...
Ofte ni mem kreas problemojn al ni ol la aliajn por ni!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 5 months ago.
Ardo says:
Ankaux mi ne Kabeos de Esperanto,sxajnas al mi,la ilo de internacia lingvo ne apartenas al iu individuo,cxiu homo povas uzi gxin laux sia prefero.
tre grava problemo ekzistas en nia Movado,al kiu mankas la plej grava ligilo,kio?ni devas esplori tion ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Mi esploros, mi legos, kaj mi aŭskultos nekutimajn voĉojn. Mi ne volis skribi tro haste, sed.... tio estas mi. Mi diras kion mi pensas, dum mi pensas.
Mia nova legado: www.ipernity.com/blog/32858
la blogo de Zlatko Tišljar (mi nun komenciĝas)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Kara Cindy, mi eklernis E-on kiam mi estis 16jara kaj la lingvon mi lernis danke al homoj, kiuj, kvankam integra parto de la movado, estis tamen diferencaj lau vidpunktoj, interesoj, opinioj ktp. Ekde la komenco mi komprenis, ke oni devas trovi propran aliron al E-o kaj al la eblecoj, kiujn ghi ofertas. En mia situacio tial, ke mi partoprenis en oficialaj lingvokursoj kaj en la vivo de la grupoj, mi suchis sufiche multe da historio kaj literaturo de Esperanto - io, kio esence interplektighas kun la historio de la movado mem. Do, por mi, E-o estis samtempe ankau la movado...sed, kiel mi diris, mi tuj komprenis, ke E-isto (au esperanto-parolanto) estas libera homo, kiuj rajtas utiligi la lingvon, kiel shi/li volas. Dum multaj jaroj mi renkontis amason da stranguloj, frenezuloj kaj fanatikuloj, sed mi ankau renkontis fantastajn homojn, kiuj instruis al mi multon...mi ne povas forgesi, ekzemple, ke mia vera unua amo estis esperantistino el Germanio...E-o kontribuis en nekredebla maniero formi mian psikologion, mian altan takson pri chiuj popoloj kaj lingvoj, pri chies opinioj. Mi nemiam estus tia homo, kia mi nun estas, sen la rekta sperto chu de la lingvo, chu de la movado...sed ankau mi, pro laboraj kaj familiaj kialoj, dum longa tempo forestis de la movado...tamen ne de la lingvo kaj de la literaturo, char chi tiu lingvo ne estas ia ajna lingvo, sed nia persona proprajho. Se vi estas germano, italo au chino, vi neniam povas paroli pri fremda liingvo, kiel pri via proprajho (kun kelkaj esceptoj). Sed rilate E-on, chio estas alia: ghi estas via lingvo, kaj per via lingvo vi faras tion, kion vi volas! Do, vi povas partopreni en la movada vivo, se tio estas en sintonio kun viaj opinioj kaj agmanieroj, au ne...kaj sekvi alian vojon: la movado estas tiel varia, kiel ghiaj membroj, char chiu homo estas aparta universo. Elkore via, Roberto
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Kara Roberto, dankon ke vi rakontis tion al mi! Mi povas lerni nerekte de viaj travivaĵoj. Fakte, mi volas traduki vian komenton al la angla. Ĉu vi permesas?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Bonvolu, senprobleme! Ghis la.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Jacek says:
Saluton, Cindy. Kun vera interesigxo mi legis viajn pripensojn. Mi invitas Vin al mia pagxo, kie en la blogo mi enmetis la tekston: "kial mi lernis esperanton". Mi opinias, ke multe de niaj opinioj rilate Esperanton kongruas kaj estas similaj:)
Amike- Jacek
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Jes, niaj opinioj kongruas -- sed lastatempe mi eksciis pri lokoj en la mondo kie oni devige lernas Esperanton. Eble tiuj personoj ne pensas la samajn pensojn pri egaleco kaj amikeco.
Kaj mi pensas pri la Raŭmistoj. Mi pensas pri la uzo de Esperanto kiel ilo; kaj ĉu tiu sinteno kaŭzus iompostioman malaperon de la amikeca vidpunkto aŭ ne. Nuntempe personoj kiuj laŭvole lernas Esperanton ja lernas por la kialoj en via artikolo; sed estonte; se (kiam) Esperanto fariĝas vastuzata, ĉu ankoraŭ ekzistos tiu sinteno? Mi klopodos imagi tian estontan mondon.
