Moravio estas orienta parto de Ĉeĥa Respubliko. Moravianoj estas antikva eŭropa nacio (Granda Moravio estis signifa kultura lando de la 9-a jarcento). Hodiaŭ mi trovis novaĵon pri popolnombrado (2011), kiu tre ĝojigas min:
"La 15-an de decembro 2011. Ĉeĥa Statistika Instituto publikigis anticipajn rezultojn de Nombrado de homoj, domoj kaj loĝejoj en la jaro 2011. Signife plimultiĝis loĝantoj, kiuj moravianiĝis: en la jaro 2001 en tuta Ĉeĥa Respubliko estis 380 474 moravianoj (3.8 %), sed en la jaro 2011 jam 522 474 moravianoj (6.7 %)!" (Ĉeĥlingve: "15.prosince 2011. Český statistický úřad zveřejnil předběžné výsledky Sčítání lidu, domů a bytů v roce 2011. Výrazně přibylo obyvatel, kteří deklarovali národnost moravskou: 380 474 (2001 – tj. 3,8 %) → 522 474 (2011 — tj. 6,7 %).!"
Mi dankas al la Dio kaj ĉiuj celkonsciaj homoj, moraviaj patriotoj en Moravio, kiuj aniĝis al moravia nacieco!
Sign-in to post a comment.