Cindy Mckee Published on November 29, 2008
by Cindy Mckeepro

Cindy Mckee's blog

Browse posts
Text of Obama Inaugural Speech
Posted on January 20, 2009
7 comments (latest 8 months ago)
Joomla 1.5.9
Posted on January 16, 2009
WordPress 2.7 (kaj peco da 2.8)
Posted on December 22, 2008
Ek al 2009
Posted on December 17, 2008
3 comments (latest 9 months ago)
change.org ne estas change.gov
18 comments (latest 9 months ago)
Koŝmaro de Petro Desmet
Posted on November 12, 2008
32 comments (latest 6 months ago)
Obama
Posted on November 5, 2008
44 comments (latest 11 months ago)
Ĉinesko Yexingchuan, hajkoj
Posted on November 1st, 2008
7 comments (latest 8 months ago)
Gravaĵoj en ipernity-personaj tuŝoj, tutmonda skalo
Posted on October 31, 2008
4 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. Read 1 436 times

change.org ne estas change.gov

Saturday November 29, 2008 at 06:11PM

Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama." Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj'

Ne plaĉas al mi vidi misinformojn.

18 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Estas du sistemoj por fifamigi iun. Oni kontraubatalas per ĵetante koton, disvatigi malverojn kaj du; "helpi" ĝis tiu grado ke neniu plu fidas aŭ ke homoj pensas ke ne plu eblas kio estas dirite.
Mi nun konstatas ke kelkaj grupoj metas vortojn en la buŝo de Obama, kiujn, laŭ poste montriĝas, li neniam parolis.
Ege damaĝa taktiko.
Evidente la indiko .org kaj .gov, jam donas, por tiuj kiuj serĉas veron, indikon pri fidindeco.

Ni evidente povas krei "ideoj por ŝanĝi Esperantio-n". Povas nomi nin bonfarada asocio, aŭ atribui iu ajn titolon. Ni certe havos sekvantaron kaj malamikojn.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Kara Cindy,
Mi kopiis en mian blogon (www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/110723) kion mi legis ĉe klaku.net. Post legi vian artikolon mi esploris la aferon kaj pridemandis amikon Joan Català pri la afero. Eble li ne komprenis kaj respondis tion: klaku.net/urajnovaoj/BalotuporFakodeesperantoenlalernejojenlaKampanjodeObama#comment-4144
Nun mi ŝatus koni el kie vi legis tion: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama."
Aliflanke mi min demandas ĉu ne bonas ke la afero ĉe change.org iru antauen. Nur ke malmultaj usonanoj partoprenas la debaton jam pozitivas, ĉu ne?
Amike,
Joan
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara Joan, mi kopias el dissendolistoj excei-membroj kaj Lingvolanchilo:

"Posted by: "Oleg Izyumenko"
Wed Nov 26, 2008 4:53 pm (PST)
Sa'!

Ĉi tie oni povas sugesti iun ajn ideon por la onta prezidento de
Usono, Barack Obama: www.change.org/ideas

Ekzistas nur unu ideo pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj:
www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
(kompreneble, la ideo-priskribo mem estu en la angla.)

La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de
Obama. Se vi ŝatas la proponon, bonvolu voĉdoni por la ideo kaj
disvastigu la ret-adreson kaj voĉdonigu ĉiujn viajn konatojn! Eĉ se
nia ideo ne trafos inter la dek unuaj, ni ricevos bonan ŝancon
informi multajn pri Esperanto, se la ideo ricevos iom da voĉoj. Bv.
utiligi retejojn kiel Ipernity, Facebook, Orkut, MySpace kaj similajn,
kaj ankaŭ viajn blogojn, por disvastigi la ideon.

Ĉu eble havi la anoncon sur lernu.net? La ideo ja rilatas al
instruado de Esperanto - la kerna celo de lernu. Videbligo (kaj, ĉu
mi kuraĝu diri - eventuala efektivigo) de tiu ĉi ideo ankaŭ multege
helpos lernu! kaj similajn instruajn projektojn.

Amike kaj idealisme,
Oleg"
----------------
Jakvo bone priskribis la eventualan damaĝon de misinformita 'helpo'. Se tiu ideo fariĝis la plej populara, kaj se Obama neniam efektivigas ĝin; kelkaj personoj amariĝus.
Ne estas problemo pri la voĉdonado ĉe change.org, tamen la voĉdonantoj rajtas scii la faktojn. Ili rajtas scii ke ili ne estas ĉe oficiala retejo de Obama, kaj ke estas ŝanco ke Obama neniam vidos tiujn ideojn.
Dirinte tion, estas ŝanco ke li ja vidos la liston.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Feo says:
Sal!

Tiuj kiuj volas prezenti vizion pri tio, kia devus esti Usono povas trovi ĉe la retejo change.gov tiun ĉi paĝon per kiu ŝi/li povas ion proponi. Eble esperantista usonano proponu ion pri nova enlanda lingva politiko, kiu sendus mesaĝon al la mondo pri respekto de ĉies lingvo far Usono, per ekuzado de esperanto. Plej realisme estus proponi simple fari eksperimentojn pri lernofaciliga rolo de esperanto, menciante eblan inspiron el springboard to languages.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara Feo, mi trovis tion antaŭ malmultaj tagoj, sed vi donis al mi la vortojn. :) Dankon.......eble donu al mi kion diri pri Springboard to Languages. :) (mi ne ŝercas, mi ne havas tempon pensi)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Ho ho, tio iom similas la aferon pri "Einstein subtenas Esperanton"
kiam temis pri Leopold Einstein (eksvolapukisto) kaj ne Albert.

