MANIFESTO.

NE AL PAGO DE LA ŜULDO, EĈ NE UNU TONDAĴO PLU.
FOR LA REGISTAROJ DE LA TROJKA.
PANO, LABORO KAJ TEGMENTO POR ĈIUJ.

Jaron 2013, ni estas antaŭ tro malfacila, ekstrema, socie alarmiga situacio, kiu kunvokas nin doni komunan, amasan respondon fare de la laboranta klaso, la civitanaro kaj la popoloj.

Milionoj da laborantoj restas sendungaj. Havi manojn, kiuj pretas labori, havi finitan karieron, disponi pri la propraj mensa kaj mana kapabloj kaj ne trovi dignan laborpostenon estas humiliga. Oni malŝparas la komunan laborkapablon de tiu socio, hipotekigante senlime ĝian estontecon. La laborantoj ne meritas tian puŝegon al nia komuna digno.

Centmiloj da familioj perdis siajn hejmojn. Ne ekzistas io pli malkompatebla ol tio, forpreni la domon al familio nur celante nutri la nekontenteblan malsategon de kelkaj malskrupulaj bankestroj. Bankestrojn la ŝtatoj, sklavoj de la Trojka[1], nutras je la kosto malpliriĉigi ankoraŭ plu la laborantan klason kaj la plej sendefendajn homojn.

Dume la patronal [organizo de entreprenestroj] profitante la dramon de la amasa sendungado alĝustigas malsupren la salajrojn kaj la laborkondiĉojn al tiuj, kiuj ankoraŭ havas dungon. Al tiuj laborantoj, viroj kaj virinoj, kiuj ne povas eĉ kontesti sian kondiĉon de nuraj ekspluatatoj de la
kapitalo antaŭ la malfacila situacio. La sistemo provas devigi nin montri dankemon al tiuj entreprenistoj, kiujn la sistemo celas montri kiel sociajn bonfarantojn. Jam estas la momento disdoni la laboron kaj la riĉaĵojn kaj ke la laborantoj povas senti sin mastroj de sia estonteco.

Nia junularo ne havas la eblon starigi proprajn dignajn vivprojektojn pro la nunaj politikoj, kaj ili sentas sin devigataj serĉi la manieron pluvivi eksterlande, kiel antaŭe faris niaj gepatroj kaj geavoj.

Ni diras "ne" al la vircentra sistemo, kiu fortiras nin al pasintaj epokoj, forprenante la rajton decidi pri niaj korpoj, neante al ni la kapablon decidi ĉu ni volas patriniĝi aŭ ne, kaŭzante la reiron hejmen por dediĉado al la infanflegado.

Ni suferas la politikojn efikigatajn de la registaro de la Popola Partio [centro-dekstrema], diktatajn de la Trojka (Internacia Mona Fonduso, Centra Eŭropa Banko kaj Eŭropa Komisiono), kiuj konsistas el forprenado de la rajtoj kaj ĝenerala malpliriĉiĝo de la socia plimulto. Tiuj politikoj fondas sur la pago de neleĝa ŝuldo, kiun la civitanoj ne kontraktis, kiu estas produkto de la banka spekulacio kaj de la trouzo de la malsamaj registaroj.

Ili privatigas tion, kio estas profitdona, dum ili tondas [malkreskigas] la buĝeton de la sanservo, edukado, dependeco, publikaj transportoj, sociaj servoj, k.c. Tio difektas niajn civitanajn rajtojn. Ili mokas pri niaj maljunuloj, kiuj suferas troan malvastigon de sia aĉetkapablo rigardante kiel siaj ŝparaĵoj, kiujn ili kolektis dum siaj tutaj vivoj, estas ostaĝoj de la banka trompo de la preferaĵoj [ne akciaj, riskaj investiloj, kiujn la bankoj vendis al emeritoj kiel senriskajn ŝparilojn] kaj aliaj krimaj financaj produktoj.

La registaro de la Socialista Laborista Hispana Partio [maldeskstrema] per subteno de la Popola Partio ŝanĝis la 135an konstitucian artikolon cele antaŭigi la pagon de ŝuldoj anstataŭ la elspezoj pri rajtoj kaj bezonoj de la homoj. Ili pravigis tion asertante ke ni vivis super niaj kapabloj kaj ke ni devis esti pli ŝparemaj, kaj ke pro tio estas deviga malpligrandigo de la deficito. Kvankam ne okazis tondado kiam oni injektis dekmilionojn da eŭroj cele savi bankojn kaj spekulantojn.