Mi modifis mian komenton; ŝanĝis 'vastuzita' al 'vastuzata'.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee edited this comment 5 months ago.
Jacek replies:
Praktika uzo de latino lingvo en mezepoko tute ne helpis konstrui "Civitatis Dei" (Dian sxtaton, dian civiton).Praktika uzo de esperanto ankaux ne kauxzos cxesigon de militoj kaj malpaco. Imagu la situacion, ke dum la Balkana milito en iama Jugoslavio esperantistoj serbaj, kroataj, sloveniaj, makedoniaj subite trovigxis ene de malamikaj soci-grupoj. Mi apenaux povas imagi situacion, ke ili devis pafi unu kontraux alian.
Tamen, duaflanke, etoso de amikeco kiun portas la lingvo Esperanto helpas al homoj (lernantoj) rekoni la lingvon kiel ian pozitivan aferon. Homo, kiu malsxatas la politikon de Usono aux Granda-britujo li ofte malvolonte rigardas la anglan lingvon. Do, homoj pli volonte akceptos lingvon, kiu ne portas kun si politikan aux kulturan imperiismon.
En Hungario lernantoj de mezlernejoj aux studentoj povas elekti cxu lerni unu el "mondlingvoj" cxu Esperanton. Estus bona afero enketi lernantojn, kio instigas ilin elekti esperanton- malgraux malgranda praktika uzo de la lingvo. Cxu temas pri alloga 'interna ideo", cxu temas pri...mallaboremo:)
Posted 5 months ago. ( permalink )
esocom says:
Jam de sia komenco la homaro faras stultaĵojn kaj la pacaj paŝoj de unu al alia gento estas raraj. Esperanto estas espereble ne tro malfrua reale ekzistanta fenomeno tiun partigon provi forigi. Se iam haveblos en Esperanto priskriboj kiel konstrui atombombon tiam ne kulpos la interna ideo. Ni simple 'risku' plu oferti nian inviton al pli paca kunvivado, per kiu motivigo ajn!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Jes, la fakto ke Esperanto estas sennacia ĉiam restos kun ĝi. Sekve, la scio de oni uzas Esperanton ĝuste pro tio, estos evidenta.
Tio estas tre bona afero! Mi ĵus eksciis ke oni ne povas disigi Esperanton de la ideo pri amikeco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Kvazaux cxio estas dirita, krom eble la fakto ke esperanto,lingvo kaj popolo lokigxas en universo sur planedo kies nomo estas la tero, kiu eltenas tiujn strangajn bestojn kiuj ni estas ni la homoj.Neniu homo inkluzive de esperantistoj ne povas eskapi al tiujn faktojn kaj ties konsekvencoj, tio estas la bedauxrinda kakofonio de nia specio. Kie ajn ni logxas ni estas la predo de homaj pasioj, vole ne vole kaj se ni strebas al paca unueco kaj amikeco, rapide ni estas reprenitaj konscie aux ne per la homaj konfliktoj... esperanto estis viktimo de tiu etoso. Ni profitu tiun eble esceptan sxancon kiu estas la Iper spaca vilagxo por alproksimigxi al nia idealo.. Ve la ekstera mondo baldaux rememorigos al ni gxian sufokan etoson Foje mi emus kabeigxi el la tiu alia ekstera mondo.. Ne eblas evidente.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Ho ve, ankaŭ mi havas la samajn sentojn tre, tre ofte kaj volas kabei el la mondo. Tiam mi rememoras ke mi estas unu el tiuj strangaj bestoj kaj ne povas eskapi de mi mem. Sed jes, mi rimarkas ke la etoso de nia Iper-vilaĝo (plaĉas al mi tiu priskribo) estas malsama. Ĉi tie ekzistas vera amikeco. Estas evidente en la komentoj kiujn ni skribas unu al la alia. Tio estas parto de miaj kontemploj. Kio kaŭzas tiun malsamecon? Ĉar honeste Gerardo, mi aŭdas pri la kvereloj en Esperantaj asocioj, mi legas kritakaĉojn en Esperantaj dissendolistoj kaj mi pensas, "Ĉiam ĉiam oni volas esti supera al aliaj - foje per la disbato de aliaj. Sed Esperanto temas pri egaleco, ĉu ne?" Tamen mi revenas ĉi tie kaj regas egaleco kaj paco -- entute -- estas malmultaj esceptoj. Kial?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Mi ne havas ion plian, krom tio, kion vi diris, karaj Cindio, Roberto, Georgo, Jacek, Reza, Frank... mi volas nur danki, ke vi notis viajn pensojn, kaj opininojn, kiuj estas interesaj, valoraj, veraj!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Kara,

