Cindy Mckee Published on January 27, 08
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Spritaj komentoj en malnovaj blogeroj
Posted on March 5, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Mi luktas kompreni la movadon
Posted on February 13, 08
43 comments (latest 2 months ago)
Angla anstataŭigota per mandarena/Engli sh will be replaced by Mandarin
Posted on February 4, 08
17 comments (latest 2 months ago)
Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?
Posted on January 30, 08
4 comments (latest 5 months ago)
 →  Provpoemo
Nova tiparo de Barijo - Goudy Bookletter
Posted on January 24, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Joomla 1.5 stabila eldono
Posted on January 22, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Mia novbela patrino
Posted on January 14, 08
14 comments (latest 5 months ago)
Statistikaĵoj de Joomla kaj Drupal (por tradukantoj)
Posted on January 9, 08
2 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 531 visits

Provpoemo

Sunday January 27, 2008 at 12:47PM

Lastatempe mi strebas kompreni la ritmon kaj strukturon de poemoj. (Mi estas membro de la Poemoj-grupo: www.ipernity.com/group/poemoj)

Hieraŭ nokte mi skribis:

Mi rigardas la amikojn
amuzante kaj malamas
nokto falas malvarmumas
mi, en menso sternas pensojn

rampas suno lumas homo
mi malsatas mi soifas
ŝoko falas mankon trafas
mi senhejma mi fantomo

mia vojo al la vero
nun obvia la problemo
mi, la solvo sen dilemo
mi malmemo malapero

Mi invitas vin aliĝi kaj afiŝi viajn poemojn. La poetoj tie estas tre afablaj kaj ĝentilaj.

Ili neniam mokus vin, ili nur helpos kaj gvidos, kaj ŝajne ĝuos viajn penojn.

1 Comment / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Mi ricevis peton klarigi mian poemon. Nu, la vero estas ke la poemo ja enhavas malbonajn pensojn. La persono estas senhejma, kaj fine decidas (eble pro malsato) ke la problemo estas sia vera ekzisto, do la solvo estos forviŝo de tiu ekzisto.

Mi uzis la radikon 'am' multe. Amikojn, amuzante, rampas..
Kaj la prefikson mal-
Dum mi skribis, mi pensis ke la manko de amo kondukis al la mala de amo.
Ne ekzistas vakuo ene de ni longtempe, ĉu ne? Post iom da tempo, ia sento plenigos tiun spacon; tiun vakuon.
Mi uzis la vorton 'mi' tra la poemo -- certe tiu persono pensis pri si mem senĉese; estas nature. Sed tiu fiksa, malsana stato de la menso (ne estas mense sana pensi pri vi mem senĉese) kondukis al la decido pri sinmortigo.

Mi esperas ke tio helpis vin! -Cindy
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.