Antaŭ mia fenestro kreskis simpatia arbo. Tro alta por sia dikeco - pli ol 10 metroj por nur ĉirkaŭ 20-centimetra diametro je la bazo - ĝi tremetis je ĉiu ventoblovo kaj ĝiaj akacisimilaj folioj kvazaŭ mansignis al mi. Bedaŭrinde, mi trovis nur ĉi tiun vintran foton pri ĝi.

Ĝi brave eltenis dum pli ol dudek jaroj, sed komence de oktobro okazis nekutime fortaj ventoj, kiujn ĝi ne rezistis. Kun koropremo mi rigardis tra la fenestro kiel ĝi baraktadis, ĝis post unu ekstreme forta ventopuŝo ĝi ne plu rektiĝis.


Mi provis registri la furiozon de la ventoj, sed mi preteratentis ĝuste la sekundojn de ĝia renversiĝo. La du alkroĉitajn filmetojn rigardu nur la kore harditaj.








Ĝi lasis malplenan lokon antaŭ mia fenestro - kaj en mia koro.