En la 8a de septembro IOC (Internacia Olimpika Komitato) decidis, ke en 2020 la Olimpikoj kaj Paralimpikoj okazu en Tokio, por kio definitive efikis la parolado de la japana ĉefministro Abe, ke akvo poluita de radioaktivaj substancoj de la nukleaj centraloj en Hukusima estas sub rego. Certe estas ĝojinda afero, ke la Olimpikoj okazos en Japanio en 2020, ĉar lastatempe ne estas tiaj ĝojigaj novaĵoj en Japanio. Svarmas malbonaj aferoj en la socio sub ekonomia stagno dum ĉirkaŭ dudek "perditaj jaroj".
(Fakte, mi rimarkis, ke en la lasta jaro estis preskaŭ neniu ĝojiga granda novaĵo por la japana popolo krom tiuj en la kampo de sportoj kaj tiu de "la Ĉielarbo de Tokio" [Tokyo Sky Tree]). Tamen multaj personoj scias, ke la aserto de la ĉefministro estas tute mensogo, kaj li diris nur sian esperon. La sekvantan tagon la kabineta sekretario devis korekti la enhavon de la parolo de la ĉefministro. La fakto estas, ke la akvo poluita de radioaktivaj substancoj de la nukleaj centraloj estas ekster rego. Kvankam Tokia ElektroPova Kompanio (TOPCO) provizore konstruis 1000 rezervujoin por la poluita akvo. Unue eĉ nun nenio estas konate, kiel fariĝis la internoj de la reaktordomoj, ĉar radiada dozo estas tro alta kaj homoj ne povas eniri la reaktordomon. Due, por malvarmigi bastonoj de nuklea hejtaĵo en la reaktoroj, oni devas enverŝi tiom da akvo en la reaktorojn, kiom unu rezervujo por 1000 tunoj da akvo estas plenigita de la akvo senigita nur cezio k.a, sed kun altadenseca stroncio nur en du kaj duono da tagoj. Trie, la rezervita poluita akvo likas el la rezervujoj provizore konstruitaj pro difekta strukturo unuj post aliaj. Kvare,1000 tunoj da subtera akvo por tago enfluas ĉirkaŭ la terenon de la reaktordomoj kaj el tio 400 tunoj da akvo enfluas en la subteron de la reaktordomoj. TOPCO komencis konstrui subteran ŝildmuron per solidigo de la subtero per kemiaĵo, sed la ŝildmuro ankaorŭ ne kompletiĝis, dume la poluita akvo kurbiris preter la ŝildmuro kaj certe enfluas en la maron! Problemo de la subtera akvo estas tre serioza. Antaŭ tagoj malkaŝiĝis la fakto, ke en la lasta jaro oni anticipis la problemon de la subtera akvo kaj la plano konstrui subteran ŝildmuron kontraŭ subtera akvo estis proponita al TOPCO, sed pro financa kial ĝi estis malakceptita de la elektropova kompanio kaj de tiama respondeculo de la eksa kabineto pri la akcidento de la nuklea centralo de Hukusima. TOPCO kaj la japana registaro ne pensas riskon unue, kaj ĉiam la financo superas riskojn, kio estas certe heredita de la nuna kabineto. Ĉefministro Abe faris vendvojaĝon de japanaj nukleaj centraloj tutmonde, sub la preteksoto, ke la japana teknologio pri nuklea energio estas la plej alta en la mondo. Tute hontinda ago! Ankoraŭ nun 150 000 homoj de Hukusima estas devigitaj esti rifuĝintoj. La poluita akvo estas ekster rego. La akcidento de nuklea centralo en Hukusima estas en krizaj cirkonstancoj. La mondo devas ĉiam atente rigardi la aferon kaj postuli al Ĉefministro Abe plenumi, kion li diris en Buenos Aires. Antaŭ ĉio necesas starigi fundamentan principon "neniam polui maron per radioaktivaj substancoj" kaj preni ĉiujn eblajn rimedojn kiel la japana registaro. Facilanima penso de TOPCO "dilui la poluitan akvon kaj fluigi ĝin en la maron" kaŭzis la fuŝajn rimedojn de TOPCO kontraŭ poluita akvo kaj sinsekvaj akcidentoj. La estro de la Nuklea Reguligada Aŭtoritato ripete diras, ke el akvo poluita de nukleaj substancoj sufiĉe diluita akvo povu forĵeti en maron, senkonsidere al elimino de tricio, se temas pri la serioza problemo de akvo poluita de radioaktivaj substancoj. La japana registaro ne volas retiri la deklaron, ke la akcidento de la nuklea centralo de Hukusima estis solvita, malgraŭ la kriza stato de la akvo poluita de radioaktivaj sunstancoj, multiĝanta 400 tunoj ĉiutage. Nun ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio ĉesas funkcii pro regula ekzamenado kaj TOPCO kaj la aliaj elektropovaj kompanioj klopodas iel refunkciigi siajn nekleajn centralojn per ĉiuj fortoj, dum plejmulto de japana popolo deziras nuligi ĉiujn nukleajn centralojn en tiu ĉi okazo, ĉar ni nun uzas neniom da elektro farita de iu ajna nuklea centralo. Se la japana registaro ne ŝanĝas la nunan politikon, mi timas, ke ankaraŭ en 2020 la problemo de la akcidento de la nuklea centralo en Hukusima estos tute ne solvita krom plue polui la maron kaj subteran akvon per radioaktivaj substancoj.