mi trovas viajn ideojn ne konfuzaj, male, ili similas al miaj, mi ŝatas la kulturon de Esperanto, sed ne tre la movadulojn, kiuj preskaŭ ĉiuj volas regi iun kaj ion. Estas tiuj, kiuj kunportas sian fiecon en Esperantion, por tiuj Esperanto estas nur plia ilo por esti potencaj pri iuj kaj io. Tamen iuj movadoj ne tro ĝenas min, mi eĉ certas, ke illi spite al ĉiuj mankoj tre necesas, ili disponigeblas multajn servojn, kiujn mi volonte uzas. Movadoj do estas dutranĉaj glavoj. Krome! La unuopaj esperantistoj ne estas joton pli bonaj ol iuj movaduloj, ofte ili kunkulpas la mizerojn en la movadoj, ĉar ili mem ne aktivas kaj havas la sintenon de homoj, kiuj atendas nur, ke oni priservu aŭ regalu ilin. Jen la bremsuloj de ĉiu movado.

La plej plaĉa organizo por mi estas SAT, ankaŭ certa speco de movado -sed esence movado de progresemuloj. Sen SAT mi estus sen iu hejmo en Esperantio, kvankam ankaŭ mi jam foje forkuris tie, sed intertempe multo ŝanĝiĝis al pli bona etoso, certaj tre energiaj junuloj, precipe la fratoj Markov el Francio ekagis decide ĉe SAT, kaj ili puŝas la SAT- organon Sennaciulo antaŭen, jen mia impreso. Mi laboras en la redaktejo de Sennaciulo, kaj tial mi diru foje, ke ni tiaj kiaj vin bezonus...Traktoristinoj estas tre bonvenigataj en SAT. :))

Nu, certu, ke ni komprenas vin kaj viajn dubojn....pli da ili ol vi eble supozas...

Tre amike, Cez!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar edited this comment 4 months ago.
Cindy Mckee pro replies:
Trafite. Ŝajne, en ĉiu movado, parademaj personoj kaj ekstremuloj volas fariĝi la estroj; ne nur la prudentaj entuziasmuloj.
Sed mi! - mi estas unu el la unuopaj Esperantistoj kiuj atendas la servojn de la Esperantaj movadoj. :(
Mi hontas.
Kiu estas la plej bona persono -- la 'paradema' gravulo en movado kiu ebligas tiujn utilajn servojn, aŭ mi kun mia mano etendita?

Mi legis iomete pri SAT. 'Sennacieca' ĉu? Ĉu vi uzas la vorton 'diasporo' aŭ ĉu la sennacieco temas pri la strukturo de la organizaĵo? Mi volas diri ĉu SAT estas sennacieca ĉar ne ekzistas naciaj sub-organizaĵoj aŭ ĉu SAT estas sennacieca pro la malakcepto de naciismo?
Mi amas la fakton ke vi bonvenigas traktoristinojn!! ;)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Kara Cindy,

jes, nobla elekstera observado de E-organizoj fine helpas nek al la organizoj nek al vi mem, ĉar la esperantista vivo sen organizoj eĉ pli tristiĝus. Mi mem travivis tion, mi estas daŭre altirata kaj forpuŝata de organizoj, estas normale, sed fakto estas, ke vi trovas pli da interesaj homoj en organizoj ol ekstere de ili. Vidu en mia blogo, tie vi trovas ligojn al SAT. SAT estas decide malnaciisma,certe. Kaj traktoristinoj estas homoj, kiu eĉ ĉe SAT estas maloftaj:).SAT havas membrojn el tre diversaj popoltavoloj... kelkaj estas kiel mi senlaboruloj :(( Do ne lumanta ekzemplo por tio, ke SAT estas organizo por laboristoj, ĉu? Mi ofte pensas, ke Esperanto estas ankaŭ luksaĵo, ne ĉiu havas tempon por tio.

