Cindy Mckee Published on November 23, 2007
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Bela, korŝira, melankolia verko de alia
Posted on December 5, 2007
la simplan veron
Posted on December 2nd, 2007
1 comment (latest 4 months ago)
Pyle Dairy 3
Posted on November 26, 2007
11 comments (latest 8 months ago)
Pyle Dairy 2
Posted on November 24, 2007
15 comments (latest 8 months ago)
Pyle Dairy
7 comments (latest 8 months ago)
OpenID
Posted on November 19, 2007
6 comments (latest 12 months ago)
ICANN sub kontrolo de UN
Posted on November 17, 2007
1 comment (latest 12 months ago)
ls | wc -l =sumo
Posted on November 1st, 2007
1 comment (latest 12 months ago)
Gimpo-panoramo
Posted on October 29, 2007
3 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 745 visits

Pyle Dairy

Friday November 23, 2007 at 06:03PM

Hieraŭ mi ĝuis Danktagon kun mia familio. Mi parolis pri ipernity kaj la rakontoj de vivo en aliaj partoj de la mondo. Mia fratino kaj mi parolis pri nia infaneco en suda Oklahomo, kaj mi komencis skribi la unuan parton:
Mi kaj miaj ses fratoj kaj fratino maturiĝis ĉe bieno kiu antaŭe estis laktejo de niaj geavoj (la Pyle-laktejo). Post fino de la laktejo, estis uzita kiel gruzminejo portempe. Enhavis proksimume 120 akreojn (ĉirkaŭ 48,6 hektaroj?). Fronte de la domo staris arbo kiun lado trapenetris pro turnventego kiu okazis antaŭ longe. La turnventego ankaŭ levis la domon kaj revenis ĝin al la tero en alia loko - kun niaj geavoj, nia patrino, onkloj kaj onklinoj ene de ĝi. Ili ricevis nur kontuzojn.
Ni ludis ekstere senĉese; nia avino ordonis nin resti ene de la 40 akreojn kiuj ĉirkaŭis la domon! Pro la minado, estis etaj montetoj kaj valetoj. Unu granda valeto fariĝis lageto, kaj ni naĝis tie. Ni kune kun nia hundo Skippy unue forpelis la serpentojn el la naĝejo. Kiam ajn Skippy ekvidis serpenton, li plonĝis en la akvon, prenis la serpenton, kaj skuegis ĝin.
Unufoje, kiam mi havis naŭ jarojn, mi ŝtelis la ĉevalon de la najbaroj. Mi galopis lin supren kaj malsupren de la krutaj montetoj. Poste mi revenis lin al lia paŝtejo. Sed iu rimarkis mian aventuron kaj mi ricevis lecionon pri la fakto ke mi povus rompi kruron de la ĉevalo sur tiuj montetoj kaj oni devus mortpafi la ĉevalon. Strange, mi ne ricevis punbaton. Kutime, la patrino malkonektis la kafokruĉon kaj punbatis nin per la kablo.
Ni havis grandan ĝardenon, kokinojn,

 
 
 
 

7 Comments / add your comment?

Lars Sözüerpro says:
Dankon ke vi dividas tiujn interesajn infanvivajn anekdotojn kun ni!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi nur povas rapide skribi, sed volis prezenti la vivon de kampara vivo de Teksaso kaj Oklahomo.
Mi daŭras en alia blogaĵo.
Mi ne gajnos beletran premion. :(

--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Bonvolu daŭrigi la rakontetojn, mi petas. Verŝajne, vi ne gajnos beletran premion (kiel ankaŭ mi mem) sed vi gajn(o|a)s niajn dankojn. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
Ĉu vi povus priskribi tiun eventon kun turnventego kiu levis la domon? Ĉu la domo restis sendifekta post tio kaj kion sentis tiuj, kiu estis en la domo dum ĝi estis "fluganta"?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi ne estis tie, mia patrino havis 12 jarojn kiam la turnventego okazis, sed jes, estis tre grava, kaj mi skribos pri ĝi.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Gratulon Cindy! Kaj kiu diris, ke vi ne gajnos beletran premion? Via stilo glatiĝis, ĝi fariĝis ĝuebla kaj eĉ ĝuinda. Vi povas klare, sekve bone rakonti!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Ho, ege placha!!!!!! Ho, kiom mi ghuas tion!!!!! Dankegon!!!!!!!!!!
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.