Revenas Georges Brassens! Mi provis esperantigi la rakonton de ulo, kiu perdas sian honoron, iĝas fia, iam, subite, sen kialo. Iu murdisto...

Tiu, kiu iĝis fia...


Jam de tempo, de longa temp’,

Ne plu utilis mia dent’,

Ne plu ‘stis vin’ en mia glas’

Nek en la stovo karbamas’.

L’ enterigist’, kiel mutul’
Jam voris min per la okul’.
Sonos tuj mia lasta hor',
Iĝis mi fia ĝis la kor'.


Sen hezit’, trafe al la cel’,

Murde batis mi sur l’ orel’,
Frapis mi per tro forta klab’

L’ oritan kapon de nabab’.

L’ algvazilar’, je la malkovr’,
Kaptis min per lerta manovr’
Por alsendi min al prizon’

Ke iĝu mi honesta hom’.

Ajnul’, Umul’, sinjorin’ Nul’,
Ĉiu mortema komunul’

Preferegus ke la justec’
Min pendumintus por la dec’.
Sub la lantern’, subita ag’
Ili partigus en imag’
Mian ŝnuron, kia honor’,
Jen bonŝanciga fitrezor’.

Post jarcent’, oni ĵetis min

De l’ malliberej’ je l’ finfin’.

Kiel sentema animal’,

Iris mi al la nask-kvartal’.
Malalta-naze, kaŝe de mur’,
Plene je ĝen’ sur la femur’,

Atendante de ĉiu hom’
Ke ŝli spektu min kun venom’.

Unu dire salutis min

« Ne plu pensis revidi vin. »
Unu demandis pri la stat'
De mia san', de mia fart’.

Nu, vidis mi ke restis hord’
Belanimeca en abund’

Ploris mi, la pugon ĉe l’ grund’,
Ĉiujn larmojn el mia korp’.

(originale verkis Georges Brassens [Celui qui a mal tourné], esperantigis Silĉjo)