Tre afable, Cez!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar edited this comment 4 months ago.
Cindy Mckee pro says:
Sed mi daŭras senti la deziron palpi kaj ekzameneti iomete plu. ;)
Mi certe intencas legi multe ĉe via blogo; vi verkas multajn interesajn artikolojn lastatempe.
Mi vizitos vin post la ŝtormo; mi nun aŭdas tondron.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Kara,

nun mi jam denove estas eks-SAT-ano, tiel rapide tio iras. Ja fulmrapide.

Amike, Cez!

PS: Hm, ankaŭ ĉe ni sturmis tiom, ke eĉ homoj mortis. Mi faris aĉeton, kaj fajfis pri la sturmo, sed tiu ne pri mi, sed sur min, mi estis ĝoja veni hejmen sen iu damaĝo de la aŭto. Pro la legado de la tekstoj de aliaj mi devas diri, ke oni tute ne povas legi ĉion... :((( Do ankaŭ ne min, kompreneble, kaj ĉu gravas... certe ne...

Bonŝancon pro la ŝtormo!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Sed jes, mi legis ĉe via blogo hieraŭ. Mi ne estis ensalutinta. Ofte, mi elsalutas kaj poste revenas al la paĝo de iu. Mi presis vian tradukon de Hemingway kaj legis tion hieraŭ nokte. Estis plezuro legi tion Esperante. Dankon!
Ĉu homoj mortis? Ĉi tie estis nur ordinara ŝtormo; sed mi devis malŝalti la komputilon pro la fulmo.
Mi scivolas pri via eksiĝo de SAT. Ĉu vi volas paroli pri tio?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
Iam mi ankaŭ pripensis pri mia loko en la movado... Kaj finfine mi decidis ne partopreni la movadon restante sendependa lingvouzanto.
Sed... Uzante la lingvon, verkante, babilante kun aliaj geesperantistoj, ĉu mi tamen partoprenas la movadon? Kio do estas Esperanta movado?... Kaj ĉu estas diferenco inter la movado kaj Esperant(lingv)a komunumo?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Bonegaj demandoj! Mi ankaŭ rimarkis la uzon de la vorto 'movado' anstataŭ 'komunumo'.
Ŝajne, ili estas apartaj aferoj.
Mi kredas ke 'movado' temas pri poresperantaj aktivecoj. Klopodoj antaŭenigi Esperanton.
Laŭ mi, komunumo povas signifi la kulturan ĝuon de Esperanta literaturo kaj interparolo, kaj eble ankaŭ peresperantajn kontaktojn kaj interkomunikadon. Kvankam ili miksiĝas; ne estas limo inter la du.
Ĉu vi ankaŭ imagas vin kiel punkton sur Esperanta mapo? Kie mi metu min?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee edited this comment 4 months ago.
Dmitri Breĉalov replies:
Estas bona respondo. Do, vi pravas - ni estas eroj de la komunumo se ni uzas la lingvon (komunikante al aliaj) kaj ni estas parto de la movado se ni laboras por Esperanto.
Sed... Kio estas 'poresperanta aktiveco'? Se ni uzas la lingvon, kaj niaj proksimuloj-neesperantistoj aŭdas ĉiam pri Esperanto de ni, se ni babilas ĉe Ipernity kaj aliaj vidas ke estas ja sufiĉe granda kvanto da esperantistoj - ĉu tio ne estas poresperanta aktiveco? Kie estas la limo inter la komunumo kaj movado?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Vi pravas! Eĉ nia peresperanta aktiveco estas poresperanta, ĉar aliaj rimarkas. Fakte, nun ke mi pensas pri tio, nia peresperanta aktiveco verŝajne pli gravas, ĉar ne estas propagando. Kiam vi puŝas iun, ili emas repuŝi, ĉu? Nu, mi estas tia. Kiam mi komprenas ke oni volas reklami ideon al mi, mi instinkte estas forpelita de la ideo.
Sed, kiam mi vidas la utilan uzon de io, mi ankaŭ volas uzi tion.

