Hieraŭ mi revenis al la Poemoj-grupo, kaj rigardis la diskutojn. Tre interesaj estas la poemoj kiuj havas difinitajn strukturojn. Oni devas tre zorgeme elekti vortojn, kalkuli nombron da silaboj, pripensi ĝustan metadon de akcentitaj silaboj (piedoj de la verso), eble aldoni asonancon kaj/aŭ aliteracion. Kaj ene de tiu rigora strukturo, oni devas pentri vortbildon.
Pri la belaj ĉinaj poemoj 'ĉineskoj': Ĉinesko Yexingchuan havas 2 strofojn; strofo enhavas 6 versojn. La nombro da silaboj por la versoj iras: 7-3-4-4-4-6. La rimo iras laŭ: rima, senrima, rima, senrima, senrima, rima. Se a = rima kaj x = senrima........ axaxxa
Ĉi-matene, mi legis artikolon pri virtuala realo: www.liberafolio.org/2008/virtuale
kiu igis min pensi pri enreta 'vivo',
kaj rete rigardis foton de dolĉaj manoj, do skribis:
(hmm, ŝelo, pelo, selo, kelo, mielo, celo, kandelo...kion mi povas fari?.....hm, mano, pano, lano, ĉikano, sultano, kano, ekrano, rano)
Realo estas ŝelo 7 silaboj, a
interne 3, x
loĝas celo 4, a
emocioj 4, x
konektu nin. 4, x
Brilu, retkandelo 6, a
Aspekto de la mano 7, a
dolĉeco 3, x
mola lano 4, a
virtuala 4, x
venu ree 4, x
pasu sur ekrano 6, a
La bonega poeto Vejdo havas elŝuteblan pdf-libron 'Ŝlosilo de Ĉinesko': www.ipernity.com/doc/35811/1258880
Hajkoj
Japanaj hajkoj havas la strukturon 5-7-5: 5 silaboj en la unua verso, 7 en la sekva, kaj fine 5 en la lasta. Kutime, hajko temas pri naturo, kaj ne estas juĝema, sed nur prezentas bildon. Kelkaj el miaj:
la pluvo pelas
verdecon en la vento
folio falas
----------
la luno tranĉas
subite miajn pensojn
denove nuboj
-------
la viro venas
mi silentigas florojn
en la ĝardeno
-----------
en mondo muta
per penso malakuta
flustras mi al vi
----------
mi trovis tondron
laŭlonge de la vojo
bruna ĉevalo
------------
mi ĵetas akvon
gutoj kaj birdoj kune
la akvo falas
---------
nova tipo de unuversa hajko:
en la konstruo de la ŝtono, tempo kaptita
Send a message
Search for members
Jakvopro says:
Grava Flandra poeto , kies nomo min nun eskapas, iam diris en televido elsendo, ke poemo estas 50% tekniko, 40% svito kaj 10% emocioj.
Konkludo por mi, kion mi verkas estas ĉion krom poemoj, pro 100% emocio kaj nul % svito nek tekniko.
Plenan respekton por talento de Cindy mi havas, eble nova vojo por mi por sekvi dum verkado de poemoj?
Jakvo edited this comment 14 months ago.
Roland Platteau replies:
Olivier says:
komplimentojn al vi !
Cindy Mckeepro says:
Ŝajnas ke antaŭe, la fako de lerta versfarado estis pli alte aprezita ol nuntempe.
Mi ne estas tre bona, sed se mi volas kompreni lertan poezion, mi bezonas kompreni la strukturon. Kaj foje jes, plaĉas al mi krei. Kutime, por mia propra plezuro.
Roland Platteau says:
Tigro enkaĝita :
Kaĝe
Kaĝe
muĝas ĝi sovaĝe
kor' neniam pigra
dignas kapo tigra
grati
grati
por al mont' paradi
aŭ:
Frapo,
frapo
Plonĝas al la kapo
Ankaŭ sorta jugo
Ne kliniĝu l’nuko
Konu,
konu :
Ĝustas nia voj’ nu !
aŭ :
La lignokarbovendisto :
karbo!
karbo!
Vintre li kun garboj
Forste tremas sine
Ĉu vin plaĉus ĝi ? « ne »
Ne ĝi ?
Neĝi !
Nur kap-leve preĝi.
ankaŭ al mi plaĉas belajn poeziajn strukturojn, ne simple formaj kaj poezie malplenaj, sed kiam ili estas pens aŭ sentplenaj ili duoble pli belas kaj efektas ol se prozaj.
Ekzemple, plej ŝata formo estas la eŭropa (franca) formo: rondelo, kiun esperante brile ilustris William Auld kaj Marjoris Boulton en siaj "Rimleteroj"
Roland Platteau edited this comment 13 months ago.
Cindy Mckeepro replies:
Lu jixin evidente amas Esperanton; li vortludas ĝoje. :) Mi nun sekvas la ligilon; dankon.
Misara L says:
salutoooooooooooooooooooooooooooon
Unu el miaj amikoj diris al mi, ke ie oni menciis versojn de Tjaŭŝjoŭling-o. Mi do sub la helpo de mia amiko venis ĉi tien. Kaj mi ĝojis por tio. Mi dankas vin ĉiujn pro la diskuto pri Tjaŭŝjoŭling-o, kaj mi aldonas iomete plu da versoj per la formo kaj ritmo de ĝi.
Kun kora saluto
de Lu Jixin (esp-e: Lu Ĝiŝin)
el urbo GUILIN, Ĉinio
retkesto: lesperanto@21cn.com
============================
TIGRO ENKAĜITA
Kaĝe,
Kaĝe,
Muĝas ĝi sovaĝe.
Kor’neniam pigra.
Dignas kapo tigra.
Gradi,
Gradi
Por al mont’ paradi.
REFOJE VIZITI
Ĉar mis-
Ĉarmis
Ni nin dum ni varmis,
Vin paseo premas.
Koro mia tremas.
Master,
Mastre,
Prenu min do gast’ re.
SENDI FOREN
Frapo,
Frapo,
Plonĝas al la kapo.
Antaŭ sorta jugo
Ne kliniĝu l' nuko!
Konu,
Konu,
Ĝustas nia voj’nu.
NOKTE
Nokte,
Nokte,
Leĝer-trila vok’de
Mia pensa ŝoso,
Kun sopira roso.
Soro,
Soro,
Al vi mia koro.
VAGABONDO
Vi, pro
Vibro
Luma al krur-kliplo,
Tiras vin el mas’da
Hejmen-sonĝo gasta.
Tagas!
Tag’‘as
Bela, sed vi vagas.
VILAĜANO VENDANTA LIGNOKARBON
“Karbo,
Karbo!”
Vintre li kun garboj.
Froste tremas sine:
“Al vi plaĉus ĝi ?” “Ne.”
“Ne ĝi ? ……
Neĝi!”
Nur kap-leve preĝi.
KIE, KIE?
Ne pro
Nepro
Baras nin la vepro.
Ni por nin mem regi
Devas nove eki.
Kie,
Kie,
Vivos ni ebrie ?