Cindy Mckee Published on February 4, 08
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
La Esperanto de komputiloj
Posted on March 15, 08
15 comments (latest 5 months ago)
Mia peto, belega respondo - kia ĝojo!
Posted on March 8, 08
6 comments (latest 3 weeks ago)
Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj
Posted on March 5, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Mi luktas kompreni la movadon
Posted on February 13, 08
43 comments (latest 4 months ago)
Angla anstataŭigota per mandarena/English will be replaced by Mandarin
17 comments (latest 4 months ago)
Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?
Posted on January 30, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Provpoemo
Posted on January 27, 08
1 comment (latest 6 months ago)
Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter
Posted on January 24, 08
1 comment (latest 7 months ago)
Joomla 1.5 stabila eldono
Posted on January 22, 08
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 921 visits

Angla anstataŭigota per mandarena/English will be replaced by Mandarin

Monday February 4, 2008 at 03:52PM

Ĉu via lando daŭras antaŭenigi la lernadon de angla kiel la internacia lingvo? Informu la respondeculojn ke ili faras gravan eraron! La estonta internacia lingvo estos la ĉina lingvo (mandarena). Dank' al la internacia komerco pro la panama kanalo, Panamo scias ke Ĉinujo fariĝas granda ekonomia potenco en la mondo kaj komencas ordoni la lernigon de la mandarena ĉina lingvo en la lernejoj de tiu lando; efektivigota en ĉiu lernejo post 10 jaroj. Fakte, la ekonomio de Ĉinujo nun estas la dua plej granda en la mondo, post Usono. La Malneta Enlanda Produkto de Ĉinujo pligrandiĝas pli ol dekoble ekde 1978. angla referenco

Ni lernu mandarenan! Aŭ ni uzu Esperanton kiel eble plej multe por ke ni povas esti ekzemplo al aliaj!

Mi scias tion kion mi volas fari.

--------------

Does your country still push the learning of English as the International language? Tell the people in authority that they're making a serious mistake! The future international language will be Mandarin Chinese. Thanks to the worldwide trade from the Panama Canal, Panama knows that China is becoming a great economic power in the world and they are now mandating the teaching of Mandarin Chinese in their schools, to be fully implemented throughout the land in 10 years. In fact, the economy of China now is the second largest in the world, after the United States. The Gross Domestic Product of China has risen more than tenfold since 1978.

Let's learn Mandarin! Or let's use Esperanto as much as possible as an example to others!

I know what I want to do.

 

17 Comments / add your comment?

esocom says:
Mi plu pledas por Esperanto!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Roberto Tresoldi says:
Kvankam mi konas la cxinan lingvon, kiun mi multe sxatas pro kulturaj kialoj, mi absolute pledas por Esperanto. La angla lingvo eble post trideko da jaroj estos nur unu el la tiam uzotaj pontolingvoj (kvankam gxi devos vere lukti kun la hispana, kiu riskas farigxi la estonta lingvo de Usono...). Mia lando spertis tiom multe rilate pontolingvojn: unue regis la malnovgreka, la etruska kaj la punika lingvoj...aldone al la lokaj lingvoj...poste venis la tempo de la latina lingvo, kiu interregis kune kun la greka...poste venis la tempo de la gxermanaj lingvoj, dum la invadoj...kaj ankoraux la tempo de la araba kaj de la grekbizanca lingvoj en la plej frua mezepoko...poste regis longe la latina kiel pontolingvo, sed tuj poste alvenis cxu la franca, cxu la malnovprovenca...poste esti la tempo de la novfranca, kaj de la hispana, kaj de la germana kaj de...nu, mi iom lacas paroli pri kun kiom da pontolingvoj ni devis kunvivi...Tial mi ridetas, kiam oni parolas al mi pri la estonta venko de ununura grava nacia pontolingvo por la tuta homaro....Nur Esperanto ne ridigas min, sed levigas min el la segxo por respektoplene saluti la veran solvon de cxi tiu - male - porcxiama problemo!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Brave, brave!
La lingvoj restis sufiĉe longe por rabi la lokan kulturon kaj malaperigi la lokan lingvon, ĉu ne? Kaj latina anstataŭigis multe da la lingvoj de Eŭropo per latinidaj lingvoj. Ni scias tion, kio okazas; historio estas nia instruisto, jes.
Neniu nacia lingvo, kiel ajn granda kaj bela, rajtas sufoki aliajn lingvojn.
Ni povas praktike uzi Esperanton; tio estas la plej bona maniero antaŭenigi Esperanton, miaopinie. Personoj kiuj strebas trudŝovi Esperanton en oficialajn lokojn ofte estas rigardataj kiel religiaj zelotoj. Nur kiam personoj vidas la utilecon de io en reala vivo, kiel la rezulto de internacia komerco en Panamo vekiĝante la ekscion de la graveco de Ĉinujo kiel komerca giganto, sekve la bezonon koni la lingvon, nur tiam personoj vere komprenas la esencon de afero.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
interesa informo.