He, ĉu vi scias ke pluraj iper-anoj komencas lerni Esperanton ĉar ili vidas ties uzon ĉi tie?
Pruvo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee edited this comment 4 months ago.
Dmitri Breĉalov replies:
> Kiam mi komprenas ke oni volas reklami ideon al mi, mi instinkte estas forpelita de la ideo.
> Sed, kiam mi vidas la utilan uzon de io, mi ankaŭ volas uzi tion.

+1 :)))

Mi scias ke kelkaj miaj konatuloj interesiĝis pri esperanto ĉar ili vidis ke mi uzas ĝin, ke oni komentas miajn blogerojn en esperanto ktp... Mi preferas ne reklami laŭte sed simple uzi la lingvon ne kaŝe, fakte uzi. La sola reklamo estas malgranda insigno kun verda steleto sur mia jako. ;)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Angle mi dirus eble: 'Ruliĝu glate!' Esperante eble 'Samideano, antaŭen!!'
Ni uzu!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
jes!
kiel la frazo sonas angle?
interalie en la rusa ekzistas frazeto "ruliĝu kolbasete" - stranga frazeto kun tute malsama senco. ;)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Dmitri, :) angle oni diras 'roll on', 'keep on rolling', ktp. Mi tradukis ĝin 'ruliĝu glate' ĉar 'glate' ŝajnas esti subkomprenata parto angle.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
ah! jes, mi konas la esprimon 'keep on rolling'. :) dankon, Cindy! :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Kara Cindy,

ekzistas inoj, kiuj ekde la unua momento estas simpatiaj al oni, kaj oni malofte eraras pri tio... vi apartenas al ili. Ĝojas min, ke mia traduko de Hemingway plaĉis al vi. Dmitri certe pravas, sed estas tento agi en movado, tamen ne nepre necesas, vere ne...oni povas esti aktiva sen organizo, pri SAT mi ne povas diri ion definitivan momente, sed kiel homo oni ĉiam singardu ne esti dependa de organizo, kelkaj homoj havas talenton por tio agi en kaj ekster organizo, mi ne, mi postulas tro multe de aliaj, kaj poste ekestas la ĉagreno:) Por mi estas plej bone labori sen iu partio aŭ organizo, kiu volas fari el Cez iun Cezĉjon. Kiel kortega hundeto mi ne taŭĝas, tio estas jam klara. Tamen, homoj estas diversaj, kun diversaj talentoj...iu volonte estas pordogardisto kaj alia ŝatas vagi tra la arbaroj, bone tiel, alie la mondo estus terure enuiga...Ĉapek, verkisto, diris, ĉiu membro de la homaro estas malforta, sed la homaro forta. Tiel estas. Ni estas pli ol nur individuoj. Ĉu ni kredas ĉu ne? Imagu, se vi ĉiujn viajn traktorojn devus mem eltrovi, konstrui kaj kunmeti...tio ne eblas, ni estas pli ol nur individuoj...ni estas individuoj sur certa ŝtupo de la evoluo de la socio, tiel kunligitaj kun aliaj, do tiel parto de la homaro...egale kiom ajn krude la vento blovas nin momente en la vizaĝon. Tiu mondo ne estas mia mondo,mi ne estas kunulo de nia tempo, sed mi pensas, ke ni plu progresos kune, Esperanto estas utila pri tio.

