Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama." Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj'
Ne plaĉas al mi vidi misinformojn.
Send a message
Search for members
Jakvopro says:
Mi nun konstatas ke kelkaj grupoj metas vortojn en la buŝo de Obama, kiujn, laŭ poste montriĝas, li neniam parolis.
Ege damaĝa taktiko.
Evidente la indiko .org kaj .gov, jam donas, por tiuj kiuj serĉas veron, indikon pri fidindeco.
Ni evidente povas krei "ideoj por ŝanĝi Esperantio-n". Povas nomi nin bonfarada asocio, aŭ atribui iu ajn titolon. Ni certe havos sekvantaron kaj malamikojn.
Joan Inglada says:
Mi kopiis en mian blogon (www.ipernity.com/blog/joaningladaroig/110723) kion mi legis ĉe klaku.net. Post legi vian artikolon mi esploris la aferon kaj pridemandis amikon Joan Català pri la afero. Eble li ne komprenis kaj respondis tion: klaku.net/urajnovaoj/BalotuporFakodeesperantoenlalernejojenlaKampanjodeObama#comment-4144
Nun mi ŝatus koni el kie vi legis tion: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama."
Aliflanke mi min demandas ĉu ne bonas ke la afero ĉe change.org iru antauen. Nur ke malmultaj usonanoj partoprenas la debaton jam pozitivas, ĉu ne?
Amike,
Joan
Cindy Mckeepro replies:
"Posted by: "Oleg Izyumenko"
Wed Nov 26, 2008 4:53 pm (PST)
Sa'!
Ĉi tie oni povas sugesti iun ajn ideon por la onta prezidento de
Usono, Barack Obama: www.change.org/ideas
Ekzistas nur unu ideo pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj:
www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
(kompreneble, la ideo-priskribo mem estu en la angla.)
La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de
Obama. Se vi ŝatas la proponon, bonvolu voĉdoni por la ideo kaj
disvastigu la ret-adreson kaj voĉdonigu ĉiujn viajn konatojn! Eĉ se
nia ideo ne trafos inter la dek unuaj, ni ricevos bonan ŝancon
informi multajn pri Esperanto, se la ideo ricevos iom da voĉoj. Bv.
utiligi retejojn kiel Ipernity, Facebook, Orkut, MySpace kaj similajn,
kaj ankaŭ viajn blogojn, por disvastigi la ideon.
Ĉu eble havi la anoncon sur lernu.net? La ideo ja rilatas al
instruado de Esperanto - la kerna celo de lernu. Videbligo (kaj, ĉu
mi kuraĝu diri - eventuala efektivigo) de tiu ĉi ideo ankaŭ multege
helpos lernu! kaj similajn instruajn projektojn.
Amike kaj idealisme,
Oleg"
----------------
Jakvo bone priskribis la eventualan damaĝon de misinformita 'helpo'. Se tiu ideo fariĝis la plej populara, kaj se Obama neniam efektivigas ĝin; kelkaj personoj amariĝus.
Ne estas problemo pri la voĉdonado ĉe change.org, tamen la voĉdonantoj rajtas scii la faktojn. Ili rajtas scii ke ili ne estas ĉe oficiala retejo de Obama, kaj ke estas ŝanco ke Obama neniam vidos tiujn ideojn.
Dirinte tion, estas ŝanco ke li ja vidos la liston.
Feo says:
Tiuj kiuj volas prezenti vizion pri tio, kia devus esti Usono povas trovi ĉe la retejo change.gov tiun ĉi paĝon per kiu ŝi/li povas ion proponi. Eble esperantista usonano proponu ion pri nova enlanda lingva politiko, kiu sendus mesaĝon al la mondo pri respekto de ĉies lingvo far Usono, per ekuzado de esperanto. Plej realisme estus proponi simple fari eksperimentojn pri lernofaciliga rolo de esperanto, menciante eblan inspiron el springboard to languages.
Cindy Mckeepro replies:
Thierry Salomon says:
kiam temis pri Leopold Einstein (eksvolapukisto) kaj ne Albert.
Tamen indas skribi ion ĉe change.org
Imre Szabo says:
Cindy Mckeepro says:
Cindy Mckeepro says:
Mi iros al change.gov, kaj proponos la ideon antaŭ ŝanĝo de jaro.
Onklo says:
Cindy Mckeepro says:
Esperanto is based on European languages and has a very creative word-building capability which appeals to childrens' love of play and develops their love of language.
As a wonderful side-effect, because it's used as a politically and culturally neutral international language by people around the world, children can learn about many, many different cultures of the world."
---------
Do, mi esperas ke iu legas ĝin, kaj mi scias ke la sukcesa voĉdonado ĉe change.org kaptis la atenton de tiu organizaĵo.
Joan Inglada replies:
Mi metis "esperanto"-n en la serĉilo kaj nun aperas:
------------------------------------------------
"Esperanto Great idea"
goldie1818, Florida
"Wouldn't teaching Esperanto to our children as a gateway to foreign languages and cultures be to our significant advantage, especially with our dearth of foreign students and the rise of India and China as economic powers?"
FreeXenon, Wisconsin Dells, WI
------------------------------------------------
Mi tute ne kapablis trovi tion de liberfolio ĉe change.gov. Ĉu vi povas indiki la adreson?
Cindy Mckeepro replies:
Mi enmetis mian ĉe la 'vision' sekcio.
Mi eĉ ne sciis pri 'Open for Questions'.
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Cindy Mckeepro says:
We wanted to tell you about a new feature on Change.gov which lets you bring your ideas directly to the President.
It's called the Citizen's Briefing Book, and it's an online forum where you can share your ideas, and rate or offer comments on the ideas of others.
The best-rated ones will rise to the top, and after the Inauguration, we'll print them out and gather them into a binder like the ones the President receives every day from experts and advisors. If you participate, your idea could be included in the Citizen's Briefing Book to be delivered to President Obama.
Visit the Citizen's Briefing Book now and share your ideas: citizensbriefingbook.change.gov
Cindy Mckeepro replies:
Joan Inglada says:
Ĉu ne usonano rajtas voĉdoni?
Bedaŭrinde ke la aŭtoro ne asignis kategoriojn. Eble devus esti asignita Eduko kaj Ekstera Politiko kaj tiel faciligi la trafon al interesituloj en la menciitaj kategorioj.
La afero ĉe change.org estis interesa, krome se oni konstatas ke la propono de Oleg atingis pli ol 2500 voĉdonojn (3597 ekzakte) kaj pro tio restas en la paĝo de la gajnintaj ideoj www.change.org/ideas kaj ĝi povas esti legita de la homoj kiuj vizitas tiun retejon, ĉu ne?
Cindy Mckeepro says: