Tre solene estis malfermita la 79-a Itala Esperanto Kongreso en Torino.
Ĝi havis abundan programon, interesajn ekskursojn kaj vizitadon de kulturaj objektoj.
Krom la Prezidanto de LKK ( Loka Kongresa Komitato ), kaj samtempe la Prezidanto de AIS - SM ( Internacia Akademio de la Sciencoj - San Marino ), prof. A. Pennacchietti, la Prezidanto de IEA, kaj samtempe ano de AIS, prof. R. Corsetti, reprezentanto de AIS - RO, prof. M. Butan, Rektoro de IUK Karlovo, Prezidanto de AIS BG, prof. B. Leonov, prof. Alicja Lewanderska-Quednau de AIS PL.
Prof. C. Minnaja diris pri la fondo kaj agado de AIS, substrekante precipe agadon de diversaj landaj filioj.
Prof., prof. B. Leonov kaj A. Lewanderska-Quednau dum Verda Forira Tago informis pri nuna agado ( dum 30 j. post fondo ) de AIS - SM kaj unuopaj filioj, i.a. pri AKB Bydgoszcz ( PL ). Ili disponigis informmateriialoj kaj ili aktivis dum seminario "Nun ni estas eŭropanoj" kaj dum ronda tablo pri problemoj kiuj rilatis al lingvaj rilatoj en EU ( Eŭropa Unio ).
Krome A. Lewanderska - Quednau havis prelegon pri fakoj eŭrologio kaj ĵurnalistiko en AIS (kiu ekde 2003 j. ekzistas en AIS ).
Tre interese kaj koncize prelegis la ĉef gvidanto de seminario B, nova ano de AIS, Prezidanto de EDE-o, FR ( Eŭropo Demokratio Esperanto, Francio ), Bertrant Hugon, kiu priskribis detale la historion de EU kaj demokration, substrekante ankaŭ la kulturan kaj lingvajn diversecojn. Li ankaŭ klarigis celon kaj taskon de EDE-o.
Subtenis ĉiujn gejunuloj el Toruno kaj Bydgoszcz ( Bydgoŝĉ ), ( polaj urboj ) kiuj partoprenis inaŭguron ( kaj kelkajn prelegojn ), sed krome prezentis al ĉeestantoj belegajn dancojn kaj kantojn.
Al organizantoj kaj respondulecoj de LKK, ĉiuj dankis pro itala agado kaj amika zorgo pri partoprenatoj, kaj al prof. A. Pennacchietti, pro eksterordinara gvidado kaj ĉiĉeronado en diversaj muzeoj.
En la kongreso partoprenis pluraj italaj gravuloj kaj politikistoj, kiuj favore subtenas Esperaton.
Laŭ letero de Alicja Lewanderska-Quednau,
skribis TEF
Sign-in to post a comment.