Verkita de David Brown, eldonita la 7an de majo, 2013
The Washington Post
(tradukita el la angla de mi)

“Vi, aŭskultu min! Donu ĉi tiun fajron al tiu maljunulo. Fortiri la nigran vermon de la ŝelo kaj donu ĝin al la patrino. Kaj ne kraĉu en la cindron!”

Ĝi estas stranga paroladeto. Sed se vi antaŭirus 15.000 jarojn kaj parolis ĉi tiujn vortojn al ĉasisto-kolektistoj en Azio en iu el centoj da modernaj lingvoj, estas hazardo ke ili komprenus almenaŭ iom el kion vi diras.

Estas ĉar ĉiuj el la substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj en la kvar frazoj estas vortoj, kiuj devenis plejparte senŝanĝitaj de lingvo kiu mortis dum la glaciejoj retiriĝis, en la fino de la lasta glaciepoko. Tiuj malmultaj vortoj samsignifas, kaj preskaŭ samsonas, kiel tiam.

La tradicia vidpunkto estas ke vortoj ne povas postvivi pli ol 8.000 al 9.000 jarojn. Evoluado, lingva “erozio” kaj la adopto de anstataŭaĵoj de aliaj lingvoj eventuale puŝas antikvajn vortojn al formorto, same kiel la dinosaŭroj de la ĵurasia epoko.

Nova studo, tamen, sugestas ke tio ne ĉiam veras.

Teamo de esploristoj kreis liston de dudek tri “ekstrem-konservitaj vortoj” kiuj postvivis 150 jarcentojn. Ĝi inkludas kelkajn antaŭvideblaj vortoj: “patrino”, “ne”, “kio”, “aŭdi” kaj “viro”. Ĝi ankaŭ enhavas surprizojn: “flui”, “cindro” kaj “vermo”.

La ekzisto de la longe daŭrantaj vortoj sugestas ke estis “pra-eŭrazia” lingvo, kiu estis la komuna prapatro de ĉirkaŭ 700 nuntempaj lingvoj, kiuj estas la denaskaj lingvoj de pli ol duono de la monda popolo.

“Ni neniam aŭdis tiun lingvon, kaj ĝi ne estas skribita ie ajn,” diris Mark Pagel, evolutiva teoriisto ĉe la Universitato de Reading en Anglio, kiu estris la studon eldonitan je lundo en la Aktoj de la Nacia Akademio de Sciencoj. “Sed ĉi tiu pralingvo estis parolata kaj aŭdata. Homoj sidantaj ĉirkaŭ fajroj uzis ĝin por paroli kun unu la alia.”

Entute, la “pra-eŭrazia” naskis sep lingvofamiliojn. Pluraj el la gravaj lingvofamilioj en la mondo, tamen, falas ekster tiu genealogia arbo, ekzemple tiu, kiu inkludas la ĉina kaj la tibeta, pluraj afrikaj lingvofamilioj, kaj la lingvoj de amerikaj kaj aŭstraliaj praloĝantoj.

Ke parolita sono portante specifan signifon povus resti neŝanĝita dum pli ol 15.000 jaroj estas debatinda ideo por plejmultaj historiaj lingvistoj.

“Ilia ĝenerala opinio estas pesimisma,” diris William Croft, profesoro de lingvistiko ĉe la Universitato de Nov-Meksiko, kiu studas la evoluadon de lingvo kaj kiu ne partoprenis en la studo. “Ili esence kredas, ke estas tro malmulte da provoj por eĉ proponi familion kiel eŭrazia.” En la vidpunkto de Croft, tamen, la nova studo apogas la kredindecon de pralingvo, kies aŭdebla relikvoj transiras lingvojn hodiaŭ.

Pagel kaj tri kunlaborantoj studis “analogajn vortojn”, kiuj estas vortoj, kiuj havas la saman sencon kaj similan sonon en malsamaj lingvoj. Patro (la angla), padre (la itala), pere (la franca), pater (la latina) kaj pitar (la sanskrita) estas analogajn vortojn. Tiuj vortoj, tamen, estas de lingvoj en unu familio, la hind-eŭropa. La esploristoj rigardis multe pli foren, ekzamenante sep lingvofamiliojn entute.