kaj eble mi povus permesi min komenti en pasinta interlingvo:
Sic transit gloria mundi !
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckee pro says:
Vivat Esperanto!
Ĉu mi diris tion ĝuste?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Same mi pledas por esperanto. Mi, kiel knabo devis lerni la rusan lingvon, devige. Miaj genepoj nun devas lerni nur la anglan. Kial? Cxu pro potenco de Usono kaj Anglujo? Esperanto vere estas tauxga lingvo por cxiuj. Neniu estas preferata, neniu estas subpremita.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Jes! Trafa komento -- "Neniu estas preferata, neniu estas subpremita". Ni bezonas neŭtralan solvon kiu respektas ĉiun lingvon.
Nuntempe iuj personoj MALamas la anglan pro kredo ke tiu lingvo estas la lingvo de la 'konkerantoj'. Mi ne volas tion. Kaj mi ne volas ke la ĉina lingvo estu malamita estonte.
La domino de unu nacia lingvo super la aliaj pro la graveco de tiu nacio kiel komerca potenco starigas situacion de konkerintoj kontraŭ konkeritoj. Kaj multe da indigno, kompreneble!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jan Popelka pro says:
Brave! Nu, estas stulte malami LINGVON, ja ĉiuj lingvoj estas interesegaj kaj evoluo de iu ajn lingvo ligita kun historio kaj kulturo de respektiva nacio estas laŭ mi ververe mirinda afero. Tamen malami lingvan influaĉon kaj perfortojn, kies rezulto estas kripligo de propra gepatra lingvo - ja tion mi bone komprenas kaj ofte mem travivas, promenante en urbo, legante reklamojn, aŭskultante kunlernantojn...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Verdire via sinteno estas la plej saĝa, Cindy. En latino estas la jena proverbo: "VERBA MOVENT, EXEMPLA TRAHUNT." Vivu Esperanto!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Ni estu ekzemplo, Eustáquio! Vivu Esperanto!

Mi malamas la influaĉon, Jan. Kaj granda problemo estas ke fariĝi bona parolanto de la nun reganta nacia lingvo, oni devas forlasi studon de la lingvo kaj kulturo kiujn oni vere volas studi. Pri anglaĉo:
Longtempe mi ne sciis ke alilandanoj foje devis studi multajn kursojn angle. Kiam brazilana amiko diris ke li devis studi teknikan kurson angle, mi tralegis la tekston kaj ĝi estis plenplena je misliterumoj! Li ne estas flua angla parolanto, kaj la fakto ke la kurso enhavis gravajn erarojn kondamnis lin al malsukceso. Abomeninde!
------
Eustáquio havas ligilon al Raporto.info, kiu havas tre interesan komenton.
www.ipernity.com/blog/eustaquiomaia/40802
Kaj plu pri tiu temo ĉe Jan: www.ipernity.com/blog/popojan/41777
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
Jes, ĉiuj esperantistoj bone scias, kial lerni la lingvon, bedaŭrinde la aliaj pli multas, kiuj konsideras E-on vantaĵo, maltaŭga por ĉiutagaj vivo kaj utileco ekzemple komerca. Ĝis kiam ne ekzistos kelkaj milionuloj, riĉiĝintaj per Esperanto, kiuj montros veran utilecon de nia lingvo, preskaŭ vanas ĉiu espero. Tamen ni ne ĉesu prezentadi ĉiujn avantaĝojn, eble iam io okazos...!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Mi vere kredas ke la utileco de Esperanto interrete allogos multajn. Kaj ju pli da retanoj uzas Esperanton, des pli da retanoj volas lerni kaj uzi Esperanton kun ni.
Kaj tiuj retanoj enkondukos la uzon de Esperanto en siajn komercajn intertraktadojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Pesimismo pri Esperanto ne plu estas aktuala. Ipernity por ekzemplo pruvas, ke Esperanto estas tre viviforta. Ni esperantistoj ne provu konvinki iun pri Esperanto, kiu ne scias ĝin. Ni prefere demonstru ĝin, kaj ĝuste tion ni ĉi tie kaj en la interreto entute faras, kaj tio akordigas min tre optimisma pri la plia evoluo de Esperanto. Tamen, Esperanto ankoraŭ longe devos ludi la rolon de cindrulino, ĝis ĝia tempo vere estos veninta, ĉar lingvoj ĉiam dependas de politikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj. La plimultoj parolas ĉiam la lingvo de tiuj nacioj, kiuj plej fortas ekonomie. Do, tre bone imageblas, ke iam la mandarena regas la internacian komunikadon. La tempo de Esperanto estos veninta, se ni vivos tutmonde en speco de demokrata socialismo. Do, tiam, se nacioj tute ne plu ludos rolon. Mondoregnon kapitalisman en unu nacio mi ne povas imagi, tio estus paradoksa regno sen subuloj. Sed momente ni estas ankoraŭ tre for de tiu tempo post la kapitalismo, ni estas pro tio en certa senco idealistoj, antaŭirantoj, utopistoj. Nu, min tio ne ĝenas, mi estas volonte revulo, utopisto kaj antaŭiranto. Mi ne volas stari je la flanko de tiuj, kiuj havas la plej bonajn kanonojn, prefere iri kaj krii en la marŝblokoj de tiuj, kiuj postulas, ke oni vidu ilin nur plu en muzeoj:). Tiel pri Esperanto, prefere esti esperantisto ol lingva imperiisto, ĉu? Ankoraŭ Esperanto en certa senco estas lukso. Sed kial ni ne amu lukson, kiu plibeligas kaj mense riĉigas nin, ĉu? Newspeak kaj la Granda Frato estas malagrablaj aperoj de nia tempo, sed ankaŭ tiuj du granitblokoj iam disfalos, ĉu? Poste ni parolos eble la mandarenan aŭ jam iun eksterteran lingvon:), ĝis la eksterteruloj ekkomprenos, ke Esperanto estas pli bela kaĵ pli prudenta lingvo ol ĉiu kosma lingvo, kaj tiam la galaksioj transprenos la amatan lingvon de nia kara majstro., kompreneble riĉigita per la linĝvoj de la eksterteranoj:).Do, Esperanto neniam mortos, mortos nur la imperiaj lingvoj, kiuj estas kreitaj por nur efemera uzo, se oni pensas en eonoj. Ke ni spite al ĉiu verŝajneco jam nun perfekte interkomunikas per Esperanto, estas io, kio pruvas, ke neniu potenco estas centprocenta kaj eterna, ankaŭ ne la lingva imperiismo. El la asfalto kreskis jam belega floro, sovaĝa rozo, kiu flustras al ni siajn ribelemajn sopirojn en Esperanto:).

Esperantistan saluton al vi, kara Cindy!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Eble eble venos tempo kiam la mondo sentas sin tiel interligita ke nacioj jam ne ludos gravan rolon, mi ne scias. Nun ekzistas tuja internacia novaĵo, tuja komunikado, rapida veturado. Sekve, ĉu la mondo fariĝos vilaĝego en la mensoj de la popoloj?
Certe Newspeak kaj Granda Frato ne havas ŝancon kreski en malfermitaj socioj. Kaj nuntempe ĉu iu ajn nacio povas resti fermita longe? La ekstera mondo frapas je la pordo, frapas je la fenestroj, rampas sur la tegmento de tiu fermita socio kaj frapas! :)

Laŭ mi, Esperanto donas tiom da utilo al interkomunikado ke mi ne vidas ĝin kiel lukson.
Kaj estas tro oportuna por aliaj ignori longtempe en ĉi tiu epoko de la interreto. Estas utila ilo kiu samtempe malaperigas nacian 'preferon' -- lingve, ĉiuokaze.

Ho, kiel la kosma lingvo! Vi memorigas min pri la sciencfikcia romano kiun mi legis de Harry Harrison -- la titolo estis io kiel 'Rustimuna ŝtalrato'. Nu, mi ne estas certa, sed kredas ke en tiu libro la kosma lingvo ja estas Esperanto. Kaj tio nur estos prudenta. Escepte ke por preventi la kolizion de kosmoŝipoj, ni vere bezonas alian vorton ol 'maldekstr-'. Se la piloto ne aŭdas la 'mal' parton, ŝli eble turnus dekstren kaj kolizius kun alia ŝipo. :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cezar pro says:
Tute neniu problemo, mia kara, tio okazas ja ĉio tute aŭtomate, homoj tiam sidos nur en iu angulo kaj flegos siajn neŭrozojn, hihi...maŝinoj ne havas koron, ili agas precize, kaj se la mondo ĝuste eksplodus en pecojn...
Cetere ĉu tio eventuale eblas, ke ni homoj senkonscie adaptiĝas al la kosma temperaturo, tial do la frideco en la mondo:)). Eble ni sentas, ke ni tiel iom povas elŝovi la maŝintemperaon? Ĝis "Ŝtalrato transprenos la negocon:) Nu, ni ne estu tiel pesimismaj tiom longe ekzistas afablulino Cindy, la mondo ankoraŭ estas brila, sana kaj agrabla. Fakte Elizeo, sed kun enirbileto. La malbeno de la homoj estas, ke ili neniam povas esti kontentaj kuni tio, kion ili jam havas, kaj tial ni tiom devas hasti ĉiam... mi hastas nun en la liton, kara, aŭ al la tovostultigilo???

