Finfine, ni konstruis modernan domon per plano de la registaro, en kiu malriĉuloj provizas akreon kaj laboron kiel ekpagon, kaj la registaro provizas pruntedonon por la resto de la mono por la domo.
Mia avino donis la akreon, kaj fakte la nova domo estis en vidodistanco de la malnova.
Ni havis internan necesejon! Ho, la ĝojo.
Estis kutimo neniam ŝlosi la pordojn tiutempe (en la nova necesejo, certe!
). Mi supozas ke personoj estis pli fidindaj, aŭ eble ĉar mia avino posedis fusilon (kaj uzus ĝin; ŝi estu aparta rakonto -- kia virino; vere, vi ne kredus).
Eble mia avino kredis ke personoj ja estis fidindaj, ĉar ŝi luis ŝian hejmon, lasante la posedaĵojn en la domo, kredante ke la luantoj ne forprenus eĉ unu aĵon! Kiam ili formovis, ili forprenis ĉion, kion ŝi lasis en tiu domo.
Mi memoras ke ŝi posedis enciklopedion nomita 'The Book of Knowledge'. La perdo de tiu enciklopedio ŝi tre bedaŭris, kaj ankaŭ mi; ĉar tiu aro de libroj estis trezoro, laŭ mi.
Bedaŭrinde, mia patro diris, "Tiuj indianuloj; ĉiuj ili povas fari estas ebrii kaj ŝteli".
Send a message
Search for members
Imre Szabo says:
Mi memroas tamen, kiam oni komencis uzi la ŝlosilojn. Evidente unue ĉe la vinkeloj. *Ja tie estis la ĉefa valoro!) Estis diversaj fantastikaj serurkonstruaĵoj el ligno. Unue piku tiun ĉi stangeton tien, poste la alian tien, vi kun sento tiru ĝin al vi mem, poste turnu tiun dekstren, tiun maldekstren... Oni nomis ilin diabloseruroj, vere ili estis diablaj.
Kaj aperis la metala ŝlosilo. Foririnte de la hejmo oni ne kunportis, sed kaŝis ĝin hejme. La tuta vilaĝo same aǔ sub la ligna piedviŝilo (se estis), aǔ sub la tegmentorando super la pordo. Nuntempa , eĉ ne tro saĝa rabisto povus dimanĉe dum la meso elrabi eble la tutan vilaĝon. Aǔ tamen ne, ĉar li ne irus ĝis la vilaĝorando, li estus atakita de la vilaĝo kaj surloke mortbatita.
Cindy Mckee pro says:
Serioze, via patrino ĉagrenas min. Nun ŝi devas scii ke tio okazas. Mi ne povas kompreni kial ŝi ne ŝlosos la pordon nun. Mi nur scias ke la kara virino devus protekti sin pli bone.
Dorina says:
Cindy Mckee pro says:
Ĉu ŝtelistoj estas tiel maloftaj???
Tio kompreneble estas vilaĝETo. Kie ĉiuj konas ĉiujn. Kaj tio ja estas ĉarma vivmaniero :)
Ankaŭ temas pri la sinteno de tiu socio, ĉu ne?; mi kredas ke ekzistas tuta manko de toleremo pri friponoj... kiel Imre diris, "ĉar li ne irus ĝis la vilaĝorando, li estus atakita de la vilaĝo kaj surloke mortbatita."
Ho, mi volas loĝi en tiu vilaĝeto.
Dorina replies:
Imre Szabo says:
En mia vllaĝo la normoj estis jam iom pli rigoraj. Estis limfostoj batitaj bienrande, kaj najbaroj foje eĉ dum pluraj jaroj ne parolis unu kun la alia pro kolero. Ili estis en kolero -- kiel la popola lingvo nomis tiun staton. La kaǔzo estis, ke la plugilo fortranĉis unu sulkon.
La vera suprizo kaptis min, kiam mi junulo daǔre restadis en urbo de la Granda Ebenaĵo. La du metrojn altaj, netravideblaj lignopalisoj... Ho, ili estis tute ne kompreneblaj por mi. Kaj ankaǔ la homoj estis fermitaj malantaǔ la vizaĝoj.
Cindy Mckee pro says:
Ni havis/havas pikdratajn barilojn kaj kontraŭbrutilon (angle: cattleguard) en la vojo. 'Cattleguard' estas elfosita ravineto en la vojo; oni sternas latojn por ke aŭto povas veturi sendanĝere, sed la bovoj rifuzas paŝi sur la latoj kaj tial restas ene de la paŝtejo.
La Amazonaj indianoj diras ke laŭ la vizaĝoj, la urbanoj ne havas animojn!
Do viaj urbanoj estis en pli bona situacio; ili nur estis fermitaj! ;)
Dorina says:
Nia vilagho estas relative "fermita". Se fremdulo trairas iun straton, renkontas rigardojn de maljunulinoj, kiuj rekte demandas - perokule: "Chu vi havas iun aferon chi-loke? Kiun, precipe? Kaj, se ne: foriru de chi tie!"
Cindy Mckee pro replies:
Tio estis tre malĝentila ago! Kaj ankaŭ mi devus memori ke mi estas tre malalta, kaj ŝi povus mueli min en polvon.
Nu, ankaŭ mi diras, "Pardonu min".
Sed eble personoj simple ne volas saluti ĉiujn en homplena loko; tro teda. Kaj ekzistas la timo de fremduloj.
Mi ĵus staris fronte de spegulo, Dorina, kaj kreis tiun esprimon! Estis ridinde! Mi ne povas esti supernivela!
:)))
Roland Platteau says:
Ekzemplon impresan de tia evoluo mi konstatis relegante post 30 jaroj malnovan Reader's digest:
www.ipernity.com/blog/r.platteau/37510
ĉar la artikolon mi estis verkinta en la franca mi tuj aldonis esperantlingvan version! do vin vi povos legi malsupre de la paĝo post la francaĵo.
Cindy Mckee pro replies:
Eble mi lernis legi per tiu revuo (kolekto). Mia familio ĉiam abonis, fakte :) mia patrino ankoraŭ abonas por mi; ŝi aranĝis la sendadon al mi.