Kiom da vi scias pri la kunlabora eblo de OpenOffice? Oni povas enŝalti markadon de ŝanĝoj al dokumento. Poste, alia persono povas rigardi la ŝanĝojn, akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn. Tre utile dum kunverkado aŭ provlegado.
En la menuo Redakti -> Ŝanĝi -> Registri, oni markas registradon de ĉiu ŝanĝo al dokumento. En sama menuo: Redakti -> Ŝanĝi -> Vidigi, oni ŝaltas videblecon de la ŝanĝoj. La kolorojn, kompreneble, oni povas ŝanĝi.
|
| elektu-registriĝi-kaj-videblig… |
Mi decidis ruĝigi forigatajn ŝanĝojn kaj bluigi aldonatajn vortojn. Do, mi iris al Iloj -> Agordaĵoj -> OpenOffice.org Verkilo -> Ŝanĝoj, kaj elektis tiujn kolorojn. Rimarku kolorojn sube. Kaj rimarku la vertikalan linion apud ĉiu linio kiu enhavas ŝanĝojn. En tiu sama menuero estas eblo ŝanĝi la koloron de tiu marko. (mi lasis)
|
| ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigit… |
Se vi estas la persono kiu rigardas la ŝanĝojn -- post iu sendas la dokumenton al vi -- kaj volas akcepti aŭ malakcepti, iru al Redakti -> Ŝanĝoj -> Akcepti aŭ malakcepti:
|
| akcepti-ŝanĝojn |
La markoj malaperos post (mal)akcepto. Vi havos belan dokumenton!
Send a message
Search for members



Olivier Eliovir says:
Cindy Mckeepro replies:
Tiu eblo tretas SVN en polvon, kredu min!
Vladimír Türk*pro says:
Tiu ĉi eblo marki ŝanĝojn estas bonega!
Cindy Mckeepro replies:
'Tretata en la polvo' -- umm, en konkuro, OpenOffice kurus sur kaj preter SVN.....umm, OpenOffice gajnus.
Kalle Kniiviläpro says:
Cindy Mckeepro replies:
Jakvopro replies:
en redaktejo de Sennaciulo ni uzas la sistemon pli kaj pli. Ĉar mi enpaĝiĝas la revuon mi devas havi eblon vidi la korektojn kaj malfermi el ciuj sistemoj uzataj. Mi nek havas problemojn pere de Office por Mac 2008 nek per Pages de Mac, kiu estas bona programo. Mi ja havas malbonajn spertojn kun openoffice kiu tro ofte frostiĝas.
Ankaŭ bona sistemo estas uzi dropbox (senpage) en kiu oni povas meti la tekstojn kaj enpaĝisto kaj redaktantoj povas libere preni la tekstojn, korekti kaj remeti.
Laŭ mi la plej facila kaj bona senpaga programo en tiu senco.
La du sistemoj kune estas revo kiu efektiviĝis ;-)
Kial ne malfermi pagaron pri Mac kaj ĝia uzado. Ni iam havis ĉu vi memoras, sed pro morto de la iniciatinto la afero perdiĝis.
Roland says:
Mi uzas OOo, cxar gxi permesas tabelojn, en kiuj oni povas kalkuli (kiel en Excel). Tio faciligas pretigi fakturojn.
Cindy Mckeepro replies: