Gekaraj,

malgraŭ viaj kuraĝigoj - kiujn mi elkore dankas - mi malsukcesis. Post penega tago en kiu mi marŝis de Espalion ĝis Golinhac, mi sukcesis plenumi du pluajn tagojn, ĝis Conques kaj poste ĝis Decazeville. Tie mi devis ripozi unu tagon. Sed eĉ post la ripozo, mi ne plu retrovis la forton, nek la volon, daŭrigi. Do mi revenis hejmen.
Mi dankas ĉiujn kiuj helpis aŭ intencis helpi min dum mia provo: Paul, Thierry, Joseph, Josette, Pierre, Javier, Jean, Paule, Marie kaj humile pardonpetas pro mia malsukceso.

Jozefo
2012-05-13-408