Ĝis baldaŭ, kara amikino!
Saluton al Dmitri!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Cez! Tiel saĝe; kune ni atingas multe, sole.. nu, sole mi certe ne povas atingi multe.
Mi revenos kaj aldonos aliajn pensojn al ĉi tiu komento kiam mi povas. (mi alklakos 'modifi')
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
kara amikino,Saluton ! Mi legis vian artikilon,kiu estas interesa por mi. Kiam mi renkontis L.L. Zamenhof per liaj paroladoj, mi sufiĉe komprenis,pro kio movado naskiĝis. Kvankam mi ankoraŭ ne scias ,ĉu mi estas tia fanatikulo pri movado aŭ ne,tamen mi persone la plej altetaksas tiun,kiu dediĉis sian tutan vivon al Esperanto movado same kiel L.L. Zamenhof. Mi tiel kortuŝite legis la paroladojn de L.L. Zamenhof, ke mi mem tradukis ĝin en Korea lingvo kaj publikigis ĝin en Korea Esperantujo. Mi pensas,ke fanatikuloj estas tiuj ,kiuj volas vivi la plej valore en partopreno de nia movado. jen: www.paroladoj.cjb.net Mi esperas ke mia komento helpos al vi . Amike salutas,Lee Hyun Hee (Onklo) el Seulo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Ho! Ĉu vi ankaŭ ĉeestas tie ĉi, kara onklo Lee? :)))
La mondo fariĝis vere malgranda. :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara amiko,Dmitri ! Saluton ! Mi iam rekte skribis al prezidanto de UEA,d-ro Probal Daŝgupto,por ke li mem anoncu al ĉiuj landaj Esperanto-asocioj ke ili havu tradukaĵon de paroladoj de L.L. Zamenhof aparte en siaj naciaj lingvoj. Ĉar mi renkontis multe da Esperantistoj,kiuj ankoraŭ ne renkontis L.L. Zamenhof per liaj paroladoj,kvankam ili lerte parolas ĝin. Tio estas domaĝa afero por nia movado. Laŭ mia konsilio ,Brazila amiko s-ro Vitor Luiz kortuŝite legis la paroladojn de L.L. Zamenhof kaj tardukis ĝin en portugala lingvo por portugala lingvo-parolantoj kaj publikigis ĝin per lia retpaĝo. Mi esperas ke pli multe da Esperantistoj komprenu movadon kaj partoprenu en ĝi. Kiu tiel multe faris klopodon por komprenigi unu la alian .nin,terglobanojn krom L.L. Zamenhof ĝis nun ? MI neniam aŭdis ke iu sangktulo,kiu historie vivis ĝis nun, faris tiel grandan klopodon por unuigi terglobanojn krom nia majstro L.L. zamnehof. Estas grave ke oni parolas Esperanton lerte,tamen mi pensas ke estas multe pli grave kompreni nian movadon. Esperanto estas lingvo,kiu havas en si sian propran spiriton,ĉu ne ? Kiu nacia lingvo havas tian sangktan spiriton ? Mi partoprenas en la movado de Esperanto,pro ke mi volu vivi pli valore mian unufojan vivon ĝis kiam mia vivo finiĝos en ĉi tiu mondo. Mi ĉiam konsilas al ĉiuj ,kiuj ĝis nun ne renkontis nian majstron ,L.L. Zamenhof ke ili nepre ,rekte renkontu lin per liaj paroladoj, kio estas unu el movadoj de Esperanto ,ĉu ne ? Kara Dmitri,ĉu vi ankaŭ konsentas kun mia opinio ? Lee(Onklo)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Kara amiko! Iam mi legis la paroladojn de L.L.Zamehof (almenaŭ tiujn kiujn mi sukcesis trovi tiutempe). Jes, estas konsilidne ke ĉiu esperantisto nepre legu verkojn de nia majstro.
Tamen, ĉiu mem decidas, ĉiu mem provas kompreni sian lokon en la tero. Kio estas partopreni la movadon? Ĉu viziti lokan e-klubon? Ĉu partopreni aranĝojn? Mi opinias ke mi pli bone kontribuu al Esperanto, al la interna ideo per miaj personaj kontaktoj, per miaj personaj agoj. Do, fakte mi mem provas kompreni mian lokon en Esperantujo. :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,amikino,Cindy. Zamenhof diris ke interna ideo malaperos ,kiam homaro aktuale akceptos Esperanton kiel internacian lingvon kaj Esperanto venkos la mondon. Tiuj, kiuj jam kabeis estas tiaj homoj,kiuj jam perdis Esperon pri nia lingvo, tamen nun estas komputila epoko,kiu estas la plej favora tempo por Esperanto- movado. Kiu antaŭsciis, ke post dek jaroj aperos Ipernity por Esperantistoj ? MI esperas ke vi ne plu luktu kompreni la Esperanto-movadon,renkontinte L.L. Zamenhof per liaj paroladoj. Mi kredas ke nia majstro ,L.L. Zamenhof perfekte respondos al via demando.
