Revenas alian kanton fare de Thomas Fersen. Jes, mi ŝategas lin!
Kaj li denove prezentas al ni monstran ulon. Ulo, kiu nomiĝas Hiacinto.

Hiacint'

Havas nomon li de flor’
Nulan haron sur la kap’
Liaj manoj por strangol’
Odoras pro sap’
Hiacint’, Hiacint’

Ne ‘stus li infanvartist’
Sub ombrel’ ne restus mi
Nek pli ol en sama lift’
Tutsola kun li
Hiacint’, Hiacint’

Malgraŭ odor’ de tili’
Malgraŭ disdono de bulk’
Malgraŭ ŝajna famili’
Apud frenezul’
Hiacint’

Ekridas li kun tener’
Kiam pig’ aŭ oriol’
En la manoj por strangol’
Venas al paner’
Hiacint’, Hiacint’

Strangus mia mensa turn’
Sed se estus mi koturn’
Malsatus mi ĝis malsan’
Por ne manĝi en la man’
De Hiacint’, Hiacint’

De fingregoj ĉi la fort’
Igis multajn sen komfort’
Se de li kun dolĉa vant’
Rompiĝas jugland’
Ŝanĝiĝas mia kolor’
Iĝas mola mi sen ten’
Sentas de mi kvazaŭ sven’
Se la reĝ’ de l’ strangol’
Pasas tra la voj’
Hiacint’

Rara har’, nigra barb’
Plus funel’ sur lia kap’
En kajera angulet’
Estas la portret’
De Hiacint’

Malgraŭ bapta la medal’
Kaj la mano de Fatim’
Mi ne iras sole al
Necesej’ sen tim’
Hiacint’, Hiacint’

Se enuas Hiacint’
Eĉ antaŭ la taga fin’
Dum la fruvespera tint’
Ne renkontu lin
Sen krio, sen tusa fu!
Sen plendo, sen ia bru’
Foriros vi al fortun’
Al ĉirkaŭaĵ’ de la lun’

Li post freneziĝa rand’
Ne restas sentema hom’
Sed delikatas la pland’
Kaj en sia dom’
Hiacint’, Hiacint’

En la pelv’ ĉiu pied’
Forges’ pri la pasintec’
Lia murda konscienc’
‘Stas flora tapet’
Hiacint’, Hiacint’…

(originale verkis Thomas Fersen [Hyacinthe], esperantigis Silĉjo)