Krom la hindeŭropaj, la lingvofamilioj inkludis la altaja (kies moderna membroj inkludas la turkan, la uzbekan kaj la mongolian); la ĉukĉi-kamĉatkajn (lingvoj de malproksime nordorienta Siberio); la dravidajn (lingvoj de suda Hindio); la inuit-jupikan (Arktaj lingvoj); kartvelian (la kartvela kaj tri parencaj lingvoj) kaj la uraliajn (la finna, hungara kaj kelkaj aliaj).

Ili konsistigas diversan grupon. Iuj ne uzas la latinan alfabeton. Iuj ne havis skribitan formon ĝis modernaj tempoj. Ili sonas malsamaj al netrejnitaj oreloj. Iliaj parolantoj vivas milojn da kilometroj aparte. Koncize, ili ŝajnas esti neprobablaj kandidatoj por kunhavi analogajn vortojn.

La teamo de Pagel uzis, kiel ĝia komenca punkto, 200 vortojn, kiujn lingvistoj scias esti la kerna vortprovizo de ĉiuj lingvoj.

Aliaj esploristoj jam serĉis por analogaj vortoj de tiuj vortoj en la anoj de ĉiu el la sep eŭraziaj lingvofamilioj. Ili serĉis, ekzemple, por similsonaj vortoj por “fiŝo” aŭ “trinki” en la altaja familio de lingvoj aŭ en la hindeŭropaj lingvoj. Kiam ili trovis analogajn vortojn, ili konstruis tion, kion ili imagis estus ties prapatraj vortoj - tasko, kiu postulas scii kiel sonoj ŝanĝas inter lingvoj, ekzemple kiel la sono “f” en ĝermanaj lingvoj fariĝas la sonon “p” en latinidaj lingvoj.

Tiajn elpensitajn vortojn oni nomas “pra-vortoj”. La teamo de Pagel komparis ilin inter lingvofamilioj. Ili faris milojn da komparoj, farante tiajn demandojn kiel: Ĉu la pra-vorto por "mano" en la inuita-jupika lingvo-familio kaj la pra-vorto por “mano” en la hind-eŭropa lingva familio similsonas?

Surprize, la respondo al tiu demando kaj multaj aliaj estis jes.

La 23 vortoj en la listo de ekstrem-konservitaj vortoj estas analogaj en kvar aŭ pli lingvofamilioj. Ĉu ili povus samsoni pure hazarde? Pagel kaj liaj kolegoj opinias, ke ne.

Lingvistoj kalkulis la rapidon per kiu vortoj estas anstataŭitaj en lingvo. Komunaj vortoj malaperigis plej malrapide. Estas tiuj vortoj, kiujn la teamo de Pagel trovis, kiuj plej verŝajne havas analogajn vortojn inter la sep familioj.

Fakte, ili kalkulis ke vortoj prononcitaj almenaŭ 16-foje ĉiutage de tipa parolanto havas la plej grandan ŝancon esti analogaj vortoj en almenaŭ tri lingvofamilioj. Se ŝanco estus la klarigo, iuj malofte uzataj vortoj estus trovataj en la listo. Sed tio ne okazis.

Kiel grupo, la ekstrem-konservitaj vortoj aludas pri kio estis grava al homoj trans la jarmiloj.

“Mi ĝuegis vidi ‘doni’ tie,” Pagel diris. “Homan socion karakterizas grado de kunlaboro kaj reciprokeco, kiun oni tute ne vidas en iu ajn alia besto. Verboj kutime ŝanĝas sufiĉe rapide, sed tio, ne.”

Kompreneble, oni devas klarigi la ĉeeston de “ŝelo”.

“Mi parolis al kelkaj antropologoj pri tio, kaj ili diras ke ŝelo havis tre gravan rolon en la vivoj de arbaro-loĝantaj ĉasisto-kolektistoj,” Pagel diris. Ŝelo estis teksata en korbojn, deprenata kaj plektanta al ŝnuro, uzanta kiel brulaĵo, puŝata en malplenajn spacojn kiel izolaĵo kaj konsumata kiel kuracilo.

“Kraĉi” estas ankaŭ mirinda postvivanto. Eble la sono de tiu vorto estas tiel esprimplena de la sono de la ago - tio, kion lingvistoj nomas “onomatopeo” - ke ĝi simple ne povus esti plibonigita trans 15.000 jaroj.

Pri la deveno de la sono de la aliaj ekstrem-konservitaj vortoj, kaj kiu elpensis ilin, tio estas demando plej ĝuste donita al la poetoj.