Okaze de la Tago de la muzeoj, la Distrikta Muzeo Olt, en Slatina, gastigis la prezentadon de la dulingva volumo “Lirica aleasa” - “Elektita liriko” de Gheorghe Mihail.

La volumon eldonis – je la spezoj de la verkinto – la eldonejo AIUS, Craiova (Krajovo). La Esperantan parton de la volumo prizorgis s-ro Doru Neagu, muzeografo, kiu ankaŭ prezidis la prezentadon.

Pri la evento informis ankaux la centra gazetaro (adevarul.ro/locale/slatina/muzeul-judetean-olt-slatina-isi-prelungeste-programul-noapteamuzeelor-1_519604a4053c7dd83fa7263d/index.html)