一家三口卡通片 En urbaj domoj plejmulte da ĉinaj familioj konsistas nur el paro kaj ties infano(j), ĝenerale unu infano. Kelkaj familioj havas ankaŭ unu el la gepatroj aŭ bogepatroj de la paro (malofte gepatroj aŭ bogepatroj) por hejme flegi la infanon. Sciu, ke en tiaj hejmoj la juna paro devas labori kaj ne povas mem varti sian infaneton dum laborhoroj, nek uzi servistinon pro kelkaj kaŭzoj, ekz. nesufiĉeco de mono, aŭ simple manko de fido al servistino. Cetere en Ĉinio plejmulte da vartejoj akceptas nur infanojn almenaŭ du-jar(aĝ)ajn. Kaj eĉ se infano estas akceptita de vartejo aŭ infanĝardeno, eĉ elementa lernejo (ofte en la du unuaj jaroj), ĉar ili ankoraŭ estas malgrandaj, kaj ne kapablas solaj iri tien kaj reveni al sia domo, kaj en la domo plenaĝulo(j) estas bezonataj por akompani ilin. Tial, se la gepatroj de la juna paro ne loĝas proksime, tiuj eble petas unu el siaj gepatroj veni ĉe ilin por zorgi sian infaneton.
Cetere, kiam la gepatroj de la paro estas tre maljunaj, aŭ nur unu el ili vivas kaj ne kapablas vivi sola, ili (aŭ ŝi/ li) vivas kun la juna paro, aŭ estas prizorgataj de servistino, aŭ senditaj al maljunulejo.

En vilaĝoj, kiam la juna paro foriras labori en alia loko, ili ofte lasas sia(j)n infano(j)n (ne malmultaj havas pli ol unu infanon en vilaĝo, malsame al tio en urbo) ĉe siaj gepatroj. Kiam nur la edzo foriras, plejofte la edzino kun sia infano(j) loĝas ĉe liaj gepatroj. Se juna paro ne foriris de la naskiĝloko por labori, ili ofte ne vivas kun siaj gepatroj, ili loĝas aparte. Se la gepatroj havas kelkajn knabojn, ili eble vivas kun unu el la filoj (post lia edziĝo)--- oni ofte ne vivas kun sia filino, laŭ la moro.