La antaŭa unua kanto de Brel, Ne forlasu min, instigis min esperantigi alian. Sajnas, ke Amsterdam estas la unua esperantigo mia.

Amsterdam

En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen kanzon’
Pri revad’, pri fantom’
Drive de Amsterdam’
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la dorm’
Kiel flaga ornam’
Laŭ la morna marbord’
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la mort’
Pro ebrio, pro dram’
Ĉe la lim’ de aŭror’
Sed, en haven’ Amsterdam’
De marist’ jen naskiĝ’
En varm-peĉa kondiĉ’
De langvor-ocean’

En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la manĝ’
Glime brila fiŝaĵ’
Kun tre laŭta deklam’
Sub fortega dentar’
Krakmordiĝas fortun’
Malarkiĝas la lun’
Eĉ ronĝeblas la staj’
Kaj moruas odor’
En fritaĵ’ ĝis la kor’
Li per man’ petas pli
Ja por plua porci’
Li ekstaras kun rukt’
Kaj tempesta ekrid’
Post pantalon-rezip’
Nun elir’ al volupt’

En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la danc’
Ĉe la ventr’ en balanc’
Ina ventro aŭ mam’
Li turniĝas en danc’
Kiel fuŝlampion’
Dum la akordion’
Sonas kun ŝir’ kaj ranc’
Jen la tordita kol’
Por pli bonega sent’
De rid’, de kapriol’,
Ĝis la fina silent’
Li per gesto tre grava
Li per alta mien’
Kun ulino batava
Iras al luma plen’

En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la drink’
Kaj la drink’, kaj redrink’
Kaj denova redrink’
Je la san’ de l’ putin’
De Hamburg’, Amsterdam’
Aŭ de ajna haven’
Do je la ina am’
Je l’ vendita belet’
Je l’ vendita honor’
Por monero el or’
Kaj li dum ebriec’
Prancas al la ĉiel’
Nazon viŝas en stel’
Pisas dum ploras mi
Pri la adultulin’
En haven’ Amsterdam’
En haven’ Amsterdam’

(originale verkis Jacques Brel [Amsterdam], esperantigis Silĉjo, Serge Sire kaj Vito Markovo + tradukskipo en Greziljono (okt. 2013))