Tamen indas skribi ion ĉe change.org
Posted 11 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ĉio utilas al Esperanto, kio ne rekte malutilas al ĝi! Nepre estos homoj, kiujn nun trafos unue la vorto Esperanto. Nepre estos el ili kelkaj, kiuj volos pli proksime konatiĝi kun ĝi. Do, la agado ne estas senvalora. Digne reprezentu Eperanton ĉie!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Nu, la misinformo disvastigita inter Esperantistoj ĝenis min. Sed jes, en change.org, pluraj homoj vidos la vorton Esperanto per virgaj okuloj. Do, mi iros tie ankaŭ.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi voĉdonis.
Mi iros al change.gov, kaj proponos la ideon antaŭ ŝanĝo de jaro.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi ankaŭ voĉdonis kaj mi skribis mian komenton en tiu retpaĝo. Mi ĉiam pensas ke Usono unue devos akcepti Esperanton,ĉar Usona popolo konsistas el multe da diversaj nacianoj. Mi ankaŭ aŭdis ke pli ol 10,000,000 Usonanoj estas analfabetoj pri angla lingvo. MI kredas ke se Usono unue akceptos Esperanton,alialandoj tuj sekvos Usonon ! Zamenhof per vaporŝipo jam vizitis Usonon kaj apelaciis al Usonanoj por ke ili akceptu Esperanton,ĉu ne ?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Ĉe change.gov mi enmetis: "As a tool for helping our youth participate in the interconnected world of today, the international language Esperanto could be implemented as a learning aid; a 'starter' language to European languages, as the project Springboard to Languages currently does: www.springboard2languages.org
Esperanto is based on European languages and has a very creative word-building capability which appeals to childrens' love of play and develops their love of language.
As a wonderful side-effect, because it's used as a politically and culturally neutral international language by people around the world, children can learn about many, many different cultures of the world."
---------

Do, mi esperas ke iu legas ĝin, kaj mi scias ke la sukcesa voĉdonado ĉe change.org kaptis la atenton de tiu organizaĵo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Ĉe www.liberafolio.org/2008/retbaloto aperas: "... en la vera retpaĝaro de Barack Obama estas voĉdonado pri Esperanto, sed ĝi ricevis tre malmultan atenton: 26 voĉojn por kaj 53 kontraŭ. Tion eblas kompari kun la plej populara demando, kiu ricevis 9.132 voĉojn por, kaj 549 kontraŭ...."

Mi metis "esperanto"-n en la serĉilo kaj nun aperas:

------------------------------------------------
"Esperanto Great idea"
goldie1818, Florida
"Wouldn't teaching Esperanto to our children as a gateway to foreign languages and cultures be to our significant advantage, especially with our dearth of foreign students and the rise of India and China as economic powers?"
FreeXenon, Wisconsin Dells, WI
------------------------------------------------

Mi tute ne kapablis trovi tion de liberfolio ĉe change.gov. Ĉu vi povas indiki la adreson?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Mi finfine trovis ĝin: change.gov/page/content/openforquestions20081229
Mi enmetis mian ĉe la 'vision' sekcio.
Mi eĉ ne sciis pri 'Open for Questions'. shy Do, mi retumos tie.
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Laŭ mi, ne tre gravas ĉu la ideo estos prezentata al Obama aŭ ne... Ĉiuokaze gravas, paroligi pri tiu ideo, ĉu ne? Same, estis utile, ke UEA estis prezentita al la Nobel premio pri paco, eĉ se poste ĝi ne venkis. sed intertempe oni aŭdis pri la kandidatiĝo...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Tre rapide, mi ensalutas por doni al vi eltiraĵon el letero de "Valerie Jarrett, Obama-Biden Transition Project" al membroj de change.gov


We wanted to tell you about a new feature on Change.gov which lets you bring your ideas directly to the President.

It's called the Citizen's Briefing Book, and it's an online forum where you can share your ideas, and rate or offer comments on the ideas of others.

The best-rated ones will rise to the top, and after the Inauguration, we'll print them out and gather them into a binder like the ones the President receives every day from experts and advisors. If you participate, your idea could be included in the Citizen's Briefing Book to be delivered to President Obama.

Visit the Citizen's Briefing Book now and share your ideas:
citizensbriefingbook.change.gov
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Jen, ideo kiu vere havas etan ŝancon. Se vi volas subteni pragmatan ideon: citizensbriefingbook.change.gov/ideas/viewIdea.apexp?id=087800000004uH1&srPos=1&srKp=087
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Joan Inglada says:
Dankon Cindy.
Ĉu ne usonano rajtas voĉdoni?
Bedaŭrinde ke la aŭtoro ne asignis kategoriojn. Eble devus esti asignita Eduko kaj Ekstera Politiko kaj tiel faciligi la trafon al interesituloj en la menciitaj kategorioj.

La afero ĉe change.org estis interesa, krome se oni konstatas ke la propono de Oleg atingis pli ol 2500 voĉdonojn (3597 ekzakte) kaj pro tio restas en la paĝo de la gajnintaj ideoj www.change.org/ideas kaj ĝi povas esti legita de la homoj kiuj vizitas tiun retejon, ĉu ne?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Aliaj skribis ke ili enmetis proprajn poŝtkodojn (de aliaj landoj) kaj aliĝis senprobleme. Jes, li bezonas doni kategorion. Ekstera politiko estus bona. Verdire, mi pli valoras la 'vision' parton de change.gov, ĉar ĉe la voĉdonado, oni 'games the system'. Gaming the system = manipuli la regulojn aŭ politikon de sistemo, kontraŭ la origina celo de tiu sistemo.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...