arbara Pietrzak
20 godz. ·
Pułtusk en Pollando estas la vizitinda loko, kiun ni prezentas en la 350-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon ni komencas per kulturkronika evento, kiu estas Theatrum Musicum Kraków-2014. E-informoj rilatas al la relanĉata literatura konkurso, kiun povas partopreni kroataj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas la reaperon de la elŝutejo de Vinilkosmo post kelkmonata riparado kaj renovigado ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo. Fine aŭdiĝas mallonga muzika programero. Muzike en la vendreda elsendo akompanas nin Eterne Rima kun sia kanzono “Samideano”, aperinta sur la samtitola KD, eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Mélanie Prin (Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli) “Ne-forgesu-min”.
Lubię to!Lubię to! · · Udostępnij

Pola Retradio en Esperanto
En la 349-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org denove ni proponas renkontiĝon kun E-literaturo per la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al disdivido de la taskoj en la Eŭropa Parlamento notante i.a., ke Ryszard C…
POLA-RETRADIO.ORG