Cetere: Maldekstren! LIven! (en faklingvoj) Do la signalo eble estos LIven! Kaj la piloto kraŝos, ĉar li ne scias, kio estas liven, ĉu? :)))

Have a good time, Cindy!
I'll come along again!

Post noktomezo legu tion ankoraŭ: Mi deziras la vi ĉion bonan al via Internacia Tago de l' Inoj!
La sonoriloj sonu por vi ĉiuj, la anĝeloj kantu Hallelujah por vi, kaj viaj edzoj, amikoj ktp...faru la tutan laboron de l' tago, speciale la lavadon de la manĝilaro, kaj la sitelojn ili portu al la rubujoj, kaj ili faru la aĉetojn por vi, surtabligu ktp... vi dume kuŝu sur sofo en la loĝocambro kaj ĝuu la paŭzon!


Viaj Cez!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Liven! Mi kraŝis mian ŝipon! Mi opiniis eble 'sinistren'...
:)
Ho, ĉu vi ankaŭ konsideras la universon grandega maŝino? Kaj la tero granda organika maŝino?
Bonan nokton, kaj dankon, dankon pro la afablaj vortoj!! Vi estas reala amiko, ne nur tajpitaj vortoj sur mia ekrano!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton. En mia juneco mi lernis Anglan lingvon dum dek jaroj,tamen malsukcesis regi ĝin.(plej parte da Koreoj ankoraŭ havas samajn situacion) Tiam eĉ Instruisto de angla lingvo ne ĝuste prononcis ĝin kaj tiu instruisto ne povis libere paroili ĝin. MI devige devis lerni ĝin ,tamen perdis intereson pri ĝi kaj apenaŭ povis legi librojn per ĝi. Esperanto gramatike kaj prononcie estas multe pli facila ,komparante ĝin kun Angla lingvo, kaj tial mi kun granda intereso preskaŭ memlernis Esperanton,helpite de vortaro(tiam ĝi estis mia instruisto) kaj sukcesis regi ĝin. tamen nuntempe mi komencis fari defion por denove lerni anglan lingvon,ĉar mi ne volas sennecese forĵeti multe da anglaj vortoj,kiujn mi pene parkeris en mia kapo,kiam mi estis studento. Estas certe ke lerni lingvon estas malfacila afero,kiu bezonas longan tempon kaj grandan penadon, tamen mi denove ekhavas intereson pri angla lingvo ,ĉar mi trovis gramatike multe da similecoj inter Esperanto kaj Angla lingvo. Mi ne scias,ĉu mi povos vivi pli ol 30 jaroj ankoraŭ pli aŭ ne, tamen estas certe ke ĝis tiam Angla lingvo okupos unuan lokon,laŭ mi, kvankam mi deziras ke Esperanto fariĝu fina venko,kiu eble ,laŭ mia opinio, alvenos al ni post venonta genaeracio. Esperanto ankoraŭ estas junulo,al kiu mankas multe da gravaj spertoj. Kompari Esperanton kun Angla lingvo kaj aliaj naciaj lingvoj estas nenio alia ol sensencaĵo en tiu flanko,ĉu ne ? MI asertas ke Esperantistoj amas ĉiujn lingvojn,sed la plej amas nian lingvon,Esperanto krom sia nacia lingvo. Laŭ mi,tio estas dezirataj sintenoj de niaj Esperantistoj. Pripensu ke por junuloj ,kiu lingvo estas la plej grava por atingi sian celon nuntempe ,kvankam ĉiuj landaj junuloj povas havi diversajn vidpunktojn pri lingva problemo. Por Koreaj junuloj ,ne Esperanto sed Angla lingvo,laŭ mi ! Zamenhofa ideo estas teorie kaj logike PRAVA , tamen tiu mondo alvenos al ni poste......... esperanto estas homo,kiu havas esperon. Esperanto estas lingvo,kiu havas esperon. religio estas nenio alia ol espero por homaro,ĉu ne ? Pro tio mi ne scias, ĉu oni rigardas Esperanton kiel religion aŭ ne.???????? amike,Korea Lee(Onklo)
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.