mi iomete pripensis kiel plej taŭge uzi mian ipernity-spacon. kiel ĉe multe aliaj mi jam havas kelkjan retajn hejmojn: mian personan retpaĝaron (www.d-ew.info), blogon (blog.d-ew.info) kaj tri foto-retejojn (du personajn: www.flickr.com/photos/david-emil, picasaweb.google.com/wickstroem kaj komunan kun fotoj de mia infano fotita de mia partnero kaj mi: picasaweb.google.com/ella.kozhevnikovawickstroem).
do, post iomete da cerbumado mi decidis uzi la spacon por la loka kopenhaga esperanto muzikgrupo "hotel desperado" en kiu mi ludas. ;-) kvamkam ni jam havas myspace paĝaron (www.myspace.com/hoteldesperado) ankaŭ bonas esti ĉi-tie. vi eble konas la grupon "esperanto desperado" - "hotel desperado" estas unu el la du grupoj kiuj fondiĝis post la disiĝo de "esperanto desperado". en ĝi ludas el la malnova "esperanto desperado" brian, mark, nis kaj kim. novaj membroj estas thierry kaj mi. mi jam aldonis tri kantojn kiujn ni surbendiĝis pasintseptembre en kopenhago. krome mi planas aldoni kantojn de niaj koncertoj (nu, almenaŭ tiuj, kiuj aŭskulteblas ;-)) kaj fotoj, sed tio daŭros ankoraŭ iomete. intertempe eblas spekti kelkaj filmetoj filmitaj ĉe la jarĉefkunveno de la dana politika partio "enhedslisten" (23.02.2008): ;-)
mi malbenas militon
ska virino
ŝi estas for
Send a message
Search for members
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Bonege ke vi instalis ĉion ĉi ĉi tie !
gratulojn !
Ege bona varbilo por Hotel Desperado !
Brave !
ĉu vi vidis ke en mia amikaro estas ankau Kim... ? Li ankoraŭ ne amikiĝis kun vi ?
ŝajne li havas kelakj problemojn por kompreni kiel funkcias Ipernitio...
Plej muzikamike kaj trumpete
Flo !
Lodchjo (Pro again - yoohoo!!) pro says:
dew says: