Mi tre fiere anoncas, ke Gijom kantis esperantigaĵon mian dum IJF en Ostuni (Italujo) en marto 2013. Ankoraŭ alia kanzono far Brassens! La Fulmotondro, kies teksto jenas.
Unua versio de tiu teksto estis publikigita en la revuo "Esperanto Info" (no. 101 majo-junio 2013).

La Fulmotondro

Parolu pri la pluv’, ne pri la belveter’
L’ belveter’ naŭzas min ĝis eĉ la malesper’
Incitas min la suna mondo
Ĉar la plej granda am’ por mi sur tiu Ter’
Venis el veteraĉ’, venis el Jupiter’
Falis sur mi el fulmotondro

Dum novembra vesper’, rajde sur la tegment’
Aŭtenta vera ŝtorm’ blekis en firmament’
Eklumis per sia fajraĵo
Eksaltante de l’ lit’ en sia nokta vest’
Mia tima najbar’ venis al mia nest’
Por peti pri mia kuraĝo

« Solas mi, timas mi, malfermu, petas mi
La edzo iris for por la drasta meti’
Povra malfeliĉa soldulo
Devas li dormi for dum la ŝtorma veter’
Ĉar delegitas li en negoca afer’
Por fulmoŝirmila spekulo »

Benis mi l’ nomon de Benjameno Franklin’
Miaj brakoj kaĵole ŝirme premis ŝin
Kaj pro am’ fariĝis cetero
Fulmoŝirmilojn mil vendas vi povra hom’
Kial forgesis vi iun sur via dom’
Eraro al vi sen tolero

Kiam Jupiter’ for iris aŭdigi sin
Superfortis timegon mia belulin’
Retrovis ŝi kuraĝon feran
Iris ŝi al la edz’ malseka pro la pluv’
Rendevuante min je l’ venonta diluv’
Por kunvivi ŝtormon koleran.

Ekde tiam mi nur levis al alta cel’
Miajn okulojn por gapi al la ĉiel’
Rigardis mi al ĉiu nubo
Kaj al ĉiu stratus’, kaj al ĉiu nimbus’
Tenerokule al eĉ eta kumulus’
Sed ne revenis la kerubo

Tiom riĉadis sin ŝia edzeca ul’
Per vendo de fereroj en ĉiu angul’
Ke iĝis li orega monstro
Kaj forprenis ŝin al ter’ sub blua ĉiel’
Al stulta lando kie pluv’ estas fabel’
Sen iu sci’ pri fulmotondro

Ke mia lamentad’ iru tra la aer’
Paroli pri la pluv’ al ŝi, pri la veter’
Pri nia kuniĝo ŝirmila
Kaj rakonti ke iu kruelega fulm’
Lasis desegnon ĉe mia kor’, mia pulm’
Kvazaŭ floret’ al ŝi simila

(originale verkis Georges Brassens [L'Orage], esperantigis Silĉjo)