f0051935 LA LEGENDO KAJ LA STELO
Dum la pasinta iom pluva semajnfino (22-01-2016 --- 24-01-2016) en la Havana Sporta Koloseo okazis la Dua Granda Premio de la Havano pri Ĵudo (Grand Prix de la Habana, hispanlingve), kadre de tiu sportevento vizitis Havanon la legendara rumana gimnastino Nadia Comaneci, invitita de la s-ro Marius Vizer, prezidanto de la Internacia Federacio pri Ĵudo kaj ankaŭ estas rumanadevena.
Tiu ĉi vivanta legendo vizitis la Nacian Lernejon pri Gimnastiko kaj tie renkontis la kuban talentulon Manrique Larduet, ŝi plenumis sian promeson: interkonatiĝi kun "la dua numero de la mondo", kaj kun la lernejo kie li trejniĝas. Ŝi ankaŭ konversaciiis kun la juna Manrique-trejnisto Carlos Gil kaj kun aliaj atletoj. Rilate al kuba stelulo Nadia certigis la jenon: "havi gimnaston kiel Larduet, pruvas ke ne gravas la loko kie iu naskiĝas, por iĝi stelulo" kaj "la sukceso de Manrique inspiras al multaj infanoj".
Ni ĉiam memoras "la perfektan virinon" kiu gajnis je kvin oraj olimpiaj medaloj en la jaro 1976 en la kanada urbo Montrealo.
Nia Manrique Larduet atingis la arĝentan medalon en la konkurso all around dum la Monda Ĉampionado pri Gimnastiko en Glasgovo, Skotlando en 2015.

54321-fotografia-g
54318-fotografia-g