Cindy Mckee Published on November 24, 2007
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
La turnventego kiu trafis la Pyle Dairy
Posted on December 9, 2007
5 comments (latest 10 months ago)
Bela, korŝira, melankolia verko de alia
Posted on December 5, 2007
la simplan veron
Posted on December 2nd, 2007
1 comment (latest 3 months ago)
Pyle Dairy 3
Posted on November 26, 2007
11 comments (latest 7 months ago)
Pyle Dairy 2
15 comments (latest 7 months ago)
Pyle Dairy
Posted on November 23, 2007
7 comments (latest 7 months ago)
OpenID
Posted on November 19, 2007
6 comments (latest 10 months ago)
ICANN sub kontrolo de UN
Posted on November 17, 2007
1 comment (latest 10 months ago)
ls | wc -l =sumo
Posted on November 1st, 2007
1 comment (latest 11 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 817 visits

Pyle Dairy 2

Saturday November 24, 2007 at 04:20PM

Ni havis grandan ĝardenon, kokinojn por kaj viando kaj ovoj, bovinon por lakto. Krom tio mia patro kaj fratoj fiŝkaptis kaj bestĉasis ofte. Mi fiŝkaptis nur malofte. La patro estis manlaboristo, kaj la patrino laboris ĉe butiketo por malmulta gajno, do ni vere bezonis la hejm-produktitajn nutraĵojn.
Ankaŭ, la patro vendis felojn de kelkaj tipoj de bestoj.
Malfeliĉe, la hejmo ne enhavis banĉambron aŭ necesujon. Estis ekstera necesejo situis malproksime de la domo.

Sabate ni lavis nin. La plenkreskuloj enportis grandan kuvon en la kuirejon kaj plenigis ĝin je akvo. La plej juna infano lavis sin unue, poste la sekva infano, kaj tiel plu, laŭ aĝo, en la sama akvo. Mi estas la sesa, do mi ĝuis preskaŭ puran akvon.

3..

 

15 Comments / add your comment?

Dmitri Breĉalov says:
En rusaj vilaĝoj eksteraj necesejoj ĝis nun estas kutimaj. Ne tre komfortas uzi ilin vintre... ;) Sed ja en Oklahomo ne estas tiom froste dum vintroj?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
En suda Oklahomo, norda Teksaso, la vintro estas tre milda. Foje ni ne ricevas neĝon dum vintro, aŭ eble nur tre malmulte. La somero estas tiel varmega kiel la infero!

--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
ankaŭ en Francio antaŭtempe nececejoj estis funde de la korto, mi havis ankoraŭ tempon vidi tion. Nun estas ĉie modernaj endomaj necesejoj, kaj kiam en jaro 2000 mi vizitis Uzbekion (mi metis kalkajn fotojn sur Ipernity!) ni tranoktis en vilaĝo en la montaroj, kaj tie estis tia necesejo, ege malbonodora! estas aferoj pri kiuj oni tre tre rapide kutimiĝas kaj poste malfacilas ilin malhavi!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ho, la necesejoj ĉe la fino de la korto! Tiom karakterizaj en la hungaraj vilaĝoj de mia infanaĝo! Kun siaj verdaj pordoj, kiuj surhavis rondan aǔ korforman truon supre. La malpli riĉaj eĉ tion ne havis, ili aranĝis siajn bezonojn ĉe la rando de la plugkampoj (kiuj komenciĝis tuj malantaǔ la domoj). Mi memoras pri iu mia samklasano, kiu infane falis en la truon de la necesejo. La patrino lin lavadis dum tagoj per brosoj, sapoj, lesivo el cindro de robinio. Tamen ni, aliaj infanoj, mokis lin daǔre. Restis, do, tamen io, kion oni ne sukcesis delavi.
La enkortaj necesejoj disvastiĝis en Hungario post la unua mondmilito. Multaj batalis en Italio, kaj verŝajne tieaj modeloj aperis, kiel militaj akiraĵoj (nu, tamen nur la ideoj estis hejmen portataj), ĉe la hungaraj domoj.
Vintre, se iu el la familio, prenis sian mantelon, ŝalon kaj pelĉapon -- tiu volis iri aǔ al la preĝejo, aǔ al la vendejo aǔ simple al la necesejo. Vintre cetere ni vir-infanoj desegnis belajn figurojn sur la neĝo -- per pisado. Ni pisis en la neĝon diversajn belaĵojn: florojn, korojn, nomon de la ĉatata knabino. Estis hontinde, se iu venis gaste al la domo. Ni timis precipe la pastran viziton aǔ tiun de la vilaĝa partisekretario.