Amike salutas,Lee(Onklo) el Seulo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Kara Onklo, mi jam legis la Fundamenton, eble aliajn tekstojn de Zamenhof, mi forgesas. :(
Sed certe vi pravas; se mi havas demandojn, mi demandu al la kreinto! Li laboris dum pli ol 20 jaroj pri la lingvo kaj la ideo, ĉu ne? Mi promesas legi liajn verkojn profunde. Mi revenos al vi kaj parolos plu pri ĉi tio. Hodiaŭ mi nur povas skribi iomete. :(
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara Cindy, Mi ĝojas k e vi rekte renkontos L.L. Zamenhof per liaj paroladoj. Paroladoj de L.L. Zamenhof estas la plej grava kerno de nia movado. Multe da homoj ankoraŭ ne rimarkas ke Esperanto esas trezoro de homaro. MI ŝatas Esperanton pro jenaj kialoj, unue) ĝi estas logika lingvo. due) ĝi havas en si sian propran spiriton,kiun aliaj naciaj lingvoj ne havas. trie) al ĉiuj,Esperanto estas facile prononcebla lingvo. Kvankam mi ne rekte instruas Esperanton ,tamen konsili al iu renkonti Zamenhof estas unu el movadoj,laŭ mi. Ĉar mi mem tradukis ĝin,tial mi nun sentas ke en mia vejno fluas iomete da sango de L.L. Zamenhof. Mi esperas ke vi tiom ŝatos Esperanton kiom mi. Oni povas nomi min fanatikulo pri Esperanto,tamen ne gravas ! Esperanto ĉiam donas al mi FELIĈON ! Por FELIĈIGI SIN,ni homoj ĉiam faras klopodon kaj tiel vivas,ĉu ne ? Dankon,amikino ! Lee(Onklo) el Seulo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Mi ĝojas legi vian respondon! Esperanto ja esta logika, kaj tre 'natura'; mi tuj ŝatis ĝin kiam mi legis 'ekzemplan alineon'. Kaj mi studis 10 lecionojn kune kun instruisto el Britujo -- post nur... unu semajno aŭ 9 tagoj, mi kapablis skribi malgrandajn tekstojn al li. Kaj mi finis la 10an lecionon post 2 semajnoj. Tio mirigis min! Mi povis uzi vortaron kaj tajpi leteron kiu estis legebla!
Tio donis ankaŭ al mi grandan feliĉon, kiu ankoraŭ daŭras. :)
Kaj jes, mi sentas la spiriton, kara Onklo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara Cindy, Kiam mi legis unuan paroladon de L.L. Zamnehof ,mi ne povis forgesi jenajn vortojn de L.L. Zamenhof. "Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo,en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion. Sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio,kiel pri ia dolĉa fantazio,sed NENIU PRENIS ĜIN SERIOZE, NENIU KREDIS PRI ĜI." Altan lingvan muron neniu prenis serioze. Nur Esperantistoj nuntempe ankoraŭ prenas ĝin serioze !! Do,ni bezonas movadon por multigi Esperantistojn,ĉu ne ?Mi ne scias ,kiam Esperanto venkos la mondon,tamen estas certe ke tiam nepre venos,ĉar ni vivas kun INTERNETO. Mi kredas ke Esperanto kaj interneto faros homojn unu granda familio. Mi kuraĝe diras ke tiuj,kiuj ankoraŭ ne renkontis L.L. Zamenhof per liaj paroladoj ,ne plu nomas sin Esperantisto. MI ankaŭ konsilas al vi ke legu la deklaracion de Bulonjo sur Maro kaj manifesto de Prago. Mi volas legi vian postlegan impreson pri la paroladoj de L.LZamenhof.Amike salutas,Lee(Onklo).
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Dankon pro la rekomendoj. Mi memoras ke mi legis la Manifeston de Prago: "evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon.."
kaj mi legos la prelegon en la unua UK rapide. Mi havis kapdoloron, do mia legadtempo ne ekzistis lastatempe.
Mi skribos pri miaj pensoj ĝoje! Dankon Kara Lee!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Antaŭ ol mi legi la paroladojn,mi ĉiam pensis ke Esperanto estas nenio alia ol ŝatokupo,tamen sen larmoj mi ne povis legi ĝin kaj fine fine tradukis ĝin por forigi miskomprenojn pri ĝi por Korea lingvo parolantoj. ..... Zamenhof respondos al vi ,kial ni bezonas nian movadon....
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.