Ili profitas la krizon cele forigi rajtojn. Tiuj tondaj politikoj kaŭzas suferon, malriĉecon, malsaton kaj eĉ mortojn. Ĉio celante ke la bankoj kaj la ekonomiaj povoj daŭre gajnu grandajn profitojn je la kosto de niaj vivoj.

Ĉar ili rabis al ni la liberecon. La kapitalismo ne bezonas, ke la socia plimulto havu liberojn kaj rajtojn. Ĝi ja estas sistemo serĉanta nur la privatajn profitojn de nur kelkaj homoj, kaj ĝi portas nin nerezisteble al media, socia katastrofo, kies atingoj ne estas antaŭvideblaj.

Por la socia plimulto tiu trompkrizo signifas grandegan homan dramon. Tamen por tro malgranda malplimulto ĝi signifas grandan negocon. Kiam ni plendas, ni ĉiam ricevas la saman respondon: subpremon kaj krimigon de la klasa sindikatismo kaj de la sociaj movadoj. Ĝi estas sistemo, kiu bezonas la subpremadon cele pluteni sin, kaj kiun oni superpasu en la stratoj.

La paneadon de la reĝimo starigita per la konstitucio de la jaro 1978 evidentigas la samaj situacioj, kiuj ĉeestis ĝian naskon, kiuj okazis kontraŭ la popolo. Tiun reĝimon ronĝis la koruptado. Al ĝi mankas leĝeco. La rajtojn kaj liberojn al ni oni rabis cele favori la interesojn de malplimulto kaj cele sekurigi ĝiajn profitojn. [Tiu malplumulto] portis nin ĝis tiu ĉi socia alarm-stato per malkonstruado de la publikaj edukado kaj sanservo, per drastaj malpligrandigoj de la pensioj de niaj emeritoj, per alproprado de niaj domoj, per la fermigo de entreprenoj kaj maldungado de miloj da laboristoj.

La malsamaj registaroj restas eksterleĝaj. Ili aliformigas negocoj la rajtojn, kiujn konkeri kostis tre multe. Ili plutenas la koruptadon, ĝeneraligitan aferon, tamen ĝi ne sendependas de la ekonomia sistemo, kiu partoprenas neforpreneble la socian strukturon. [Ili ankaŭ plutenas] la koruptantojn kaj tiujn, kiuj permesas esti koruptataj. Ambaŭ partoprenas tiun ĉi maljustan sistemon de produktado kaj disdonado de la riĉaĵoj.

Ni alvokas la popolojn ekefiki ilian suverenecon plilaŭtigante ilian voĉon desube supren, demokrate, cele konstrui konstitucidonan procedon, kiu vere garantiu la demokratiajn liberecojn, la rajton decidi kaj la fundamentajn rajtojn de la homoj.

El la Digneca Marŝo 22M ni taksas grava strukturigi unuiĝintan, amasan, plenfrapan movadon kontraŭ tiuj politikoj, kiuj atencas la homajn rajtojn kaj la socian justecon. Movado kontraŭ la pago de la ŝuldo, por la digna dungo, por la baza rento, por la sociaj rajtoj, por la demokrataj liberecoj, kontraŭ la tondaĵoj, la subpremo kaj la koruptado, por starigo de socio de viroj kaj virinoj liberaj. Movado kontraŭ sistemo, reĝimo kaj registaroj, kiuj agresas nin, kiuj nin ne reprezentas.

Do ni postulas ilian foriron. Foriron de la registaro de la Popola Partio kaj ankaŭ ĉiuj registaroj, kiuj tondas la bazajn sociajn rajtojn. [Foriron de] ĉiuj registaroj kunlaborantaj la politikojn de la Trojka.

Pro tio ni alvokas plenigi per digno kaj ribelemo la ĉefurbon de la Hispana Ŝtato, Madridon, la 22an de Marto. Tiun tagon oni alvokas kolonojn el ĉiuj flankoj de la duoninsulo en Madridon, kaj ni alvokas la madridanojn eliri al la stratoj kaj eniĝi al tiu ĉi granda movado de la socia plimulto.

PANO, LABORO KAJ TEGMENTO.
STRATEN, JAM BATAS LA HORO.