Kiel mi memoras, estis la malgranda sinlavado kaj la sinbano. Malgranda sinlavado signifis tre diversajn aferojn. Li lavis sin nur kiel kato -- oni diris, kiam oni prenis akvon en la buŝon, kaj per ĝi li lavis sian vizaĝon, kolon kaj manojn. Tamen ĉiutage ni lavis nin ĝis talio el pelvo. Kaj semajne unufoje, dimanĉe aǔ sabate vespere okazis la la granda sinbanado. En kuvo, depost kiam ni havis jam. Ĝis tiam estis granda pelvo en kiun oni starigis la infanon. Evidente la loko estis ankaǔ ĉe ni la kuirejo. La harojn ni lavis per cindrolesivo. Ho, ĝi terure pikis la kaphaǔton! Ankaǔ nun ekzistas en la hungara lingvo la diraĵo: li lavis al iu la kapon. Tio signifas, ke li malmilde traktis iun. Vere kaplavado esti drasta traktado. Ni time atendis la kaplavadon. Kaj dimanĉe ni lavos vian kapon -- diris la patrino. Kaj tiu diraĵo estis terura.

Mi konis ankoraǔ sinjorinon, kiu laǔ la malnova kutimo ( el la antaǔa jarcento) tute ne lavis la hararon, sed ŝi simple ŝmiris porkograson sur ĝin kaj formis hartufojn. Mi legis iam ie, ke en la tempoj, kiam la popolo ankoraǔ tute ne lavis sin (!) oni metis la kalsonon kaj subĉemizon en cindron, kaj kiam ŝli surhavis ĝin fine, ĝi defalis de sur ŝli nur kiel ĉifono, kaj ŝli prenis novan. Onidire la korpo tamen povis iel purigi sin mem, kaj la cindro helpis en tio. Vi povas imagi, kiel bonodoraj ili estis! Kiam venis dimanĉo aǔ festo, ili uzis aromakvon, kolonjan akvon. Nu, jes... mi ne daǔrigas la temon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 7 months ago.
Cindy Mckee pro replies:
Mi tre ĝuis tiun rakonton! Kaj mi havas 5 fratojn, do pisbildoj en la neĝo ne ŝokis min; memorigis min pri miaj fratoj. Malfeliĉe, mi devus diri 'memorigas min pri ili' -- hontinde ili ankoraŭ estas la samaj. Kanajloj, ĉiuj 5.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi jam ne. Ni ne havis ĉi-jare neĝon. Kaj printempo estas pli talenta verkisto.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Ĉu vi iam faris glaciaĵon el neĝo post freŝa neĝado? Tio estis frandaĵo por ni pro la malofta neĝo en nia varma klimato. Mi forgesas kiel mia avino faris tion, ĉar la atmosfera poluado persvadis ĉiun ĉesigi la kreadon de neĝa glaciaĵo antaŭlonge. Viktimo de la industria epoko.
Printempo alvenas ĉi tie, la dafodiloj plenfloras. Kutime mi plantas ĝardenon, sed ne ĉi tiu jaro. Kaj mi sentas la mankon, ne nur de freŝaj legomoj, sed ankaŭ de la odoro de printempa grundo kiel mi fosas -- mi ne scias kial la grundo havas tiel bonan aromon dum printempo!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Dankon Cindy, dankon Imre!!! Kiel dolchaj rememoroj! Tio vekas ankau en mi - kvankam la mia nuna, ne multe malsimilas... Ni havas denove enkorta necesejo - ja kial iri endomen dum ekstera laborado... Kaj mi rememoras, kiam vintre (kun malemo por vesti min) en nokta chemizo, nudpiede en pantofloj pashis en la negho ghis la necesejo... jes, ghi ests malbonodora.... kaj mi urghis fini la "aferon" rapide, ofte ech retenante la spiradon... kaj jen, ankau la vintra "glaciajho"... ni, kelkaj infanoj el la familio nomis ghin "kokidfemuro" (char ankau viandajho ne estis ofta sur la tablo)... mi diras al vi la recepton: prenu belan glacipendajhon, leku ghin iomete, por ke la finajho estu iom malseka, kaj shovu tiun finajhon al fresha negho... jen: pretas. Eblas gustumi ghin: kaj per via fantazio ghi varias - chu kokodajho, chu vanilia glaciajho...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Dankon Dorina! Ho jes, mi memoras pri la ideo 'kial ĝeni vesti min', sed nia necesejo estis sufiĉe malproksima ke mi tre bedaŭris tiun ideon. Mi ĉiam diras ke mia plej ŝatata inventaĵo estas la endoma necesujo kaj la trafluigo de akvo.
Ĉu vi laboras ekstere, ĉu en ĝardeno, eble?
Hmm, ĉi tie ne okazas glacipendaĵoj, mia avino kolektis iom da neĝo, aldonis sukeron kaj vanilon, sed mi ne povas rememori ĉu tio estis la fino, aŭ ĉu estis alia paŝo al la farado. Strange, ni ricevis la unuan neĝon de la vintro hieraŭ nokte, kaj mi ĵus ludis eksteren, kaj nun mi legas vian respondon. Tentas min fari la glaciaĵon, sed estus malpura! :(
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Hi-hi-hi!!! :))) do, mi vekis vian apetiton, chu? Sed la aromo de vanilo, la gusto de rostita kokidajho estis nur de nia fantazio! La glacipendajho kun fresha negho havis sian "naturan" guston.
Jes, endoma necesejo estas vere granda inventajho! Ni ekhavis tiajhon (en la domo de miaj gepatroj), kun akvovarmigilo, kaj bankuvo, nur kiam mi estis preskau dudekjara...

