Iu rigardas abstraktan pentraĵon. Kion li aŭ ŝi demandas? Verŝajne “Kio ĝi estas?” aŭ “Kio ĝi signifas?”. La respondo, "Ĝi estas nur pentraĵo, nur supraĵo kovrita per farbo" neniel kontentigos.

Estas neeble forigi la kredon, eĉ cent jarojn post la naskiĝo de abstrakta arto, eĉ se oni estas artisto aŭ artspertulo, ke iu ajn intenca aranĝo de markoj devas figuri ion. Mi demonstru:

1. Trovu foton de vizaĝo en malnova gazeto, prefere vizaĝo de iu fama.
2. Prenu krajonon (aŭ skribilon).
3. Per la krajono, puŝu en la ‘okulojn’, ĝis vi kreas du truojn en la papero.

Kiel vi reagis? Ĉu vi sentis ke, iel, vi atencis la ‘homon’ en la foto? Ĉu ŝajnas al vi ke vi estas, iomete, fiulo? Kial? Mi certas ke vi ne kredas je vuduo, ke vi ne kreas pupojn de viaj malamikoj kaj puŝas pinglojn en ilin! Sed profunde en ni ĉiuj estas praa kredo je vuduo, kredo ke figuroj havas ian povon super la aĵoj kiujn ili figuras. Ĉi tion vi povas atesti kiam homoj koleriĝas post iu detruas nacian standardon. Kaj, kompreneble, la standardo neniel similas al la nacio!

Ĉi tial, tute abstrakta, aŭ nefigura, arto neniam estos tute akceptita. Tamen, tio ne devas zorgigi nin, se ni komprenas la principon.

In English ≫