Jen ĉarma poemo de Edmond Rostand muzikigita de pluraj muzikistoj, i.a de la belgo Julos Beaucarne kaj de la sviso Gaël Liardon.

Svaga memoro (aŭ la Flankaĵoj)

Sidis ni, ĉe l’ vesper’, sub belega anzin’
(Estis ĉi anzin’ eble nur granda tili’)
Iris mi al gazon’ apud via muslino,
Lasis mi mian seĝon svingiĝi sen mi.

Blonda kiel nur eblas en moda revu’,
Movis vi vian seĝon laŭ ritm’ de gondol’;
Sur najbara la branĉ’ fajfis iu paruo
(Estis ĉi paru’ eble nur iu pirol’).

Kaj de fora orkestr’ venis iu andant’
(Estis ĉi andant’ eble nur popolkanzon’),
Kaj la verda gestego de branĉa pendanto
Ludis, dum vesperiĝ’, kvazaŭ per violon’.

Ĉion, en la ĉiel’, farbis bunta ŝelak’;
Vidis sin ie for, en la or’ de laget’
(Estis ĉi laget’ eble nur klarega flako)
Respegul’ de tremanta arbara buked’.

Kaj dum en mi malfermis sin iu esper’
(Estis ĉi esper’ eble nur iu dezir’),
Via sving’ min ventumis per punta mistero
Kiun mi provis kapti per man’ pro sopir’.

Pri la faldoj de via falbalo el gaz’
Mi kalkulis kaj taksis la nombron sen fin’
Senatentaj, langvoraj, inter ni nur frazo
(Estis tiu fraz’ eble nur vort’ aŭ termin’).

Ĉe la pajla ĉapel’ via movis girland’;
Via fajna kolum’ el ĝenova kudraĵ’
(Estis tiu kudraj’ eble nur el Irlando),
Levis sin foje ĝis super via vizaĝ’.

Nigra kiel makul’ en marĝeno de tekst’
Falis sur vian robon insekto kaj tim’
(Estis tiu tim’ eble nur iu preteksto)
Pelis vin kontraŭ mi. Grimpu vi, kara cim’!

Levis seka branĉet’ al la ĉiela pal’
Hokan fingron por mi kvazaŭ ia avert’.
Vesperiĝis. Vi kovris la bruston per ŝalo
(Estis tiu ŝal’ eble nur tuka protekt’).

Pro malhel’ glitis ni al intima konfid’;
Kaj, en via okul’ pli tenera kun ard’,
Delikata anim’ ekaperis al vido
(Estis ĉi anim’ eble nur iu rigard’).

(originale tekstverkis Edmond Rostand [Souvenirs vagues ou les parenthèses], esperantigis Silĉjo)