Estas interese por mi, vere, diskuti kun vi pri tiuj aferoj...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kaj la noktovazoj! Karaj, ĉu vi memoras pri ili! Kaǔzo de longaj diskutoj: mi estas jam granda knabo, mi volas eliri, mi ne aranĝos la aferon en la noktan porcelanon, prefere mi eliros, mi diris jam, ke mi estas granda knabo, kian damaĝon mi havus, mi bone kuntiros la vintran mantelon sur la brusto, sed mi ne volas tiun noktan ujon, mi estas jam granda, mi ne malsaniĝos, jes, mi tusas, sed tio estas nur pro la fumo de la stovo, kiu ne ŝatas la maizcilindrojn, ne, ne, ne, lasu min prefere eliri, ĉar mi tuj..., ĉar tuj okazos katastrofo, ellasu min, ne staru en la pordo...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Nu, mi tenis min kaj ne faris la glaciaĵon el neĝo.
Danke, mi havis 9 jarojn kiam ni ricevis la plej grandan inventaĵon! :)

Ho jes, la noktovazo! Vi ne volas ke mi ekrakontu pri tiu temo!
Ĉu ankaŭ via patrino bruligis alumeton poste kiel incenson? Ne religie, kompreneble.
Kvankam, mi memoras vizitanton kiu...
Eble li opiniis ke mi kaj patrino havis tipon de religia ceremonio... mi vere ne scias; li balbutis.
Vi devas kompreni ke en Usono, preskaŭ ĉiuj jam havis la grandan inventaĵon. Ŝajne, ni estis la sola familio loke kiu estis necivilizita.
Aŭ la aliaj ne invitis gastojn hejme.
Aŭ se jes, kanajla frato ne trompŝercis la pli junan fratinon per invito de la nesuspektanta gasto en tiun ĉambron!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ha-ha-haha!!!!! Tamen nun jam, chu ne, kara Cindy, kiel interese rakonti pri tiajhoj!
Sed chu vi ne volas rakonti iom pli detale, kiun surprizon via frato donacis al tiu vizitanto?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro replies:
Jen la vizitanto:

Jen mi:


Jen la vizitanto:

Jen mi:


Mi parolante
kun la frato

-------
Ĉu devus mi mencii ke la ekstera necesejo ankaŭ ne estis ŝlosebla? Aiiiie!!!!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
interesaj komentoj, kaj jes, ankaŭ de mi konataj "travivaĵoj" :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.